Malgranda
Li laboras en la China Akademio de Sociaj Sciencoj kaj ekvizitis
interreton en 1997, en la agho de 22 jaroj. Li loghas en apartamento
de la akademio, kie instalighis regiona interreto, kaj li
longe sin klinis super la komputoro. Chiutage pere de interreto
li babilas kun amikoj, ludas shakon au skribas por sia literatura
hejmpagho. Liaj amikoj facile trovas lin en reto. Li ofte
transsendas interesajn informojn al siaj amikoj, achetas librojn
kaj aliajn bezonajhojn pere de la reto. Interreto farighis
konsistiga parto de lia vivo. Kiam li kverelis kun la amatino,
li petis shian pardonon pere de reto.
En
grandaj urboj de Chinio viglas multe da tiaj retvizitantoj.
Ili konsciis, ke interreto shanghis ilian vivon.
Gheneraligho
de interreto
Chiumonate
Malgranda Li pagas 150 juanojn por retvizitado. En Chinio
plejparto de retvizitantoj pagas malpli ol 50 juanojn, aliaj
- 51-100 juanojn, kaj nur kvinono de la vizitantoj - 101-200
juanojn, kaj tre malmulte da vizitantoj pagas pli ol 200 juanojn.
Malgranda
Li vizitas la reton 6 horojn chiutage. Li havas 4 retadresojn
kaj ofte ricevas rubajn poshtajhojn. Chiutage li faras 3-5
respondojn.
Malgranda
Li vizitas interreton unue por akiri informojn, due por sin
distri kaj trie por trovi amikojn.
Nun
pli kaj pli multaj familioj havas komputorojn, kaj multaj
homoj vizitas interreton hejme, kaj aliaj vizitas interreton
en la oficejo. Krome oni vizitas interreton en lernejo, komputora
bufedejo, interreta lernejo, interreta kafejo kaj biblioteko.
Iuj vizitas interreton per portebla komputoro.
En
2002, 20.83 milionoj da komputoroj registrighis al interreto
kaj 59.10 milionoj da homoj vizitis la reton, nur malpli multe
ol la nombro de Usono. 179554 sin registris che CN, 371600
- che www, kaj 29002240 - che IP sur la cheftero en Chinio.
Malgranda
Li havas amikojn ne vizitantajn intereton, char ili au ne
scias manipuli komputoron, au ne havas tempon por viziti.
Kelkaj
el liaj amikoj en aliaj lokoj ne povas viziti interreton,
kion kauzis malegaleco de ghia disvolvigho en malsamaj lokoj
de Chinio.
Shanghigho
en 2002
En
2002 preskau chiuj amikoj de Li vizitis la reton. Multaj homoj
vizitas la reton pro la bezono de sia profesio. Pere de la
reto Li povas legi artikolojn de siaj amikoj, kiuj laboras
kiel jhurnalistoj. En la interreto li povas legi ankau disertaciojn
de siaj instruistoj kaj informojn de famuloj. Li akiras de
la reto helpon por sia profesio, trovas informojn pri la samklasanoj
de sia mezlernejo, pli interesajn amuzajhojn, pli multe da
retstacioj kun propra karaktero, kaj pli multaj homoj alighis
al lia BBS...
2002
estis jaro, en kiu rapide disvolvighis la interreto de Chinio
kaj la interreta industrio de Chinio havis turnopunkton. Rigardate
el la makroskopa vidpunkto, la nombroj de retvizitantoj, komputoroj,
sinanoncintoj al CN kaj retstacioj daure tenis kompare altan
rapidecon de kreskado.
Nun
malgranda Li jam uzas larghrubandan transmision. Lia komputoro
estis novigita per Pentium 4. Krome li havas porteblan komputoron
por trovi informojn chie kaj chiam. Li opiniis, ke en 2002
okazis esenca shanghigho rilate gheneralighon de interreto
kaj la kvanton de chinligvaj informoj de la reto.
Pli
bona 2003
Malgranda
Li kredas, ke disvolvigho de interreto en Chinio en 2003 alportos
al li pli grandan ghojon.
Nun
parto de la interretaj entreprenoj jam profitis, kaj la tuta
industrio komencis pli sane kaj pli benigne disvolvighi, kaj
privataj retstacioj eniris en periodon de maturigho. Tio estas
ghojiga informo por Malgranda Li kaj similaj retvizitemuloj,
char ordinaraj retvizitantoj senescepte volas akiri laueble
pli da informoj pere de simpla metodo.
La
karakterizajho kaj strukturo de la retvizitantoj en 2003 estos
pli raciaj kaj pli vastaj en penetrado de interreto, la konduto
de la retvizitantoj estos pli diskreta, ilia utiligo de la
reto pli granda, kaj ilia dependo pli forta. Oni antaukalkulis,
ke en 2003 la stato de la chinaj retvizitantoj heredos la
sukcesojn de 2002 kaj disvolvighos pli profunde, kaj estos
86.3 milionoj da retvizitantoj.
La
chefa parto de la retvizitantoj de 2003 konsistos el viroj,
junuloj, malaltenspezantoj, frauloj, malaltklerigitoj. La
nombro de retvizitantoj en marbordaj regionoj kreskos pli
rapide ol tiu en la landinternaj provincoj. En urboj pli kaj
pli multaj lernantoj komencas viziti reton.
|