Februare
de 2002 en la 43-a Monda Konkurso de Gazetaraj Fotoj china fotistino
Wang Yao ricevis la unuan premion en kategorio de artajhoj.
Tiam multaj chinaj gazetoj konigis tiun junan fotistinon.
Kiam
Wang Yao lernis en elementa lernejo, shia foto akiris premion
de novajhoj de Chinio. Antau 14 jaroj mi vizitis shin. Tiam
shi, kiel mezlernejanino, okazigis en sia lernejo ekspozicion
pri siaj fotoj. Shi profunde impresis min per kvieteco. Nun
shi, iom pli-ol-30-jara, multe plimaturighas, sed shi restas
kvieta kiel antaue.
En
1985, kiam la Pekina Mezlernejana Novajh-agentejo varbis laborantojn,
Wang Yao estis akceptita de ghi pro la foto "Viziti lernejon
en nova lerneja kostumo" kaj farighis estrino de ghia
fotista sekcio.
En
1988 post ekzameno shi eniris en la jhurnalisman fakultaton
de la China Popola Universitato. Diplomitighinte el ghi, shi
eklaboris en la fotista sekcio de la China Novajh-agentejo.
Tiujare shi akiris duan premion de Chinio pro sia foto "Aviadila
akcidento en Guilin".
Post
tio shi ekokupis sin pri grava fotado de la novajh-agentejo.
En
1996 shi vizitis la Atlantajn Olimpikojn kaj farighis la unua
china fotistino, vizitanta la Olimpikojn. En la dauro de 20
tagoj shi dormis chiutage nur 4 horojn. Por foti plenan scenon
de flaghisado de la china delegacio en la Olimpika Vilagho
shi grimpis instalajhon pli ol 10 metrojn altan. Por kapti
la momenton de kurado de china kuristo sur atletika kampo
shi kauris surgenue kelkajn horojn kaj forte lezis siajn genuojn.
En
1998 shi laboris en Hongkong. Shi faris foton "Tung Chee
Hwa, chefo de Hongkong, inauguris la unuan chevalkonkurson
post reveno de Hongkong al la patrio" kaj per tio akiris
duan premion de chinaj novajhoj kaj en la sama jaro shi farighis
la unua fotistino el la 10 eminentaj fotistoj de Chinio.
En
2000 shia fotoserio "Resurscenigho de 60-jara dancistino"
ricevis la unuan premion en la Monda Konkurso de Gazetaraj
Fotoj. Tio estas la plej alta premio, gajnita de china fotisto
en la nomita konkurso.
Auguste
de 2002 shi okazigis ekspozicion pri siaj fotoj "Unua
impreso pri Usono" che la Monumento de Vashington, kiam
shi vizitis Usonon.
Wang
Yao komencis sian fotadon en la agho de 6 jaroj. En la agho
de 15 jaroj shi farighis estrino de la fotista sekcio de la
Pekina Mezlernejana Novajh-agentejo kaj post tio farighis
profesia fotistino en la China Novajh-agentejo. Oni povus
diri, ke shia vojo estas glata. Sed kiu scius shiajn penadon
kaj suferojn?
Printempe
de 1994 shi 6-foje vizitis Karbominejon Mentougou antauurbe
de Pekino kaj tie faris centon da fotajhoj.
Wang
Yao estis tre kontenta pri tiu fotoserio, opiniante, ke shi
unuafoje faris tiel freshajn kaj solidajn fotojn. Sed shi
estis ne certa, chu shia vojo de fotado estas ghusta. Kiam
s-ro Yuan Yiping, vicprezidanto de la China Fotista Asocio,
kun rideto diris al shi: "Via vojo estas ghusta!",
shi sentis, ke subite shi elliberigis sin el dilemo, kaj pli
grave, shi ekkomprenis, ke chasi kuriozajhon taugas al nenio,
sed diligenta laborado montrighas en la chiutaga penado.
En
1999 shi shi flugis al Nederlando por lerni en la kurso gvidata
de mondfamaj fotistoj. Chiujare al la kurso estas invititaj
12 malpli-ol-30-jaraj eminentaj fotistoj.
Shi
devis plenumi la taskon de la kurso kun la temo "Forto".
Cerbuminte pri tiu temo, shi pensis, ke shi devas foti Chen
Ailian, kiu resurscenighis en la agho de 60 jaroj por prezenti
chinan klasikan dramon "Rughdoma Songho" kaj pro
tio estis vaste atentata en Chinio. En sia miela semajno Wang
Yao faris 6-tagan viziton al dancistino Chen. La vivovojo
de Chen estas neglata. Shi estas febla miene, sed firmvola
spirite. Shi estis brila stelulino, sed silentighis plurfoje.
Shi perdis sian junecon kaj sian karulon. En la 80-aj jaroj
de la 20-a jarcento shi ekfunkciigis privatan danclernejon
por prosperigi la chinan nacian arton. Shia persona historio
akordas al la temo "Forto", char shia historio mem
montras la artan historion de la nova Chinio kaj ankau la
personan batalon.
Pririgardante
la 20 fotojn de Wang, instruistoj de la kurso miris kaj elektrighis,
char la fotoj mem montras "Forton".
Wang
Yao respektas ordinarajn homojn, char ili formas bazon de
la socio kaj subtenas la pezan socion per siaj firmeco kaj
vivforto.
Shia
alta takso pri la modesta vivo decidis la vastecon de la temo
de shiaj fotoj kaj ebligas al shi ghui la freshecon kaj belecon
de la vivo.
La
30-an de oktobro, 2002, okazis en Pekino novajh-premiado de
Chinio. 9 fotistoj estis premiitaj, el kiuj estis Wang Yao,
kiu tamen ne cheestis la premiadon. Tiam shi, kiel vizitanta
fakulo, studis en la Arta Instituto de Chikago pri disvolvigho
de arto kaj merkato de fotoj de la okcidentaj landoj kun Usono
kiel la reprezentanto.
Shi
sendis al sia amiko retposhtan leteron el Usono, en kiu shi
diris: "Mi daure fotos ordinarajn homojn. En la mondo,
kie la ordinaraj homoj konsistigas ghian grandan parton, belo
de la vivo trovighas chiam en la ordinaraj aferoj. La problemo
estas, ke oni ghenerale preteratentas ghin."
|