Unua-pagho>> Socio >> Aktuala temo

 

 

 

 


Kvalito de vivo

    Kun altigho de sia vivnivelo, chinoj altigas sian postulon en vivo. Enspezo de chinoj rapide altighas, kio kauzas grandan shanghighon de la koncepto de chinoj pri elspezo. Antaue oni lau prezo decidis acheti ion, sed nun lau kvalito de varo kaj sia placho. Diversaj kredit-manieroj altigas la elspezan kapablon de chinoj. La pli kaj pli alta procentajho de divorco aliflanke montras, ke chinoj tre atentas la kvaliton de sia vivo. En la enketo ni klare vidas, ke en la jaro 1996 tiu flanko ankorau estis malzorgata de chinoj. Sed en 2000, ghi jam okupas la 6-an lokon.