Adili
Wushouer estas 31-jara ujgura shnurdancisto de la nacia tradicia
akrobatika trupo. En 1997 li sukcese iris en 13'48" sur
kablo 640.75 metrojn longa, strechita super Qutang-gorgho
de Yangzi-rivero, kaj per tio rompis la rekordon kreitan de
kanado, kiu en 52' iris sur kablo 580 metrojn longa en 1995.
De la 16-a de aprilo ghis la 11-a de majo, 2002, Adili vivis
25 tagojn sur kablo, strechita en la aero, intertempe li iris
123 horojn kaj 48 minutojn, kaj per tio rompis la rekordon
kreitan de la sama kanado, kiu vivis sur kablo 21 tagojn.
En
familio de Dawazi
Adili naskighis en nacia shnurdancista familio en Xinjiang.
Tie shnurdanco nomighas Dawazi, kiu havas historion de pli
ol 2 mil jaroj. Adili estas ghia sesageneracia heredanto.
Lia familio havas shnurdancan historion de 430 jaroj kaj la
heredanto de la dua generacio iam prezentis akrobatikon en
Pekino por imperiestro Qianlong.
La
shnurdancisto devas esti kuragha, forta kaj tute sen aerofobio.
En la infaneco de Adili lia patro malpermesis al li lerni
shnurdancadon, char tio estas danghera. La patro mortis, kiam
Adili aghis 5 jarojn, sed post 3 jaroj li decidis lerni la
akrobatikon kaj tiam li profunde ekamis tion kaj post 21-jara
peniga ekzercado li farighis lerta shnurdancisto.
Li
opinias, ke heredo de la tradicio estas bona, tamen nur en
ghia disvolvo oni pli bone heredos ghin. Li opinias, ke tio
estas lia devo.
En
1991 li falis de sur kablo kaj rompighis 7 ripoj. La frakturo
okazis en dekkelkaj korpopartoj. Kuracisto diris, ke li ne
komplete resanighos. Pro tio li ege maltrankvilis. Sed ekster
la atendo, post duonjaro li resanighis kaj denove komencis
sian ekzercadon. Nun li jam 5-foje rompis Guinness-rekordojn.
Rompi
rekordon de homa vivo sur kablo
Sur kablo 400 metrojn longa strechita super Jinhai-lago, Pekino,
Adili prezentis diversajn akrobatajhojn en 25 tagoj. Li ripozis
kaj prenis manghajhojn en budo ligita al unu ekstremo de la
kablo, kiu che la du ekstremoj distancas de la akvosurfaco
30 metrojn kaj che la mezo 20 metrojn. Tiam en Pekino la vento
estis forta kaj estis malfacilege vivi sur kablo, kaj Adili
eltenis elprovon de la malbona klimato.
Frumatene
de la 16-a de aprilo, 2002, notario kondukis Adili en budon
ligitan al la kablo kaj shlosis la pordon kondukantan al la
tero. La notario forportis la shlosilon. La unusola elirejo
por Adili estis kablo. En la budo funkciis fiksa telefono
kaj komputilo. Oni publikigis la telefonnumeron. Kaj la rigardantoj
povis interparoli kun Adili telefone kaj interrete. Oni portis
al li manghajhojn kaj vestojn pere de pulio instalita sur
muro.
En
la 25 tagoj chiutage Adili iris sur kablo meznombre 5 horojn.
En
la unua tago super Jinhai-lago levighis 5-6-grada vento. Kaj
li iris sur kablo nur 3 minutojn kaj chesigis la prezentadon.
Post tio la vento blovis 2 tagojn kontinue. En la 7-a tago
pluvis kaj la kablo farighis malseka kaj glitiga. Kaj la budo
farighis lika. En la unuaj tagoj li suferis de vizagha shveligho,
perdis apetiton kaj liaj manoj kaj piedoj ricevis vezikojn.
Tiam lia vivo eniris en la malfacilan periodon. Lia edzino
diris: "Pro malbona vetero Adili ne longe pashis sur
la kablo, sed post normaligho de la vetero li iros pli longe
kaj tiam chiutage li iros pli ol 6-7 horojn. Nun lia korpopezo
mallevighis kaj lia mieno farighis malbona."
Antautagmeze
de 11-a de majo, akompanate de gaja ujgura muziko kaj fervora
kantado de la publiko, Adili prezentis akrobatajhojn pli ol
unu horon sur la kablo. Li 2-foje iris kaj reiris sur la kablo.
Sur la kablo li staris per unu piedo, staris kun la kapo malsupre,
kushis surventre kaj faris aliajn dangherajn movojn, kio tre
mirigis la publikon. En la 11-a horo li finis sian lastan
pashon sur la kablo. Jen aperis emocia sceno. Lia edzino ascendis
la budon kaj atendis la edzon che ekstremo de la kablo. La
geedza paro forte chirkauprenis unu la alian. Sur la placo
ektondris varma aplaudo kaj levighis aklamado. Adili diris:
"Antau la chi-foja defio mi neniam pensis, ke mi disighis
por tiel longa tempo de miaj edzino kaj infanoj. Jam en la
unua tago mi tre sopiris ilin."
Oficisto
de la stabejo de Guinness donis al li diplomon.
Efektive
li rompis la rekordon jam en la 8-a de majo, tamen li decidis
vivi pliajn 3 tagojn sur la kablo.
Lia
edzino diris, ke shi ne plu venos tiun lokon, char en tiuj
tagoj shi kaj timis kaj fieris. Lau shi tio estu la lasta
fojo por Adili defii la Guinness-rekrodon. Shi kredis, ke
ankau la familianoj de lia kanada kolego havas similan opinion.
Adili
iam donacis 10 mil juanojn al knabino, suferanta de kancero,
kaj nun volis doni al shi pli da helpo kaj per tio montri
sian dankon al la popola prizorgo. Oni aukcios parton de la
chiutagaj bezonajhoj, kiujn li uzis en la budo, kaj donacos
la tutan enspezon de la aukcio al la filantropia afero.
La
alia plano de Adili estas shnurdanci super la Granda Muro.
Pro malsuficho de la tempo li realigos la planon en la venonta
jaro. Tiam li pashos sur kablo 2008 metrojn longa, por montri
sian subtenon al la Olimpikoj en 2008.
Adili
esperas shnurdanci ankau super la Granda Kanjono de Usono.
|