En
la jaro 2000, che la sojlo de la nova jarcento, furoro kaj
modo senbrue englitis en la kvietan universitatan korton.
En bela
junia tago la Etiketa Centro de la Nankina Universitato okazigis
vesperon por montri printempajn kaj somerajn studentajn vestojn,
kiu altiris al si multajn studentojn. Post serioza elekto
kaj strecha trejnado la modeloj surscenighis unu post alia
kaj montris en la lerneja korto novajn vestojn kun famaj markoj.
En la
hodiaua universitata korto la studentaj organizajhoj pli kaj
pli multighas. En la postlecionaj horoj la studentoj partoprenas
diversajn aktivadojn chiu lau sia placho por igi sian vivon
enhavoricha kaj larghigi la vidkampon, levi la kapablon de
societemo. La Eteketa Centro fondighis antau nelonge, tamen
havas multajn membrojn. En ghia aktivado la bela staturo kaj
distingighaj vestoj kune formis belan spektaklon.
La Etiketa
Centro disvolvighis el ceremonia tachmento fondita en 1993.
Nun ghi konsistas el sekcioj trejna kaj propaganda, ceremonia
tachmento kaj grupo de modeloj. Chiujare la trejna sekcio
akceptas multajn membrojn, kiuj post sistema trejnado alighis
al la ceremonia tachmento au grupo de modeloj.
En afisho
de la centro legighas jenaj vortoj: "Se vi volas farighi pli
bela, alighu al nia vicaro kaj elvolvu vian latentan belecon
por montrighi en la publiko kun plena memfido." La centro
ne nur trejnas siajn membrojn en konduto, sed ankau akcentas
levi ilian kulturan nivelon kaj estetikon.
Jam en
la unua leciono de la centro oni diris al la kursanoj, ke
kiel reprezentantoj de la lernejo en la ekstera mondo, ili
devas havi ne nur belajn aspekton kaj staturon, sed ankau
artan klerecon kaj memfidon. En sabato ili kutime ricevas
korpan ekzercadon en la sporta halo de la lernejo. Tiam akompanate
de belsona muziko de piano ili dancas sur verda tapisho kaj
la chirkauaj speguloj reflektas iliajn belajn figurojn, sed
post la du-hora trejnado ili revenas al sia loghejo lacegaj.
Jhaude estas diversaj prelegoj en la centro temantaj pri etiketo,
beligo, estetiko, fotado, fasonado ktp. La prelegantoj estas
fakuloj de diversaj rondoj. Krom lernado la kursanoj partoprenas
ankau ceremonian servon kaj montradon de modaj vestoj. De
post 1998 ili partoprenis servadon pli-ol-50-foje, kiaj tiu
por tutlanda kongreso de protekto de vegetajhoj kaj tiu por
premiero de la filmo "Manku neniu". Ili estis premiitaj multfoje.
Por la
kursanoj partopreni la aktivadon de la centro estas nur malgranda
parto de ilia vivo. Krom studi, ili havas ankau diversajn
hobiojn. Ili multe rikoltis en la centro. Ili opinias, ke
kvankam ili ne farighos profesiaj etiketaj servistoj, tamen
la trejnado donas al ili apartan sperton kaj memfidon, kio
tre utilas al ilia estonta laboro.
Krome,
la centro mem okazigis plurajn grandajn aktivadojn. Chiujare
dufoje ghi anoncas pri modaj fasonoj de studentaj kostumoj
kaj organizas kune kun iuj kompanioj grandan ekspozicion.
Studentoj faras chiujn laborojn: kontakto kun entreprenistoj
kaj jhurnalistoj, redono de la rekvizitoj kaj sendo de leteroj.
Kaj la studentoj ne nur levis la kapablon de organizado, sed
ankau kulturis solidan laborstilon. La junian vesperon ili
preparis plurajn monatojn. Ili perfekte faris projektadon,
aranghon, monkolektadon kaj prezentadon. La prezentado akiris
grandan sukceson kaj la centro donacis la tutan monsumon akiritan
el la eniraj biletoj al studento, kiu pro grava malsano bezonas
monhelpon.
Antau
nelonge la ceremonia centro lanchis sian hejmpaghon:< http://dii.nju.
cdu.cn/Liyi >. Kontaktighu kun ghi kaj vi akiros freshdatajn
informojn kaj vidos belajn kaj memfidajn figurojn.
|