Por
la homaro SARS estas neatendita malamiko. En tiu nevidebla
batalo inter la homaro kaj la viruso, kuracistoj kaj flegistoj
farighis fokuso de la socio. Jene estas tagnotoj de Wang Baoli,
39-jara flegistino de mezgrada kuracejo de Pekino. Shi dufoje
laboris en la observa chambro de SARS-suferantoj. Shia taglibro
notas la tagojn kaj noktojn, en kiuj shi kaj shiaj kolegoj
flegis suspektatojn de SARS.
En
la 24-a de junio la Monda San-Organizo nuligis la turisman
averton al Pekino. Nun Wang Baoli jam revenis hejmen. Retrorigardante
la pasintajn tagojn shi sentas, ke la sukceso estas malfacila.
----
La Red.
En
la tago en la komenco de aprilo, nia hospitalo decidis rekonstrui
la malsanulajn chambrojn de la pediatria sekcio, por ke ili
akceptu suspektatojn de SARS. Do la infanoj de nia fako tuj
transloghighis al alia hospitalo. Tio donas al mi la impreson
- SARS proksimighis al mi.
La
14-a de aprilo
Frumatene,
kiam mi atingis la kuracejon, direktoro diris, ke mi ekzamenu
la korpon por labori en chambroj de SARS-suferantoj. Kvankam
pri tio mi jam preparis min en menso, tamen chi-sabate mi
devas partopreni postlaboran ekzamenon, tio estas grava por
mi. Do mi diris: "Chu estas bone en la venonta semajno?"
Anstatau mi Aihua, mia kolego, volonte sin preparas labori
en chambro de SARS-suferantoj.
Reveninte hejmen mi rakontis tion al mia 14-jara filino, kaj
shi diris al mi: "Panjo, kial vi tiel diris? Via devo
malpermesas vian retirighon!" Mi rughighis. Kio estas
neforlasebla antau SARS?
La
15-a de aprilo
Aihua
kaj alia kolego de nia sekcio eklaboris en chambroj de SARS-suferantoj
post la korpoekzameno. Ni laboras en la jhus finkonstruita
sekcio speciala por februloj. Por eviti infekti aliajn la
kuracejo lokis la febran sekcion en tiu sola konstruo, kiu
dividighis en du partojn, unu estas por la ordinaraj februloj
kaj la alia por SARS-suferantoj. Ankau observa chambro trovighas
chi tie.
La
17-a de aprilo
Ghis
hodiau la observa chambro jam akceptis 5 malsanulojn. Sur
ilia diagnoz-papero estas skribite: SARS-suspektato. Nia laboro
estas eltiri sangon, fari envejnan pogutigadon kaj alian traktadon.
Ankau nutri seriozajn malsanulojn estas nia laboro, krom senchesa
antisepsado: post chiu au chiu 2-a horo disshprucigi sterilizajhon,
ankau sterilizi en difinita tempo ansojn de pordo kaj aliajn
objektojn estas necesaj. En la kuracista ripozejo stakis izolaj
kostumoj, bushshirmiloj, chapoj k.s. Ni atentigis unu al alia
akrigi singardemon.
La
18-a de aprilo
4
el la malsanuloj hierau en la observejo jam estis konstatitaj
kiel SARS-suferantoj kaj translokitaj al la speciala chambro.
Ni konsideris la seriozan staton el la pli kaj pli multaj
malsanuloj, por kiuj niaj observejoj estas ne sufichaj, kaj
mi kaj aliaj 5 flegistinoj estas okupitaj. Antau kelkaj tagoj
ni laboris 12 horojn chiutage, tamen hodiau ni devas labori
24 horojn. La difinitan ekzamenon mi ne povas ne forlasi.
Ni kiel eble plej bone protektas nin mem per pli dikaj bushshirmilo
kaj chapo kaj kiel eble plej malmulte nudigi korpopartojn
ekster la izola kostumo. Tio ne estas timemo, char protekti
nin mem estas utile por redukti infektan fonton. Tiuj malsanuloj
kushantaj sur lito sentigis min, ke mia vivo estas ne sole
por mi mem.
La
19-a ghis la 23-a de aprilo
Labori
en la febra sekcio en tiuj tagoj sentigis al mi gravan devon,
ne sole pro la laudo de la publiko. Okuloj helppetaj de niaj
malsanuloj pelas min helpi ilin.
