Nun
en Chinio ankorau trovighas multaj malrichaj lokoj, kie la
higienaj kondichoj restas malbonaj, medicinaj instalajhoj
nesufichaj kaj higienaj scioj de la lokanoj malmultaj dum
longa tempo. Multaj familioj vivas en malricheco pro malsano,
kio grave malhelpas la progreson de la ekonomio de la lokoj.
La
disvolvigho de la afero de la china junulo-volontula servo
iagrade akcelis la disvolvighon de higieno de tiuj malrichaj
lokoj. En septembro de 1999, responde al la alvoko de la China
Asocio de Junulo-volontuloj kaj la Medicina Ministerio de
Chinio, Anhui-provinco sendis la unuan grupon el 10 junulo-volontuloj
al 3 kuracejoj en malrichaj lokoj, kio markis komencighon
de stafeta junulo-volontula helpo de la provinco. Helpado
de chiu grupo dauras duonjaron kaj ghis junio de 2001 111
junuloj partoprenis en tiu laboro.
Tio
estas farenda afero
Nun
ekzistas en la provinco 17 malrichaj gubernioj de shtata nivelo,
kaj kuracejoj en tiuj lokoj ne havis necesan kapitalon dum
longa tempo, la fundamentaj instalajhoj estis tro malmodernaj,
la laborantoj en la kuracejoj trovighis en malalta teknika
nivelo, kaj medicina investo estis ne suficha.
80%
de la kamparaj loghantoj ghuas nur 20% de la medicinaj richfontoj.
Unu el la grandaj obstakloj, kiuj malhelpas la plibonighon
de la vivo de la kamparanoj, estas malsano. 40-60% de la malrichaj
familioj malrichighis pro malsano. Kaj la stafeta helpo de
junulo-volontuloj penas shanghi tian staton.
Por
helpi tiujn lokojn oni varbas junajn volontulojn el urboj
kun klereco de supera lernejo. Ili servas duonjaron kaj poste
estos anstatauitaj de novvenintoj.
Tiu
plano favoras la kamparanojn per rekta kaj malmultekosta servo.
Ekzemple por operacio de ektomio de galveziko la volontula
servo pagigas 400 juanojn, sed en grandaj hospitaloj en la
provinca chefurbo Hefei oni pagigas 3000 juanojn. Pli grave
estas, ke kamparanoj suferantaj de akuta malsano ne bezonas
iri al grandaj hospitaloj en urboj kaj evitas perdon de akurata
kuraco.
Tio
estas farenda afero, kiu dauros, se nur en Chinio trovighas
relativa malricheco.
Prefere
esti volontuloj
En
Anhui pli kaj pli multaj junuloj preferas esti volontuloj.
Sheng
Yanyan estas chefkuracisto en la Unua Filiigita Hospitalo
de la Chinmedicina Instituto de Anhui. En la volontula servo
en la kamparo li multe komprenis la signifon de deontologio
de kuracisto. Iun nokton kamparano de pli 50 jaroj estis vundita
je la abdomeno de betona fosto. Li estis portita en la kuracejon
de subgubernio kaj oni diagnozis, ke li suferas de leza intesta
perforado kaj bezonas urghan operacion. Oni konsilis al li
akcepti operacion en gubernia hospitalo, sed la paciento diris
kun larmoj: "Mi ne havas tiom da mono por operacio en
la gubernia hospitalo." Doktoro Sheng tuj interkonsilighis
kun aliaj volontuloj kaj la estro de la kuracejo kaj fine
decidis tuj fari al li operacion. Post 2 horoj ili finis la
operacion kaj savis la pacienton. Baldau la paciento resanighis
kaj pagis nur 400 juanojn. Che elhospitaligho li ripetadis
"dankon", ke ili donis al li novan vivon.
Ilia
sindonemo kaj sincereco al la kamparanoj en malrichaj montregionoj
estas multe laudataj de la lokanoj.
Jin
Xiaoping, chefkuracistino, veninta de la ginekologia-obstetrika
fako de la Oka Popola Hospitalo de Hefei, estis membro de
la dua grupo de volontuloj. Shi forestis de la familio dum
longa tempo kaj nur povis telefoni al siaj familianoj. Foje
shia filino lernanta en supera mezlernejo telefonis al shi,
ke shi ne sukcesis en iu grava ekzameno kaj falis en malgajon.
Audinte ploradon de la filino en telefono, doktorino Jin multe
chagrenighis. Sed shi ne povis iri hejmen por konsoli la filinon,
char tiam en la hospitalo estis multe da akushontoj. Shi petis
komprenon de la filino, ke shi ne povos iri hejmen. Dejhorante
en la hospitalo, shi larmis.
"Neforgesebla
afero"
Oni
eldonis libron "Neforgesebla afero", kiu rakontas
spertajhojn de la volontuloj de tri grupoj de la provinco.
Por shanghi la staton "malsanighi pro malricheco kaj
malrichighi pro malsano", la volontuloj fervore helpis
la lokajn kuracejojn plibonigi la kuracan medion kaj volontule
servis al la kamparanoj, kaj aliflanke energie diskonigis
al la kamparanoj higienajn sciojn por malmultigi malsanighon.
En
2000 volontulo Luo Zaiqiong de la tria grupo trovis, ke en
multaj kamparanaj familioj oni uzas komunan lavtukon, kio
facile infektas malsanon. Li sincere admonis ilin de tiu malbona
kutimo, ke chiu havu sian propran lavtukon. Dank' al lia penado
la kamparanoj de la loko forjhetis la malbonan kutimon, kaj
malmultighis suferantoj de iuj oftaj malsanoj.
En
ofta kontakto kun la lokanoj la junulo-volontuloj el urboj
ekhavis grandan simpation al la lokaj kamparanoj. Doktoro
Yu Decai venis de la Provinca Hospitalo de Anhui. Informighinte
ke lia grupo baldau foriros, la kamparanoj ellitighis en noktomezo
por prepari por ili tagmanghon en esprimo de adiauo.
La
stafeta medicina volontula helpo dauris jam 2 jarojn. Se oni
persistos en tio, la kamparanoj de malrichaj vilaghoj ne nur
povos liberighi de ekonomia embaraso de malrichigho pro malsano,
sed ankau pli domaghe prizorgos sian hejmlokon dank' al sencheca
bonigho de la medicinaj kondichoj.
|