Unu
el la rimarkindaj aferoj en la 21-a jc. estas urbanizo de Chinio.
En 2020 duono de Chinio urbanizighos, kaj tiam estos pli ol mil
urboj, kie loghos duono de la chinoj.
Fakuloj
diris, ke nuntempe nur 30% de Chinio urbanizighis, dum la averagha
nivelo de la urbanizo de la tuta mondo jam atingis 47% kaj tiukampe
nun Chinio trovighas nur sur la nivelo de 1950. Tio multe postighis
kompare kun la china industriigo.
Koncerne
la ekonomian staton, nun, kiam la chinoj vivas ankorau ne riche,
jam aperis kompleta superfluo de varoj, shajne la kauzo kushas
en tio, ke en la china kamparo vivas granda parto de la chinoj,
tie la produktiveco estas malalta, dum en la urboj vivas malgranda
parto de la chinoj, tamen tie la produktiveco estas alta. La malforta
agrikulturo chiam katenis disvolvighon de la nacia ekonomio de
Chinio. Antaue dum longa tempo la agrikulturajhoj ne sufichis
por vivteni la chinan popolon, sed nun la problemo estas, ke la
malalta achetpovo de la 900 milionoj da kamparanoj ne povas prosperigi
la merkaton, tio certe kondukas al malforta achetado, malsuficha
produktado de la entreprenoj kaj pliigho de senlaborighintoj.
La unika rimedo por shanghi tiun fenomenon estas urbanizo de la
tuta lando.
Tushante
la vojon de la china urbanizo, oni diris, ke por realigi urbanizon,
oni devas pliigi la nombron de la urboj kaj dilati ilian volumenon.
En la evoluintaj landoj 90% de la loghantaro vivas en urboj, kies
chefa tasko estas levi la produktivecon, dum en la kamparo oni
devas malpliigi la loghantaron kaj levi la tiean produktivecon.
Mi samopinias kun tio, ke por richigi la kamparanojn, oni devas
redukti ilian nombron. Kompreneble, tio estas malfacila laboro,
tamen historia tendenco. Kiamaniere oni realigos tiun planon?
Chu pliigi vilaghajn entreprenojn kaj kuraghigi kamparanojn labori
en urboj? Sed tio povas alporti negativan rezulton. Transpostenigo
de kamparanoj certe kauzos transformighon de ilia kastismo. Kiamaniere
oni sukcesos urbanigi kamparanojn? Se 600 milionoj da kamparanoj
vivos en grandaj urboj, do oni devos konstrui 60 urbegojn, kia
Pekino. Ja estas malfacile trovi tiel multe da taugaj lokoj. En
Chinio estas 2600 gubernioj, se en chiu gubernio aperos 10 urbetoj
kun po 30 mil loghantoj, do ili povos enteni 780 milionojn da
homoj.
Nun
sur la china teritorio aperis urbaniza tajdo. Videblas, ke de
la urba konstruado en la venontaj 20-30 jaroj dependos la fizionomio
de Chinio en la sekvantaj 200-300 jaroj.