Januare
de 1998 kiel unu el la kandidatoj por la pionira kosmovojagho de
Chinio, Yang Liwei venis al la Pekina Centro de Kosmonauta Trejnado.
Antau tio li estis eminenta piloto de chasaviadilo kaj havis historion
de 10-jara flugado.
En
la centro li trapasis la unuan ekzamenon per plej bona noto.
Chiufoje
antau la trejnado oni devas bone pripensi la farotajn ekzercojn.
Chiufoje Yang Liwei flugis la unua. En la trejnado li faris pli
serioze. Chiufoje en la memoro li faris la ekzercojn kun neniu eraro.
Sur muro de lia dormochambro pendis bildoj de kajuto de kosmoshipo
kun diversaj shaltiloj kaj instrumentoj. Li parkerigis chiutage
la bildojn kaj chiufoje post la trejnado li parkerigis la faritajn
ekzercojn por mem ekzameni, chu estis io erara au preteratentita,
kaj post tio auskultis prijughon de la instruisto. Ofte la instruisto
demandis: "Kiel vi opinias pri la ekzercado?" Yang senhezite
respondis: "Kun neniu eraro." La instruisto ridetis al
li: "Vere, brave!"
En
simulado la 14 kosmonautoj faris la ekzercon unu post alia mallongan
tempon en la kajuto. Por atingi la plej bonan rezulton, li videoregistris
chiujn butonojn kaj instrumentojn kaj kopiis ilin en komputilon,
faris ilin bildaro, memoris kaj parkerigis ilin en pli longa tempo
ghis chio profunde gravurighis en lian memoron. Li partoprenis 5
ekzamenojn kaj chiufoje gajnis la unuan lokon.
Chi-foje
oni faris zorgeman laboron por elekti kosmonauton de la kosmoshipo
Shenzhou-5.
La
unuafoja elekto estis farita komence de julio, 2003. Longa raporto
pri la kosmonautoj estis transdonita al la jughkomitato. En la kunvenejo
sidis kosmonautikaj medicinistoj, kosmonautikaj trejnistoj, psikologoj
kaj gvidantoj de la centro. Oni faris detalan konigon al la jughkomitato.
Post serioza analizo kaj komparo oni elektis 5 plej eminentajn el
la 14 kandidatoj kaj Yang Liwei estis la unua el ili.
Komence
de septembro oni faris la duafojan elekton. Kaj la 5 homoj havis
2-monatan intensan trejnighon kaj la jughkomitatanoj elektis 3 el
ili.
La
reira kajuto de la kosmoshipo Shenzhou-5 estis projektita por 3
homoj, t.e. direktoro, piloto kaj ingheniero. Kvankam chi-foje nur
unu persono prenis la taskon navigacii en la spaco, tamen ankau
la aliaj du devis esti trejnitaj por definitiva lancho kaj fari
chiujn preparojn. Kaj en la lasta momento de la lancho oni decidis
la unuafojan navigadon lau ilia fiziologia kaj psikologia statoj.
Fine
de septembro post kuna ekzercado en simulado Yang diris al la gvidanto:
"Chio por mi estas normala kaj mi sentas min bone."
|