La
5-a de decembro, 2002, estis volontula tago. Je la 9-a horo
matene Li Zhuo kaj shiaj kamaradoj venis al la Konvaleska
Centro de Mensdebilaj Infanoj de Pekino. Samkiel antaue ili
amuzighis kune kun la infanoj kaj helpis al ili fari simplajn
sportojn.
De
la pordo de la klaschambro de la plej junaj infanoj alkuris
knabo, kaptis la manon de Li Zhuo kaj kisis shian vizaghon.
La knabo estas Gu Liang, finance helpata de Li Zhuo. Chiufoje,
kiam Li Zhuo vizitas la konvaleskejon, Gu Liang bonvenigas
shin per sia aparta maniero.
Li
Zhuo estas 18-jara knabino. Nun shi estas unuaklasa studentino
de la jhurnalisma fakultato de la Pekina Haidian-a Universitato.
Shi kolektas ladbotelojn, vendas ilin kaj per la akirita mono
helpas mensdebilan infanon kaj shia famo jam vaste cirkulas
tra la universitato.
Memvola
helpado
Li
Zhuo estas malfelicha. Shia patro suferis de kancero kaj mortis
komence de 2002. Por kuracado la familio foruzis la deponitan
monon kaj shia patrino enspezas chiumonate nur 800 juanojn,
tio estas la unika ekonomia fonto de la familio. Shi ne plu
havas la ordinaran materian vivon kiel samaghaj knabinoj.
La familia malfelicho kaj malricho multe suferigis la knabinon,
kiu tiam lernis en mezlernejo, sed la malfelicho donis al
shi fortan kapablon solvi malfacilojn. La forpaso de la patro
ne malhelpis shian lernadon kaj post diplomigho de la mezlernejo
shi sukcese eniris en universitaton post ekzameno. Shi jam
alkutimighis al simpla vivado. En la tempo, kiam urba studento
chiumonate konsumas mil juanojn, shi elspezas nur dekonon
kiom li.
En
la dua duono de julio, 2002, antau kiam shi ricevis anoncon
pri studentigho, shi senpage laboris en konvaleskejo. Tiam
shi renkontis la mensdebilajn infanojn helpatajn de medicinistoj.
Antau tiuj malfortaj grupoj da infanoj shi sentis, ke ili
bezonas urghan helpon.
S-ro
Yang, estro de la konvaleskejo, konigis al shi la infanojn,
kiuj plejparte devenis de la familioj, kie la geedzoj divorcis
au la ekonomio estas malfacila. La 10-jara Gu Liang vekis
shian atenton. Gu chiam sin kashis en angulo de la klaschambro
kaj turnis atenton al neniu. Yang diris al shi, ke la patro
de Gu Liang jam perdis sian laboron kaj lia patrino estas
kriplulino. La malricha familio ne povas pagi por lia kuracado.
Pro tio Li Zhuo sentis grandan malghojon kaj montris sian
volon finance helpi la malgrandan Gu Liang.
Shia
amo
Tio
signifas, ke chiumonate Li Zhuo devas donaci al Gu Liang cent
juanojn. Tiu sumo ja ne estas malgranda por shi. Shia patrino
ne povas doni al shi pli da mono. Shi intencis verki por honorario
kaj fari horpagatan laboron, sed pro granda okupiteco shi
tion ne faris.
"Chu
mi ne povas kolekti ladbotelojn? Char en la universitato multe
da studentoj shatas trinkajhon kaj kolekto de ladboteloj ne
estas malfacila. Kvankam tiel shi povas ricevi nur pli ol
40 juanojn monate kaj shi devas elvringi 60 juanojn el sia
monujo, tamen shi pensis, ke tio estas bona, char tio ne malhelpas
shian studon kaj utilas al mediprotektado. Komence shi prenis
chiun ladbotelon, kiam shiaj kamaradoj eltrinkis, kaj post
lernohoroj shi pririgardas chiujn angulojn de la universitato.
Vespere shi kun granda sako da ladboteloj revenis en la dormejon.
En la unuaj tagoj la rigardo de aliaj homoj forte pikis shin
kaj vespere survoje de la klaschambro al la dormejo shi sentis
honton porti la grandan sakon kun ladboteloj, sed memorante
la malgrandan Gu Liang, shi persistis en tio. Por ne gheni
aliajn kaj teni bonordon en la dormejo, shi kashas la ladbotelojn
sub sian liton, kaj kiam shi havas multe da ladboteloj, shi
forvendas ilin. Chiufoje shi povas ricevi nur iom pli ol 10
juanojn. Informighinte pri la kialo, ankau aliaj kamaradinoj
helpis shin en la kolektado. Shia bonkonduto kortushis chiujn
shiajn kamaradojn. Ankau aliaj volis finance helpi shin, tamen
shi diris: "Se vi volas helpi tiujn infanojn, do kolektu
por mi la ladbotelojn!"
Hazarde
instruisto informighis pri tio kaj laudis shin. Kun tempopaso
pli kaj pli multe da studentoj alighis al shia vico por kolekti
ladbotelojn. Kortushite de shi, la universitato finance helpas
iun alian mensdebilan infanon en la nomo de chiuj studentoj
kaj instruistoj.
Shi
diris, ke en feriaj tagoj shi faros pagigan laboron por la
infanoj, sed post komenco de la nova semestro shi daurigos
kolektadon de ladboteloj.
|