En
la 15-a de majo la Komitato de Europa Unio publikigis novan dokumenton
pri rilatoj kun Chinio, cele pluapashe antauenpushi la disvolvighon
de ambauflankaj interrilatoj kaptante la okazon de la baldaua
vizito de la Komisiono de Eksteraj Rilatoj de Europa Unio al Chinio
kaj la okazon de la Kunveno de Gvidantoj de Europa Unio kaj Chinio
en septembro.
En la nova dokumento oni legas atingeblajn
celojn por meza kaj mallonga periodoj aldonitajn surbaze de la
dokumento de Europa Unio pri rilatoj kun Chinio de 1998. Celoj
por longa periodo restas senshanghaj, ke disvolvighos ampleksaj
kompanaj rilatoj kun Chinio.
La
chefaj punktoj de la nova dokumento inkluzivas: pluapashe enirigi
Chinion en la internacian socion pere de interparolo, surtrakigi
Chinion en la monda ekonomio, pli bone utiligi kunlaborajn projektojn
de Europa Unio kaj Chinio kaj plifamigi Europan Union en Chinio.
La Komitato de Europa Unio opinias, ke
ekde 1998 grandegaj shanghighoj okazis en Europa Unio kaj Chinio,
kaj kontentige evoluis la ambauflankaj interrilatoj, ke la celoj
kaj metodoj de disvolvo de interrilatoj de ambau flankoj bezonas
adekvatan reguligon, tial la Komitato de Europa Unio ellaboris
novan dokumenton pri rilatoj kun Chinio, kiu jam estis aprobita
de la Europa Parlamento.
Por atingi tiun celon, la nova dokumento
proponis oftigon de politika kaj teknologia interkonsiligho de
ambau flankoj kaj regulan takson de la stato de disvolvigho de
la interrilatoj de ambau flankoj.
Estante plenuma organo de Europa Unio,
la komitato ellaboris en 1995 detalan dokumenton pri rilatoj kun
Chinio, elmetis dokumenton pri ampleksa disvolvo de kompanaj interrilatoj
post ampleksa revizio en 1998 kaj regule taksis en la postaj jaroj
la staton de la progreso de la ambauflankaj interrilatoj.
Char en la lasta tagdeko de majo okazos
en Pekino la Kunveno de Ministroj de Eksteraj Aferoj de Azio kaj
Europo, s-ro Batten, komitatano pri eksteraj rilatoj de Europa
Unio, baldau vizitos Chinion tri tagojn. La Kunveno de Gvidantoj
de Chinio kaj Europa Unio de 2001 okazos en septembro en Bruselo
de Belgio, la sidejo de la Stabo de Europa Unio.