Unua-pagho>> Socio >> Aktuala temo

 

 

 

 


Protestaj vochoj el azia socio

    Vizaghe al la fakto, ke la japana registaro falsis sian agresan pasintecon per reviziado de historia lernolibro, la azia socio esprimis fortajn proteston kaj riprochon.

    Jen "Bankock Post" de Tajlando: "Japanaj politikistoj, kiuj agitas ultranaciismon nun devas lerni el la historio."

    Jen la chefsekretario de la Unio de Asocioj de Chinoj en Malajzio: "Mi scias, ke la chefministro Mori estas reakcia persono. Estas bone konata fakto, ke japanaj ne raciaj politikistoj ripetas eldiron por pravigi la agresan militon, sed se sciencistoj partoprenas en la ago por falsi pasintan historion, ilia kulpo estas pli granda. Mi esperas, ke la japana registaro posedos kuraghon instrui la faktojn al la juna generacio. Se tio ne estas ebla, mi esperas aperon de pli raciaj politikistoj."

    Jen s-ro Im Zeon Sok, korea deputito: "Edukado de falsita historio ne nur damaghas imagon pri la lando, sed difektos estonton de la nacio. Ech se trovighas historiaj faktoj ne fierindaj, eduko kun objektivaj priskriboj nutros infanojn kiel estontan generacion kun ghusta rekono de la historio, kaj tio estos unusola rimedo por serchi kunlaboron kaj kunekzistadon kun la landoj en la mondo."

    Jen jhurnalo "Lianhe Zaobao" el Singapuro: "La disputo pri la japana lernolibro neniam estas enlanda afero. En chi tiu nova lernolibro, trovighas volo kreskigi ultranaciisman spiriton inter japana juna generacio."

    Jen la china novajhagentejo Xinhua: "Ghi falsas historiajn faktojn kaj shajnigas bela la agresan militon."

    Jen china ministro de eksteraj aferoj Tang Jiaxuan: "Efektive la problemo estas simpla. Tio pendas, chu Japanio prave rekonos la agresan historion kaj staros kontrau ghi, chu ili povos akiri el sia reala ago konfidon de aziaj landoj, chu ili volas pashi sur pacan evoluighon."