La 
                Shtata Statistika Buroo de Chinio informis, ke en 1978-2000 ekokupis 
                sin pri neagrikulturaj laboroj 130 milionoj da chinaj kamparanoj.
                
                  La 
                grandskala transpostenigho de terkulturistoj estis kauzita chefe 
                de tio, ke de post reformado de la ekonomia sistemo en la chinaj 
                vilaghoj la kamparanoj ekhavis socian pozicion de memstaraj produktantoj 
                kaj povas elekti laborojn lau enspezo.
                
                  La 
                alia kauzo estas rapida disvolvigho de la agrikultura kaj neagrikultura 
                produktado en la kamparo kaj urbetoj. Lau statistiko ghis 2000 
                la nombro de chinaj urbetoj kreskis chiujare je 11.1%, kaj tio 
                laborigis 60 milionojn da kamparanoj en urbetoj.