Ghis
nun la plej efika kuracmetodo kontrau leukemio estas medola
transplanto, t.e. transplanti medolon de sanaj homoj, similan
al tiu de la leukemiuloj, en la sangofaran histon por ke la
malsanulo reakiru normalan sangofaran kapablon por pliigi
sanajn sangajn chelojn kaj levi la imunan povon. Nun kuracejoj
preskau de chiuj landoj dedichas grandan atenton al konstruo
de banko de medolo cele savi leukemiulojn.
Nun
en la mondo la plej granda banko de medolo estas en Usono,
kun medolo de 4.6 milionoj da sanaj homoj. En la banko de
medolo de Taiwan estas medolo de 230 mil homoj, dum en tiu
de la cheftero de Chinio estas medolo de nur 20 mil homoj.
Nun
en Pekino 24-jara leukemiulo Liu Zhengchen fondas privatan
bankon de medolo. Li diplomighis el la Matematika Fakultato
de la Pekina Universitato kaj nun daurigas sian studon, kiel
esploristo de la 2-a klaso de la sama universitato. Decembre
de 2001 oni diagnozis, ke li suferas de leukemio. S-ro Liu
ne terurighis de tio. Li decidis konstrui la unuan chinan
privatan bankon de medolo. Kvankam estas grandaj malfaciloj,
tamen por doni pli da espero al leukemiuloj, li venkis multe
da malfaciloj kaj jam plenumis la unuan periodon de sia plano
"Lumo" kaj decidis daure plenumi ghin. Lia aktivado
estas multe helpata de la socio kaj pli kaj pli da sanaj homoj
partoprenis en ghi.
Aplombe
antau leukemio
Je
la unua vido oni ne povas kredi, ke juna Liu Zhengchen en
rugha T-chemizo kaj blanka pantalono estas leukemiulo.
Foje
Liu trovis, ke en lia okulo estas blinda makulo. Li vizitis
la universitatan hospitalon. Kaj la okulisto konsilis, ke
li faru medolan ekzamenon en alia hospitalo. Liu antauvidis
malbonauguron.
Post
ekzameno la kuracistoj diris, ke li tuj enhospitalighu por
ricevi kuracadon. En la hospitalo oni faris chion eblan por
krei al li kvietan medion por studado, char li ankorau estas
studanto.
Komence
liaj gepatroj ne kredis la diagnozon, sed la refoja ekzameno
pruvis, ke tio estas vera.
Antau
tio Liu restis aplomba. Li cerbumis, kion li povas fari por
la homa mondo en sia mallonga vivodauro. Post pripensado li
decidis fondi bankon de medolo en la nomo de leukemiulo. Li
opinias, ke tio estas valorega por lia vivo.
Por
banko de medolo
Kuracistoj
diris al Liu, ke li vivos almenau 5 jarojn. Li tamen opinias,
ke en tiu periodo li devas fondi kaj disvolvi sian bankon
de medolo. Li nomis sian planon "Lumo".
Liu
informighis multe pri leukemio el la interreto kaj legis multe
da libroj kaj materialoj. Li scias, ke la plej efika metodo
kontrau tiu malsano estas transplanti medolon. Kuracistoj,
flegistinoj kaj ech malsanaj amikoj konsilis al li, ke li
veturu al Usono por esti efike kuracata. Li bedauris, ke en
tiel granda lando, kia Chinio, ne estas sufiche granda banko
de medolo. Li decidis per sia propra penado fondi privatan
bankon.
Li
ekokupis sin pri leterado, kun deziro kolekti specimenojn
de medolo unue de 100 homoj, t.e. la unua periodo de lia plano
"Lumo". Li skribis leteron kun pli ol 2 mil chinaj
ideogramoj per komputilo kaj sendis ghin al chiuj siaj amikoj.
Ili publikigis la leteron pere de la TTT-ejo de la Pekina
Universitato. Tiam estis ferioj kaj oni pensis, ke ne estos
granda ehho, sed ekster lia atendo, en la sekvanta tago multe
da homoj kontaktis Liu por montri sian volon donaci medolon.
Multaj el ili estas studentoj de la Matematika Fakultato de
la Pekina Universitato kaj estis ankau du raportistoj, kiuj
iam intervjuis Liu Zhengchen. Liu persvadis siajn gepatrojn,
ke ili fordonu la 50 mil juanojn, kiuj ili preparis por kuraci
sian malsanan filon, al ekzamenado pri medolo de tiuj volontuloj.
La
12-a de marto, 2002, estas datreveno de lia naskigho. En tiu
tago hospitalo plenumis ekzamenon por la 100 volontuloj. Li
opiniis, ke tio estas plej bona donaco al li en lia naskightago.
Liu
estas felicha, ke 3 homoj legis materialojn de lia banko de
medolo. Kaj la banko, konstruita de li per amo kaj penado,
jam servas al la homoj.
Liu
ankorau ne finis sian planon. Junie de 2002 li komencis propagandi
sian planon kaj li alvokis, ke la tuta socio prizorgu la leukemiulojn
kaj pli kaj pli da chinoj alte taksu konstruon de la banko
de medolo.
Konstruo
de la banko de medolo ja ne estas simpla afero. Kvankam Liu
kaj liaj amikoj havas grandajn malfacilojn, tamen ili daurigas
sian penadon.
Se vi volas helpi
ilin, kontaktu ilin!
Rete: liuzhengchen@263.net
au: pkusun@sina.com
Tel: +86-10-68633632
|