La
19-a de marto 2002 estis tago eksterordinara por Zhang Daqing.
Matene de tiu tago la nova kometo "Ikegaya-Zhang"
preterflugis la perihelion. Tio estas la plej brila kometo
malkovrita en la 21-a jc. kaj ankau la unua kometo malkovita
de kaj nomata per la nomo de china astronomia amatoro.
En
tiuj tagoj li ofte veturis motorcikle al digo de la Flava
Rivero n-ro 39 en Liuyuankou de la norda antauurbo de Kaifeng
por observi la novan kometon per sia teleskopo. Je la 19-a
horo kaj 15 minutoj de la 1-a de februaro chi-jare, li malkovris
la kometon ghuste che la digo.
La
kometo "Ikegaya-Zhang" rondiras chirkau la suno
kaj chiu ghia rondiro dauras 367 jarojn. En 2002 ni vidis
ghin kaj refoje vidos ghin post 367 jaroj. Chirkau la 18-a
kaj 19-a de marto, che la vespera krepusko oni povis vidi
ghin nur per ordinara dutuba lorno nordokcidente de la konstelacio
Fishoj sur la 15-grada malalta chielo.
Bedaurinde
en la 18-a de marto la vetero estis malhela kaj vidi kometon
estis malfacile. La tempo foriris minuton post minuto, tamen
la bela kometo ne aperis en la vidkampo de la rigardantoj.
Zhang
sentis ian bedauron, char li ne vidis sian kometon.
Malkovri
novan kometon
La 1-an de februaro, pasuminte kun sia amatino, Zhang sherce
diris al shi, ke li estas tre ghoja kaj volas observi la noktan
firmamenton, eble io bona atendas lin. Je la 19-a horo kaj
10 minutoj Zhang atingis la digon kaj komencis observadon.
Same
kiel en aliaj tagoj, Zhang malrapide turnis la lenson kaj
pririgardis la stelplenan chielon. Post 5 minutoj subite li
malkovris nebulan chielkorpon sur Baleno, kiu radias blankajn
lumojn. Li tuj malfermis la konstelacian mapon kaj fiksis
sian rigardon tie 2 minutojn. Lia koro forte batis kaj batadis.
Ho, chielo! Tie vidighas nova nekonata kometo. Li retenis
sian grandan ghojon kaj atente observis pli ol 30 minutojn.
Li finfine venis al la konkludo, ke li malkovris novan kometon.
Li hastis hejmen kaj telefonis al la Shtata Observatorio en
Pekino kaj Zijinshan-Observatorio en Nankino, konigis ilin
pri la donitajhoj kaj trajtoj de tiu astro.
Tiutempe
Zhang estis kaj ghoja kaj maltrankvila. Li sendormis la tutan
nokton kaj malpacience atendis respondon. Frumatene de la
sekvanta tago oni telefone konigis lin: "La de vi trovita
estas nova kometo. Iom pli frue, ankau japana astronomia amatoro
Ikegaya Xun malkovris ghin. La internacia astronomia instituto
decidis nomi ghin Ikegaya-Zhang."
Zhang
malkovris novan kometon jam en 1992, 1994 kaj 1999, tamen
lia malkovro malfruighis je unu monato kompare kun alilanda
kolego. Lau regulo de la internacia astronomia instituto Zhang
ne havis shancon nomi la kometon per sia nomo.
Ikegaya
Xun, idolo de Zhang
Kiam Zhang lernis en elementa lernejo, li tre shatis bildlibrojn
pri astronomiaj scioj kaj observis la noktan chielon en sia
korto ofte ghis noktomezo.
Liaj
libroj plejparte rilatas al astronomio. La gazeto "Astronomia
Amatoro" n-ro 1 de 1981 hodiau ankorau vidighas sur lia
tablo, kie estas artikolo pri Ikegaya Xun.
Ikegaya
5-foje malkovris novajn kometojn en sinsekvaj 5 jaroj kaj
per tio li farighis idolo de Zhang. 20 jaroj forpasis kaj
nun Zhang kune kun sia idolo dividas la ghojon de la sukceso.
Ikegaya trovis novan kometon je unu horo pli frue ol Zhang.
Tion oni povas ignori en la astronomia observado.
En
1988 Zhang finis sian lernadon en mezlernejo kaj eklaboris
en fabriko. En tiu sama jaro li mem faris la unuan refraktan
teleskopon, kies tuba kalibro estas 20 cm. Li komencis serchi
kometon auguste de 1991.
Zhang
manie serchis kometon. Li dedichis preskau chiujn siajn postlaborajn
horojn al tiu afero. Kompreneble li elspezis multe por tio.
Li estas silentema, kaj se oni trovas lin ghoje parolanta,
tiam la temo certe koncernas astronomion.
|