S-ro
Tang Jun doktorighis pri komputiko en Usono en la 90-aj jaroj
de la pasinta jarcento. Kaj de tiam li sin okupas en la ghenerala
oficejo de Mikrosoft-kompanio pri esplorado kaj aplikado de
komputiloj kaj nun li estas ghenerala direktoro de la china
filio de Mikrosoft-kompanio de Usono.
Grava
tasko
Estiel chefo de la china filio de Mikrosoft-kompanio, li respondecas
pri la operacioj kaj funkcio de Mikrosoft en Chinio. Li sin
okupas pri ordigo de la disvolva strategio, merkato, vendado,
teknika subteno kaj kompania figuro, kunordigo de rilatoj
kun registaro kaj administrado en la tuto. Li kumulas ankau
la gheneralan direktorecon de la Internacia Teknika Centro
de Mikrosoft en Shanhajo kaj gvidas la centron kaj respondecas
pri teknikaj servado kaj subtenado de Mikrosoft-kompanio en
13 landoj kaj regionoj de Azio.
Li estas fakulo de la manipula sistemo de la internacia eldono
de Mikrosoft kaj ghia eminenta direktoro. Li alighis al la
kompanio en 1994 kaj sin ekokupis pri alta direktoreco de
la sekcio pri disvolvo de Windows NT. La de li gvidata sekcio
sukcese projektis, disvolvis kaj publikigis la eldonojn japanan,
korean kaj chinan (en simpligita kaj originala formoj) de
Windows NT 3.51, NT 4.0 kaj Windows 2000.
En 1997 li estis sendita al Chinio por prepari la centron
de teknika subteno de Mikrosoft-kompanio en Shanhajo kaj julie
de 1999 la ghenerala oficejo de la kompanio promociis la centron
al la Azia Teknika Centro pro ghiaj eminentaj sukcesoj. Oktobre
de 2001 la operacioj de la centro disvolvighis al la tuta
mondo kaj la ghenerala oficejo promociis ghin al la Internacia
Teknika Centro de Mikrosoft kaj dank' al siaj elstaraj sukcesoj
li estis nomumita chefo de la china filio de Mikrosoft-kompanio.
Granda
honoro
La
ghenerala oficejo de Mikrosoft-kompanio alte taksas la administran
talenton de Tang kaj en 1998 ghi donis al la china filio de
Mikrosoft eminentan premion Bill Gates kaj en 2000 premion
pri eminenta administrado kaj en 2001 la plej altan premion
de granda honoro.
Mikrosoft
eniris en la chinan merkaton en 1992 kaj de tiam forpasis
10 jaroj. Nun en Chinio ghi jam tute maturighis kaj intime
fandighis en disvolvigho de la lokaj industrioj. Tang kredas,
ke dank' al la komuna penado de la saghaj kaj energiaj chinaj
funkciuloj la china filio de Mikrosoft-kompanio kune kun aliaj
chinaj kompanioj pri softvaroj atingos pli grandajn sukcesojn
en renovigo de la softvaroj de la china eldono.
|