En
septembro de 2002 Sang Lan efektivigis sian revon lerni en
univesitato. Shi kriplighis 4 jarojn antau tio. Nun shi lernas
en la jhurnalisma fakultato de la Jhurnalisma kaj Komunika
Instituto de la Pekina Universitato.
Multaj
homoj memoras, ke en julio de 1998 sportistino Sang Lan vundighis
en la 4-a Monda Amika Sporta Kunveno en Novjorko de Usono.
Shi vundighis je kola vertebraro kaj suferis de paralizigho
malsupre de la brusto. Tio estis vere kruela por la 17-jara
knabino. Sed shi chiam havas rideton vizaghe al la vundigho
kaj akiris respekton de la mondo. Usonaj gazetoj "Personoj"
kaj "Vivo" prenis shin heroino de la jaro. Braveco
de Sang Lan kortushis la chinojn, kaj shi bruligis la torchon
de la Kvina Sportkunveno de Kripluloj de Chinio. Shi vizitis
aliajn landojn kun membroj de la Arta Trupo de Chinaj Kripluloj
kaj estis elektita fugura ambasadoro de petado de Pekino por
la Olimpikoj de 2008. En la 6-a de septembro de 2002 shi alighis
al la sputnika programo de la Shanhaja Televizio por prezidi
tute novan sportan rubrikon.
Same
kiel chiuj aliaj junuloj, Sang Lan multe esperas de la vivo
kaj tre volas studi en la Pekina Universitato, fama lernejo
de Chinio. Sed la universitato postulas, ke la sportaj genioj
nepre devas havi la edukitecon de supera mezlernejo kaj elstare
kontribuis al la sportado de Chinio. Post vundigho Sang Lan
akceptis kuracon kaj samtempe diligente lernis. Fine en la
unua duonjaro de 2002 shi akiris la diplomon de supera mezlernejo.
En septembro de la jaro shi estis akceptita de la Pekina Universitato.
Shia
lernado estas malfacila. Chiutage shi ellitighas je la 6-a
horo. Post lavado shiaj gepatroj portas shin de la China Centra
Konvaleskejo al la universitato, veturante 20 kilometrojn.
Por ne iri al necesejo, shi portas urintukon. Shiaj gepatroj
devas porti shin al kaj el la universitato kaj helpi shin
fari notadon en la klaschambro. Kvankam shi havas multajn
malfacilojn en lernado, tamen shi faris nenian peton pri ekstra
favoro. Shi chiam frue venas al la klaschambro. Shia mano
ne estas tiel bona por skribado, shi do kunligas plumon kun
la mano kaj foje petas kamaradojn fari noton. Shi serioze
kaj diligente lernas, kaj la instruistoj kaj kunlernantoj
multe admiras shin.
Shi
diris: "Antau longe mi havis la deziron lerni en la Pekina
Universitato, kaj nun mi estas felicha, ke mi efektivigis
la revon. Mia lernado estas ghoja. Miaj kunlernantoj estas
helpemaj al mi." Shi estas dankoplena, kiam la kunlernantoj
pushas shin en rulsegho al la manghejo au klaschambro. Shi
shatas shercon kaj estas akomodighema al la kunlernantoj.
Shi laueble partoprenas en la aktivadoj de la klaso. Shi gastigis
siajn kunlernantojn en sia hejmo por dividi kun ili gajan
tempon.
Shi
prezidas rubrikon en la Shanhaja Televizio kaj estas okupita
de multaj sociaj aktivadoj. Sed shi strechas sin en lernado.
Sang
Lan estis vundita, sed shia vizagho chiam estas serena. Shia
parolo kaj konduto estas plenaj de vigleco. Shia optimismo
infektas la aliajn. "Neniam retirighu, sed defiu la vivon.
Klopodu kaj klopodu", je la devizo de Sang Lan.
|