La
4-a de majo estas Junulara Tago en Chinio. En la festotago
mi intervjuis kelkajn malsamaghajn homojn kaj diskutis kun
ili pri juneco.
Mia
intervjuo al la homoj, kiuj naskighis en la 40-aj kaj 50-aj
jaroj de la pasinta jarcento, montris, ke kiom multe shanghighis
ilia eksterajho, en ilia animo videblas ankorau postsigno
de ilia juneco.
Koncerne
la homojn naskighintajn en la 60-aj, 70-aj kaj 80-aj jaroj,
ilia aspiro koincidas kun la bezono de la epoko. Kvankam la
mondo shanghighas rapide kaj la junuloj pli preferas bonan
materian vivon, tamen el iliaj vortoj klare audighas ilia
fervoro kaj pozitiva sinteno pri la vivo.
Laboro
junigas min
Lu Binsheng naskighis en la 40-aj jaroj en Shanhajo.
Kiel
mezlernejano, li deziris farighi tradukisto. En alta lernejo
li studis la rusan lingvon. Poste pro shanghigho de la politika
situacio li konvertighis al Esperanto. En la pasintaj pli
ol 30 jaroj li sin okupis chiam pri Esperanto-tradukado.
La
chinoj samaghaj kiel Lu vivis longajn jarojn en la medio plena
de politikaj movadoj kaj ilia spirita libereco ne estas tiel
granda kiel tiu de la nunaj gejunuloj. Lau la hodiauaj junuloj
ili vivis tre peze.
Lu
opinias, ke chiu homa vivo havas sian propran brilecon. Li
neniam bedauris studon de Esperanto. Kun akumuligho de spertoj
kaj scioj, lia tradukado pli kaj pli perfektighas. Li estis
premiita de la registaro. Li diris, ke la laboro junigas lin,
kaj li havas pli profundan komprenon kaj amon al ghi.
Grava
estas juna animstato
Ma
Xiaoguang naskighis en la 50-aj jaroj en Nordoriento de Chinio.
Nun shi estas instruistino pri belarto en pekina mezlernejo.
Lau
shi la gepatroj de shia generacio postlasis al shi tradician
moralan koncepton, kiun oni ne povas malobei ech hodiau. Ma
diris, ke tio estas grava. Dank' al tio shi kaj shiaj samaghuloj
diferencas de la nunaj gejunuloj. Tiam la junaj homoj estis
obeemaj. Ili malofte mem decidis gravan aferon kaj ofte konsilighis
kun siaj gepatroj ech pri sia geedzigho.
Shi
diris, ke en sia juneco shi estis ambicia, sed nun shi ne
havas tiel altan aspiron kaj mankas al shi ankau romantikismo
kaj revo. Shi diris, ke la junula animstato estas grava por
shi. Kiel instruistino de mezlernejo shi devas esti vigla
en laboro kaj juna en animstato kaj konsideri chion el la
vidpunkto de gejunuloj, alie shi ne povas kompreni la studentojn.
Koncerne
la postedzinighan vivon, shi diris, ke post longa penado shi
farighis sendependa en la spirito kaj ekonomio, kio donis
al shi kaj shia edzo sufiche da libera spaco.
Malgrau
granda okupiteco, shi chiam tenas sin kviete kaj trankvile.
Shi diris, ke iam shi estis pesimisma, tamen shi opinias,
ke shia koro neniam maljunighos.
Strechiteco
Yu Wen naskighis en la 60-aj jaroj en Pekino.
Multaj
homoj, naskighintaj en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento,
ricevis tute malsaman edukadon. Kiam ili komencis labori en
la socio, ilia komunisma idealo koliziis kun chaso de materia
richeco en reformado kaj pordmalfermo.
En
la infaneco shi deziris farighi instruistino de la china lingvo
kaj literaturo, char shi opiniis, ke instruistoj estas autoritataj.
En la agho de 13 jaroj shi kune kun sia familio transloghighis
en Hongkong, kaj pro lingva baro shi ofte sentis maloportunon
kaj strechitecon. Fininte sian studadon en universitato, shi
ekfunkciis kiel sekretariino de ghenerala direktoro de iu
kompanio. En 1997 shi revenis al la cheftero de Chinio, char
shi opiniis, ke tie shi havas pli multajn shancojn por sia
kariero.
Shi
laboras diligente. Oni nomas shin labormaniulino. Kvankam
shi ne plu laboras kiel instruistino, tamen shi farighis ghenerala
direktoro de iu kompanio, autoritata same kiel instruisto.
Shi
neniam planas sian vivon post sia 40-jarigho. Shi opinias,
ke la vivo komencighis antau nelonge por la juna homo, kia
shi.
Antau
nelonge aperis malakordo inter shi kaj shia fiancho. Shi volas
edzinighi al li che sia 50-jarigho kaj post tio adoptos infanon.
Shi
scias, ke certe venos la tago, kiam shi enuighos de la laboro.
Shi tamen deziras, ke tio okazu post shia 80-jarigho.
Li
kontentas pri la nuna stato
Zhang Yanbing naskighis en 1973 en Pekino. En la knabeco li
deziris farighi militisto, char li opiniis, ke militisto estas
respektata. Kvankam lia revo realighis, tamen li ne longe
servis en armeo. Poste li eklaboris en eksterlandana kompanio.
Zhang
estas kontenta pri sia nuna stato, char li mem elektis la
nunan laboron.
Lau
li, li devis edzighi en la agho de 24 jaroj, sed li tute forgesis
tion, kiam li farighis 24-jarulo. Li kvarfoje enamighis. Li
opinias, ke geedzoj devas ami unu la alian kaj neniam disighi.
Li opinias, ke oni devas alte taksi la amon. Nun li havas
novan amikinon, sed lia mondkoncepto shanghighis. Li estas
homo serioza. Foje, li disputis kun la amikino. Shi tamen
diris kolere: "Mi estas knabino. Chesu disputi kun mi!
Chu vi ne povas cedi al mi?" De tiam li scias, ke oni
devas toleri la virinan kapricon, cedi al la virino kaj dorloti
shin. Li farighis tolerema ankau al aliaj.
Nepra
elekto
Dandan estas ialamano. Li naskighis en 1980 en Baotou. Li
deziris farighi richulo. En la knabeco li tre shatis pentradi
kaj liaj pentrajhoj estis plurfoje premiitaj. Kiam li studis
en la Centra Belarta Instituto en Pekino, liaj pentrajhoj
estis montrataj en ekspozicio. Li estas pli matura ol la samaghuloj.
Li shatas richulan vivmanieron en Pekino. Li shatas belarton
tamen ne volas esti malricha artisto.
Li
diris, ke pentrado estas afero amata de li en la tuta vivo.
Kompare kun la reala vivo pentrado estas nur malgranda afero,
char belarto ne povas esti super la homa vivo. Li scias, ke
la konkurenco por vivado estas kruela.
Dandan
akcentas antikvecon. Li diris, ke se li vivus en la antikveco,
li certe farighus generalo kirasoporta, sed nun li devas lerni
multon novan, kiun li ne shatas, ekz. li devas pasigi longan
tempon antau komputilo, skribi leteron, serchi novajn aferojn
ktp.
Li
diris, ke estas knabino, kiu shatas lin. Li preferas maturan,
diskretan knabinon, tamen tiaj knabinoj estas malmultaj proksime
de li.
Li
promesis daurigi pentradon ech en la maljuneco kaj kredis,
ke tiam liaj pentrajhoj certe estos pli bonaj ol la nunaj.
Li opinias, ke artisto devas havi junan koron kaj akrajn okulojn
por rigardi la mondon.
|