Hui
Shangyi estas 17-jara knabino. Nun shi lernas en la supera
tria klaso de la Kvara Mezlernejo de Pekino. Chi-sube legighos
shia lernejana vivo.
Shi
amas sian lernejon
En
1983 la sesangulaj klaschambroj, observatorio kaj aliaj domoj
estis riparitaj kaj dekoraciitaj, tiel ke la medio farighis
pli bela kaj kvieta. En la lerneja korto dislokighas pli ol
100 sonkestoj. En la ripozaj horoj audighas orelplacha muziko.
Hui Shangyi estas kontenta, ke shi povas lerni kaj vivi en
tiel bela medio.
Shi amas siajn
instruistojn
La instruistoj de la Kvara Mezlernejo
de Pekino estas eminentaj kaj la matematikaj instruistoj devas
havi pli altan rangon ol magistreco kaj iuj instruaj materialoj
estis kompilitaj de la instruistoj mem. Respondante al la
politiko de la shtato malpezigi la sharghon de la lernantoj,
la lernejo faras penadon, por ke la geknaboj bone posedu la
sciojn tuj en la lecionoj. Komence Hui Shangyi ne kutimis
ne plenumi la taskojn hejme kaj post klarigo de instruisto
shi iom post iom alkutimighis al tiu metodo de memstara lernado.
Kun granda ghojo shi cheestas la lecionojn. La instruisto
de fiziko povas elfosi interesajn aferojn el simplaj temoj
konataj por chiuj, kaj li povas etendi la temon de vektoro
al la romano "Rughdoma Songho". Kiam la instruisto
de geografio instruis artefaritan geografion, li priparolis
ankau la urban projektadon. Li organizis diskuton pri reformado
pri trafiko de Pekino.
Grupoj
A kaj B
La Kvara Mezlernejo estas fama en
la tuta urbo kaj ghi akceptas ekskluzive eminentajn lernantojn.
Jam antau 20 jaroj ghi ekpraktikis tian instruadon, ke antau
chio ghi observas la lernantojn kaj poste lau la trajtoj de
ilia pensado faras instruadon en malsamaj grupoj, ekz. la
grupo A konsistas el viglapensaj kaj diskutemaj lernantoj,
dum la grupo B el atentemaj, silentemaj kaj diligentaj lernantoj.
Hui Shangyi lernas matematikon kaj la anglan lingvon en la
grupo A. Shi rimarkis, ke la grupo A dedichas grandan atenton
al sugestado kaj sur la nigra tabulo vidighas multe da malgrandaj
cirkloj, dum sur tiu de la grupo B legighas bonordaj skribajhoj.
Nedevigaj kursoj
Hui spertis chagrenon pri elekto de
nedevigaj kursoj. En la nomita mezlernejo la nedevigaj kursoj
havas du specojn, t.e. la kursoj koncernantaj la studobjektojn,
kiaj eksperimento pri chela genetiko, aplikata infinitezima
kalkulo, lego de gongfu-romanoj, ekzotaj moroj, gazetara
angla lingvo kaj aboco de ekonomiko, kaj la aliaj kursoj rilataj
al la artaj kaj sportaj aktivadoj, kiaj chin-stila pentrado,
Chen-skola tajghichuan, kalistenio, brigho, vejchio
kaj kolektiva socia danco. Lau siaj amo kaj trajtoj shi elektis
la kursojn pri eksperimento de chela genetiko, aboco de ekonomiko,
Chen-skola tajghichuan kaj brigho.
Iafoje tagmeze shi lernas manipuli komputilon, kaj shi ellernis
aranghon de retpaghoj kaj movbildoj.
Sociaj aktivadoj
Dum lernado en la Kvara Mezlernejo
shi multe partoprenis en la signifaj sociaj aktivadoj.
Dum la pekina invito de la 29-aj Olimpikoj, la inspekta teamo
de la Internacia Olimpika Komitato vizitis la Kvaran Mezlernejon
de Pekino. En la agho de 6 jaroj Hui Shangyi eklernis la anglan
lingvon kaj flue parolas angle. Tiufoje shi funkciis kiel
chicheronino kaj interpretistino de la estro de la teamo.
Shi bone montris sian talenton en la laboro kaj pro tio la
lernejo laudis shin. Shi akceptis ankau la edzinon de Yertsen
el Rusio kaj invitis britajn mezlernejanojn por fari amikecan
konkurson de nagho en la Kvara Mezlernejo de Pekino.
La Kvara Mezlernejo faris amikecan intershanghon kun germana
lernejo kaj shi membrighis al la vizitgrupo al Germanio. Shi
kaj shiaj kamaradoj traveturis Luksemburgion, Belgion kaj
Nederlandon kaj fine atingis Germanion. La vojagho en Europo
multe larghigis shian vidkampon.
Shi partoprenis ankau amikecan viziton al mezlernejo Espero
en okcidenta Chinio. La granda diferenco inter la urboj kaj
kamparo, inter richeco kaj malricheco profunde impresis shin,
ke shi donis pli grandan energion al sia lernado.
Perspektivo
La geknaboj de la Kvara Mezlernejo
de Pekino lernas eminente kaj pli ol duono de ghiaj abiturientoj
sukcesas en la ekzameno por Qinghua-universitato, la Pekina
Universitato kaj aliaj unuaklasaj universitatoj de Chinio.
Ankau Hui Shangyi deziras lerni en Qinghua-universitato.
|