Unua-pagho>> Socio >> Junularo

 

 

 

 


Yang Liwei, kosmonauto de la kosmoshipo Shenzhou-5

La neforgesebla 21-hora navigacio

de WA NA

     Nur antauvespere de la lancho de la kosmoshipo Shenzhou-5, t.e. vespere de la 14-a de oktobro, Yang informighis pri sia nova tasko. Li restis aplomba kaj endormighis la 8-an horon vespere. Li estis vekita de kuracisto nur en la 2-a horo matene de la sekvanta tago. Li ion manghis, refoje legis la tagordon kaj iris al la laborloko je la 5-a horo kaj 20 minutoj.

    Che la lancho de la kosmoshipo Yang sentis fortan tropezecon, kiu iafoje atingis 5G. Che disigho de la raketo kaj shipo li sentis subitan alchielighon, kio markis, ke li dronis en la stato perdi la pezon. Sur ekrano de la Kosmonaviga Komanda Centro de Pekino oni vidis, ke li duonkushis sur segho. Tio ebligis al la videoregistratoro facile filmi la tutan korpon de Yang. Fakte dum la navigacio li plurfoje soris en la kajuto. En la tuta procezo de la navigacio li trovis, ke la aero en la kajuto estas tre bona kaj la temperaturo estas tauga kun tre malmulte da shvebajhoj. Post unu horo kaj 37 minutoj, post kiam la kosmoshipo enorbitighis, li unuafoje prenis manghajhon en la spaco kaj post chiu 7-a horo li denove prenis malgrandajn kukojn kaj fishajhajn bulojn. Ghenerale dirite, Yang sentis, ke en la spaconavigacio lia sanstato estis bone reguligita. Li estis chiam kvieta kaj laboris tute lau la difinita plano. Li bone dormis kaj manghis. Krom tio li notis sian sperton pri la navigacio sur 7-8 paghoj. Li volas ordigi ilin kiel eble plej rapide. Li kredas, ke tio estos tauga por liaj kolegoj en la estonta navigacio.

    Che la motora bruligo antau reiro de la kosmoshipo li sentis, ke la shipo estis forte pushita antauen. Tio markis, ke li komencis reiri al la terglobo. Li sentis, ke li restis en la spaco tro mallonge. Li diris, ke estas granda ghuo rigardi la terglobon en la spaco.

    Kiam la parashuto elvolvighis, la shipo estis forte skuita. Li vidis, ke ekster la kajuto la shipo estas bruligata arde, sed interne de ghi la medimonitora sistemo bone funkcias kaj la temperaturo ne shanghighis. Li sentis fortan tropezecon. Tiam la instrumento montris, ke la shargho estas 3-4G, tamen antaue en la trejnado ghi iam atingis 8G. Che la surterigho de la kosmoshipo li sentis, ke lia korpo estas tro peza, tiam li kun la kapo malsupren sentis grandan premon sur la brusto kaj dorso. Char en la trejnado li havis sperton pri diversaj kazoj, tial li povis bone trakti tiun malfacilon.

    Surterighinte, Yang tuj kontaktis surterajn serchantojn. Post 2-3 minutoj oni malfermis la kajuton. Oni demandis pri lia farto, li respondis, ke li sentas sin tre bone.

    Reveninte en la loghejon, li ripozis mallonge kaj estis fizike ekzamenata 50 minutojn. Oni faris al li elektrokardiogramon, ultrasonan ekzamenon B kaj analizon de sango. Kuracistoj diris, ke chio estas normala che li.

    "La kosmoshipo laboris normale. Mi sentis min bone. Mi estas fiera pro mia patrio," ekzamenite, Yang Liwei resumis sian 21-horan spaconavigadon per tiuj vortoj.