1. Praktiki stafetan
planon de junulo-volontuloj por helpo al malrichaj lokoj.
La praktikado de la plano estis komencita en 1996. Oni publike
varbis volontulojn, ke ili servu duonjaron au maksimume
2 jarojn en malrichaj lokoj. En la pasintaj 5 jaroj 30 provincoj,
autonomaj regionoj kaj municipoj praktikis la planon kaj
helpis chefe en edukado kaj medicino. En 2001 pli ol 10
mil volontuloj estis varbitaj. Samtempe kun tio milionoj
da lernantoj de alt- kaj mezlernejoj iras al malrichaj lokoj
en la kamparo en someraj ferioj por doni servon rilate likvidon
de analfabeteco, kulturon, sciencon, teknologion, medicinon
k.a.
2. Praktiki disvolvighan
planon de junulo-volontula servo de plansetlejoj. Tiu plano
konsistas el tri partoj: la unua - longtempa helpo de volontuloj
al malrichuloj "unu al unu"; la dua - helpo de
lernantoj de alt- kaj mezlernejoj en plansetlejoj; kaj la
tria - establi servostacion de junulo-volontuloj en plansetlejoj.
3. Praktiki la
planon de Verda Tendaro de Junulo-volontuloj por protekti
Yangzi-riveron kaj la Flavan Riveron. Pere de bazo de verda
agado oni kunigas la junulo-volontulojn por fari forstumadon,
penadon kontrau dezertigho kaj poluo de akvo kaj tero kaj
forigon de blanka rubo.
4.
Doni volontulan servon por granda aktivado. En la lastaj
jaroj milionoj da junulo-volontuloj bone servis al la Kvara
Monda Virina Konferenco, la Shanhaja Forumo de Richajhoj,
la Monda Hortikultura Foiro de Kunming, la Konferenco de
la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, la 21-a Monda Universitata
Sportkunveno k.a.
5. Disvolvi publikutilan
aktivadon, ekzemple doni servon en chiutaga vivo, medicino,
amuzado k.a. en kadukulejoj, kriplulejoj, orfejoj kaj konvaleskejoj;
senpage ripari elektrajn aparatojn, propagandi leghojn,
doni interretan direktadon kaj amuzadon en dense loghataj
plansetlejoj; volontule chicheroni en muzeoj, eksponejoj,
scienca-teknikaj muzeoj k.s.
6. Aktive partopreni
en internacia intershangho de volontula servo. En la lastaj
jaroj la China Asocio de Junulo-volontuloj oftigis kontaktojn
kun la Internacia Kunordiga Komitato por Volontula Servo,
Europa Volontula Alianco k.a., sendis esplori kaj volontule
servi en la okcidenta kaj norda Europo kaj la Sudorienta
Azio, kaj venigis 1000 volontulojn de Japanio, Singapuro,
Korea Respubliko k.a. sume dekkelkaj landoj servi en Chinio
rilate mediprotektadon, helpon al malrichaj lokoj kaj plansetleja
servo.
7. Plifortigi
organizadon kaj administradon al la junulo-volontula servo.
En la 5-a de decembro de 1994 oficiale fondighis la China
Asocio de Junulo-volontuloj. Sekve de tio fondighis 35 provincnivelaj
asocioj. Iom post iom perfektighis la sistemo pri varbo,
trejnado, sendo kaj premiado de la volontuloj. La Konstanta
Komitato de la Popola Kongreso de Guangdong, Shandong kaj
Nankino jam aprobis la regularon rilate junulo-volontulan
servon, kaj ankau tiuj de Fujian kaj Henan estos pretaj
ellabori rilatajn leghojn por volontula servo.