ORIGINALO:
Rezulte de venko de japanaj armeoj en
frua etapo de la Milito de Granda Orienta Azio, levighis tendenco
al la sendependeco inter aziaj nacioj... (en la Konferenco de
la Granda Orienta Azio, okazigita en Tokio) la Komuna Deklaracio
por la Granda Orienta Azio, kiu esprimis sendependecon kaj nuligon
de rasa diskriminacio, estis unuanime akceptita. ...Japanaj armeoj
hisis liberigon de Azio kiel unu el la celoj de la milito... Okazis
geriloj kontrau Japanio, sed tamen Japanio rekonis ilian sendependecon,
kiun europaj landoj kaj Usono neniam akceptis dum centoj da jaroj.
...Tiel, okaze de la antauenmarsho
de Japanio al sudaj landoj, la ondoj al sendependeco en kolonioj
de europaj landoj ne haltis, kaj la monda mapo post la Dua Mondmilito
tute shanghighis.
REVIZIITA:
Venkoj de japanaj armeoj super aliancaj
landoj en la frua etapo de la Granda Orient-Azia Milito donis
kuraghon al la aziaj popoloj... En novembro de 1943, la Konferenco
de la Granda Orienta Azio estis okazigita en Tokio kun reprezentantoj
el chi tiu regiono. En la konferenco estas unuanime akceptita
la Komuna Deklaracio por la Granda Orienta Azio, kiu esprimis
memstaran sendependecon de chiuj landoj kaj nuligo de rasa diskriminacio.
...Sed
sub la Granda Orient-Azia Kunprospera Sfero, oni trudis edukadon
de la japana lingvo kaj preghon al shintoismaj sanktejoj, kiuj
kauzis repushon de la popoloj en tiuj landoj. Multaj mortis kaj
vundighis en la areoj kie rezidis japanaj armeoj. Pro tio Japanio
pagis reparacion al tiuj landoj post la malvenko. Ankau la ideo
de la Granda Orient-Azia Kunprospera Sfero estis kritikita, ke
tio estas levita por pravigi la militon de Japanio kaj okupadon
de Azio... Antauenmarsho de japanaj armeoj en la sudon faris unu
el shancoj por la sendependeco de aziaj landoj, kiuj restis kolonioj
de europaj landoj dum longa tempo.