Februare
la Japana Ministerio de Eduko kaj Kulturo komencis ekzameni la mezlernejan
lernolibron pri historio por 2002 kaj la 3-an de aprilo ghi publikigis
la rezulton de la ekzamenado. Kompare kun la antaua lernolibro la
chi-foja evidente malprogresis koncerne militon, historion kaj sintenon
al aliaj aferoj. La libro falsas historion kaj beligas la agresajn
militojn en multaj lokoj.
La 3-an
de aprilo proparolanto de la China Ministerio de Eksteraj Aferoj
deklaris, ke char la lernolibro, aprobita de la japana registaro,
intence konfuzas pravon kaj malpravon, prenas blankon por nigro,
tio forte indignigis kaj malkontentigis la chinajn registaron kaj
popolon.
Tiu chi
dekstra lernolibro intence nebuligas la agresecon de la milito.
Ghi neniom kritikas la japanan militarismon, kiu pushis diverslandajn
popolojn de Azio en grandan malfelichon, sed male, beligas serion
da agresaj perfortoj de la japana armeo kaj pravigas ilin. Tio estas
provoko al la historiaj faktoj kaj homa konscienco kaj ofendo de
la sento de la popoloj de la agresitaj landoj de Azio. La aziaj
popoloj inkl. la chinan popolon, neniel povas akcepti ghin.
La
afero refoje pruvis, ke en Japanio daure furiozas ultradekstra forto,
kiu arogante neas la historion kaj beligas la agresan historion
de la japanaj militaristoj. La pacamaj popoloj de la tuta mondo,
inkl. tiun de Japanio, devas esti singardaj kontrau tio. La japana
registaro evitas sian respondecon kaj permesas eldonadon de la lernolibro,
kio nature vekas seriozan dubon che la internacia socio: Kiun sintenon
tenas la japana registaro kontrau la historiaj problemoj? Chu ankorau
estas sinceraj la memkritiko kaj pardonpeto antaue faritaj de Japanio?
La china
registaro esperas, ke Japanio efektive korektos siajn erarojn en
la dekstra lernolibro kaj per siaj agoj defendos la interrilatojn
de Chinio kaj Japanio surbaze de la Komuna Deklaracio de Chinio
kaj Japanio kaj la Komuna Manifesto de la du landoj.
|