En nia observa chambro estas 14-jara knabo, kiu suferas seriozan
febron, tusadon kaj brustdoloron. Li estas obeema, li ofte
portas bushshirmilon. Kiam ni faris traktadon, li ofte turnas
la vizaghon al alia flanko por eviti vizaghi al ni, post tio
li diris: "Dankon! Onklino." Mi ofte lin vizitis
kun informoj de lia patrino kaj helpis lin sterilizi mantukon
kaj bushshirmilon, kaj kuraghigis lin multe manghi...
Komercisto el alia loko kun serioza febro kaj malfacila spirado
estis diagnozita kiel SARS-suferanto kaj translokota al speciala
SARS-chambro. Li estas silentema kaj ne akordighas kun kuracado.
Hodiau li diris al mi ke li sentas sufokon, sed li ne volas
uzi oksigenan inhalilon. "Manko de oksigeno sentigas
al vi sufokon," mi diris kaj enigis la oksigenan tubon
en lian nazon, sed li kolere ghin eltiris kaj diris: "Ne
kuracu min, chiutage mi devas suferi tiel multfojan injektadon
kaj sango-eltiradon, sed nun mia malsano pli kaj pli seriozighas."
Dirinte li forte enspiradis. "Mi konas, ke antaue vi
estis forta, tamen vi devas scii, ke resanigho bezonas tempon,
persistu kaj certe vi resanighos. Pripensu viajn familianojn,
kiel ili vin zorgas kaj atendas!" Kun larmoj en la okuloj
li remetis la tubon en la nazon. Mi diris: "Se vi sentas
sufokon, ne portu la bushshirmilon." Mi scias, ke lia
portado de bushshirmilo protektas nin kuracistojn. Sed li
fine ghin portis.
La
24-a de aprilo
Mia
kolego Ping ekfebris hodiau, shi kaj alia flegistino enloghighis
en nia observa chambro. Mi kaj miaj aliaj kolegoj larmis,
sed neniu el ni dizertis. Sendistanca kontaktigho kun malsanuloj
facile kauzas infektighon de kuracistoj kaj flegistoj. Por
elekti pli taugan sangvaskulon por punkcii, ni ech demetas
la protektajn okulvitrojn au eksterajn gantojn. Granda laboro
kaj forta respondeco forgesigas al ni timemon.
La
25-a de aprilo
Por
redukti eblecon infekti familianojn, hodiau la kuracejo aranghis
loghdomon por ni.
La kuracejo rekonstruis pli da chambroj por SARS-suferantoj,
kaj ankau la observaj chambroj multighis. Ni aplikas pli da
rimedoj, nome ni dividis la observajn chambrojn en 3 partojn:
poluanta parto, duonpoluanta parto kaj pura parto. Nia laboro
ghenerale en la poluanta kaj duonpoluanta partoj. La kuracejo
aranghis, ke aliaj 12 flegistinoj laboru en nia sekcio, do
nia laboro iom malpezighis.
La
1-a de majo
Hodiau
estas la Internacia Labora Tago. Mi estas en dejhoro. Sed
ekpensante la pauzon en postaj tagoj, mi tuj malstrechighis.
En la lastaj tagoj mia vivo estis plenaj de laboro, shvitado,
trinkado kaj enlitigho. Mi sopiris mian filinon, mi preskau
perdis kontakton kun miaj amikoj inkluzive Aihua, kiu laboris
en SARS-chambro anstatau mi, kvankam mi kaj shi laboris en
la sama kuracejo.
Mi tuj telefonis al shi. Shi diris al mi, ke en la chambro
prizorgata de shi estis SARS-suferantino pli-ol-70-jara kaj
samtempe suferis cerb-malsanon, kaj kelkfoje havis halucion.
Shi ankau ne povis akordighi en kuracado. Aihua surmetis al
shi oksigenan inhalilon, tamen shi foje demetis ghin foje
faligis la pogutigan botelon sur la plankon. Por la flegistinoj
estas principo, t.e. sub la kondicho de suficha flegado, kiel
eble plej mallonge resti che la suferantoj, sed en tiu tago
la maljunulino estis en malbona stato, do Aihua en la tuta
nokto sidis apud la maljunulino. Sed bedaurinde, en la sekvanta
tago chi tiu forpasis. Audinte tion, mi ekmemoris la tekston
de kanto "savi vivon per vivo", vere miaj kolegoj
per sia vivo savas aliajn!
La
2-a de majo
Hodiau,
post 17-taga laborado, mi ekripozas. Ni venis en la sanatorion
aranghitan de la kuracejo, tie ni loghos 10 tagojn, poste
ni revenos hejmen por kunesti kun niaj familianoj.
|