La
28-an de marto la China Asocio de Junaj Volontuloj ekpraktikis
la planon por servigi chinajn volontulojn al eksterlando.
Post publika rekrutigo la unua grupo de chinaj volontuloj
estos sendita al Laoso.
La
projekto por Laoso bezonas 5 chinajn volontulojn, inter kiuj
3 instruos respektive la chinan lingvon, anglan lingvon kaj
komputerikon kaj 2 respondecos pri publika sano. Ili laboros
en Vjentiano, chefurbo de Laoso, kaj ghiaj najbaraj regionoj.
Post la trejnado ili faros volontulan servon en 6 monatoj
ekde la fino de aprilo.
|