Unua-pagho>> Socio >> Junularo

 

 

 

 


"Plenkreska filino ne devas resti hejme"

de SHA YEXIN

    Lernante en elementa lernejo, mia filino foje demandis min:

    "Pachjo, kion signifas 'plenkreska filino ne devas resti hejme'?"

    Mi estis mirigita, char ghi estas antikva popoldiro, kiu signifas, ke plenkreska filino devas edzinighi, sed ne longe resti hejme. Chu la knabineto, kia shi, deziras edzinighi? Mi demandis:

    "Kial vi faras tian demandon?"

    "Mi legis ghin en libro kaj ne komprenas."

    "Cerbumu," mi devigis shin respondi.

    Shi pensadis kaj respondis kiel al la instruisto en leciono: "Mi...opinias...ke ghi signifas, ke plenkreska filino ne devas resti hejme, sed studi en fremda lando."

    Mi ne sciis kion diri.

    Tute neatendite, plenkreskinte, mia filino farighis studento en usona universitato.

    Post 7-jara studado, mia filino estis preta reveni Chinion por viziti la gepatrojn. Mi pensis, ke shi certe multe shanghighis. Chu shi portos sunokulvitrojn kun machgumo en la busho kaj parolos al mi nur angle?

    En la flughaveno mia edzino kaj mi atendis shajne tre tre longe. Tamen fakte nur unu horon. La aviadilo kun mia filino atingis akurate. Ni ne trovis shin kaj maltrankvilighis. Subite audighis intima vocho -- "Pachjo! Panjo!" Jen apude staris nia filino. Mia edzino kaj mi ekscitighis kaj forte brakumis la filinon.

    Shi ja multe shanghighis -- plenkreska junulino en blua T-chemizo kaj nigraj ledaj shuoj kun dika plandumo. Shi aspektis chin-devena usonanino.

    Survoje mi demandis, kiom longe shi restos en Shanhajo. Shi respondis, ke shi deziras iom pli longe. Mi estis ghoja, tamen dubis, chu shi alkutimighos al loka vivo, vivinte en fremda lando multajn jarojn. Chu okazos "konflikto inter la orienta kulturo kaj la okcidenta" inter mi kaj mia filino?

    Informighinte pri la malsanigho de la avo, shi tuj rapidis al la hospitalo kun sia patrino. Pri tio mi estis tre kontenta. Poste shi multfoje vizitis siajn geavojn. Shi ofte akompanis sian patrinon en butikumo kaj preparo de manghajhoj. Vespere, ni tri kune rigardis televidan programon, ghuante la familian etoson.

    Foje mia edzino demandis shin: "Chu via frato havas amatinon en Usono?"

    "Li deziras edzighi al nigrulino."

    "Ahh!" La patrino surprizighis.

    "Panjo, chu vi inklinas al rasa diskriminacio?" diris la filino. "Juna nigrulino estas tre svelta kaj bela."

    "Mi ne havas rasan diskriminacion," mi aldonis. "Mi estas maltrankvila nur pri la estonteco -- se ili naskos nigran bebon kaj petos nin flegi la nepon. Mi ne sicas, kion fari."

    "Simple lau la metodo, per kiu vi flegis min kaj mian fraton," diris la filino.

    Ni chiuj eksplodis de rido.

    Je la komenco mi timis, ke shi chiam parolas la anglan lingvon. Antau nelonge iu taksiisto rakontis al mi, ke iu fraulino prenis lian taksion kaj parolis ekskluzive angle. Tre malfacile li komprenis shian celon. Sed tuj post elautigho, shi flue parolis la shanhajan dialekton kun iu sinjoro. La shoforo estis tre bedaura pri tio. Mia filino vivis en alia lando 7 jarojn, tamen shi parolis kun ni chiam chine, ech neniam angle.

    La plej ghojinda por mi estas tio, ke shi daure amas sian patrolandon. Mi konas iujn revenintajn el aliaj landoj, ili malshatas chion en sia hejmloko. Mia filino shajne amas sian hejmlokon pli ol antaue. Foje shia edzo telefone demandis, kiam shi revenos al Usono. Shi petolis:

    "Sinjoro, ne ghenu min. Mi vivas feliche en Shanhajo. Mi ne veturos tien."

    Ankau shia frato demandis pri Shanhajo, shi diris:

    "La urbo multe shanghighis, revenu rigardi."

    Kaj nia filo vere planas reveni.Venos alia festo de mia edzino kaj mi!