La
18-an de decembro de 2001 Long Yongtu, vicministro de la Ministerio
de Ekstera Ekonomio kaj Komerco de Chinio kaj chefdelegito por intertraktado
pri aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo (MKO), flugis
al Ghenevo por cheesti la kunvenon de gheneralaj konsilantoj en
la stabo de MKO. Tio estas la unua fojo, ke Chinio cheestas kunvenon
de MKO kiel ghia oficiala membro.
Antau
la forflugo de Pekino, Long Yongtu akceptis intervjuon de raportisto
en la flughaveno. Li diris: "Chinio havos pli kaj pli multajn
intertraktadojn post sia aligho al MKO. Antaue ni cheestis kiel
observantoj, sed nun ni devas partopreni en intertraktadoj de monda
komerco. Ni devas ne nur defendi niajn interesojn, sed ankau tiujn
de la aliaj disvolvighantaj landoj, kaj efektivigi ampleksan ekvilibron
de la interesoj de la evoluintaj kaj disvolvighantaj landoj. Tial
novronda intertraktado estos enhavoricha."
|