La
japana lernolibro pri historio, kiu falsas la historion, forte
malkontentigas aziajn landojn. Popol-demokratia Respubliko de
Koreio, Korea Respubliko kaj Chinio riprochas ghin. Australia
jhurnalo raportis tion kun okulfrapa titolo "Japanio
maltrankviligas siajn najbarojn". La teksto estas ilustrita
per fotoj: Korea popolo protestas kontrau japana lernolibro. China
instruitulo parolas pri la japana agreso al Chinio en gazetara
konferenco, Taibei.
.