40-jara
s-ro Zhang Jian denaske ne havas maldekstran manon kaj antaubrakon.
La kripleco multe malfaciligas lian vivon, sed tio ne povas
bari lian strebon al bela idealo.
Deinfanece
li shatas pentradon. Post diplomigho el supera mezlernejo
li estis engaghita de kelkaj belartaj fabrikoj kiel projektisto.
Sed li ne povis longe labori tie pro la kripleco. Pli malfeliche
estis, ke lia edzino forlasis lin, kiam ilia filo estis 4-jara.
La vivtenado de li kaj lia filo dependas de tre malgranda
registara subvencio. Kelkaj pentristoj, kiujn Zhang Jian konas,
donis al li helpon kaj fama china delikatlinia pentristo Kou
Zhen prenis lin dischiplo rigardinte liajn pentrajhojn. Ghuste
tiam Zhang ekhavis la ideon fari lignogravurajhon kopie al
la fama antikva pentrajho "Bildoj che Bianhe-rivero en
la Chefurbo" de Zhang Zeduan.
La
pentrajho estis farita en la regperiodo Xuanhe (1119-1125)
de Song-dinastio. Kopiado de tiu pentrajho estas tre malfacila.
En la pentrajho estas 1000 homoj, dekoj da diversaj shipoj
kaj multaj domoj. Gravuro estas pli malfacila, precipe por
unubraka Zhang Jian. Sed instigite de arda deziro reaperigi
la pentrajhon sur ligno, Zhang Jian komencis la grvuradon
en 1999.
La
materialo estas ligno de paulovnia arbo, ne malkara. Kvankam
liaj amikoj monhelpis lin, sed chiufoje li nur povis acheti
malgrandan pecon da ligno. Chiutage, escepte de preparado
de manghoj por la filo, li dedichis la tutan tempon al la
gravurado. En la pasintaj 3 jaroj li eluzis pli ol 100 tranchilojn
kaj ghis la fino de 2002 li jam finis trionon de la laboro.
|