Antau
nelonge la China Junulara Federacio informis, ke 6 mil volontuloj
veturos al la okcidenta parto de Chinio por realigi la planon pri
servado al tiu regiono.
La plano estis iniciatita de la China Junulara Federacio, Eduka
Ministerio kaj aliaj ministerioj kaj komisionoj kun la celo varbi
studentojn por 1-2-jara servado en la eduka, higiena, agronomia
kaj aliaj rondoj en la bazaj distriktoj de la okcidenta parto de
Chinio. La plano celas akceli la tiean ekonomion kaj larghigi la
labordonan kanalon por la chinaj studentoj.
Li Meiping, diplomito en 2003, la unua en la Jiangxi-a Chin-medicina
Insituto donis peticion por volontule servi en okcidenta Chinio.
Shi diris: "Mi devoplene kaj diligente laboros kaj por kuracado
kaj por instruado au alia laboro rilata mian fakon kaj mi certe
fordonos mian tutan junecon al la okcidenta parto de nia lando."
"Labori en la okcidenta parto de nia patrio estas mia decido
post longa pripensado. Mi opinias, ke mia decido estas fierinda.
Mi firme kaptos tiun shancon!" tiel diris Li Meiping en la
peticio.
Shia decido vekis grandan ehhon en la instituto. Iam shiaj kamaradoj
inkl. de shia bona amikino ne komprenis shin: "La okcidenta
parto de Chinio estas loko malricha, trosekeca kaj mankas al ghi
medicinistoj kaj medicinajhoj. Kial shi volas labori tie?"
Shi diris, ke realigi personan valoron estas shia granda aspiro.
"Kvankam oni enspezas multe en grandaj urboj, kie la vivo estas
komforta, tamen la okcidenta parto estas tauga por hardi firman
volon. Ghuste pro tio, ke tie mankas kuracistoj kaj medicinajhoj,
mi povos plene utiligi miajn sciojn."
Shiaj instruistoj varme subtenis shin. Ili opinias, ke por la altlernejaj
diplomighontoj estas grava koncepto pri elekto de profesio. Ili
energie laboras por levi la socian respondecon de la altlernejaj
diplomighontoj, por ke ili memkonscie hardu sin en la socia bazo
kaj malfacilaj lokoj.
La okcidenta parto de Chinio ampleksas 12 provincojn, autonomajn
regionojn kaj municipon, kie la ekonomia evoluo estas malrapida
kaj mankas intelektaj kapabluloj. Por junaj studentoj labori tie
estas kombini la personan elekton de profesioj kun la socia bezono.
Mo Feng, studento de la Profilaktika Fakultato de la Pekina Universitato,
rifuzis labori en la speciala ekonomia regiono Shenzhen kaj anoncis
sin por labori en la malricha okcidento.
Li tiel klarigis sian decidon: "La vivnivelo kaj kuraca nivelo
de Shenzhen estas kompare altaj, sed tie estas multe da diplomitoj
de universitatoj. Kvankam mi povus ludi mian rolon en Shenzhen,
tamen ne grandan, sed en la okcidenta parto de Chinio mi povos fari
multe da laboroj por establi profilaktikan centron kaj helpi la
loghantojn en shangho de la postighinta koncepto kaj vivkutimoj."
Nun funkcias varma telefona lineo en la gvida centro por agado de
la junaj volontuloj en la sidejo de la China Junulara Federacio
kaj chiutage multe da junaj homoj telefonas tien por fari konsultadon
kaj ankau en pluraj provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj
fondighis similaj establoj.
"Lau la bezono de la malrichaj regionoj de la okcidenta parto
de Chinio ni sendos al ili bonkvalitajn diplomitojn de altaj lernejoj,"
diris Zhou Qiang, la unua sekretario de la federacio. Li diris,
ke tio estas utila al la eduka, higiena kaj aliaj aferoj de la malrichaj
okcidentaj regionoj kaj ankau al kulturado de eminentaj gejunuloj
kun modernaj kulturaj kaj sciencaj scioj, laborsperto en la bazaj
unuoj kaj forta socia devokonscio kaj ankau utila por malstrechi
premon de labordonado por studentoj.
Oni diris, ke la junaj volontuloj, kiuj laboras en la okcidenta
parto de Chinio, povas ghui ne nur la politikon favoran al la diplomitoj
de altaj lernejoj, sed ankau aliajn privilegiojn de koncernaj departementoj.
Tie laborante, la junaj volontuloj ricevos subvencion por la vivteno
kaj trafiko kaj medicinan asekuron kontrau akcidento kaj por enhospitala
kuracado. Kaj la eminentaj ricevos ankau medalojn.
La junulara federacio jam informis chiujn provincojn, autonomajn
regionojn kaj municipojn kaj ghis nun ili jam montris deziron de
32 mil laborpostenoj, kaj sole Xinjiang deziras 3.2 mil laborpostenojn,
kiuj chefe estas por distriktaj instruistoj kaj kuracistoj. Krom
tio oni bezonas ankau multe da entreprenaj administrantoj pri agronomio
kaj ekspluato de altteknologiaj produktajhoj.
La lokaj registaroj de la okcidenta parto de Chinio kun granda deziro
atendas la studento-volontulojn kaj faras strechan laboron por bone
aranghi iliajn laboron kaj vivon kaj iuj lokoj jam faris konkretan
aranghon por akcepto de la volontuloj.
|