Refomado
de loghsistemo delonge estas fokusa problemo de chinoj. La loghkondichoj
de chinoj bonighas, ankau la koncepto de chinoj pri tio iom shanghighis:
zorgi ne nur pri areo de domo, sed ankau pri chambroarangho, kvalito,
chirkauajho, trafiko, instalajho k.s. En la jaro 2000, la pokapa
loghdoma areo de urbanoj estas 16.2 m2, je 2.9 m2 pli multe ol tiu
en 1995, kaj chiu kamparano en tiu jaro havis 28.9 m2, je 3.9 m2
pli multe ol en 1995. Sed post ekpraktikado de vendo de loghdomoj,
la relative alta prezo de domo kaj malalta enspezo estas solvenda
konflikto.
|