Unua-pagho>> Socio >> Junularo

 

 

 

 


Yao Ming gajnis Laureus-premion

    La 20-an de majo okazis en Montrealo Laureus-premiado. China juna korbopilkisto Yao Ming gajnis Laureus-premion por plej eminenta novsportisto pro sia elstara montrado en Korbopilka Lig-matcho de Usono (NBA). Li estas la unua azia sportisto gajninta tiun premion.

    En la ceremonio oni donis ankau premiojn por plej bona sportisto, plej bona sportistino, plej bona refreshighinta sportisto, plej bona kriplulo-sportisto, plej bona ekstrema sportisto. La kandidatoj por Laureus-premioj estis rekomenditaj de pli ol 400 veteranaj sportjhurnalistoj el pli ol 70 landoj kaj regionoj kaj poste vochdonitaj de 41 membroj de Laureusa Sporta Akademio. Kvankam oni nur okazigis 4-foje Laureus-elektadon, tamen ghi farighis la plej influa premiado internacia.