Mia
sperto montras, ke por teni harmonioninter la du generacioj,
estas pli bone, ke ili loghu aparte.

ZORGO
DE LA PATRINO
Mi
amas mian patrinon. En elementa lernejo mi verkis artikolon
pri mia patrino, kaj ghi estis laudata kaj publikigita en
loka jhurnalo. Poste mi venis al Pekino por lerni en universitato
ege malproksima de mia hejmloko, kaj mi sentis fortan sopiron
al la gepatroj.
Mi
revenis hejmen en mia unua universitata ferio kaj la patrino
diris al mi, ke shi ofte murmuris al miaj gefratoj rigandante
mian vakan liton: "Kiel statas mia Bingchjo?" Ofte
che la murmurado shi larmis. Che la komenco mi konsolis shin
kaj diris al shi, ke mi bone fartas en Pekino. Sed mi ne komprenis,
kial shi ploris pro mi, kiu bone vivas, char en mia memoro
shi estas tre firmvola kaj malcedema al malfaciloj. Tian senton
mi komprenis nur plurajn jarojn post mia edzigho.
LOGhADO ChE
LA BOGEPATROJ
Mia
loghejo ne estis radiatore hejtata, kaj karboforno ne estis
sufiche varma, nek sekura. Do mi, mia edzino kaj la 5-monata
filineto vintrumis che miaj bogepatroj. Mi estis maltrankvila,
ke miaj vivkutimoj eventuale malagrabligos ilin. "Ne
chiam tenu la bebon en la sino", tiu mia opinio farighis
la unua konflikto inter mi kaj la bogepatroj. Ili tro dorlotis
la bebon. Mi montris al ili libron pri infanvartado klarigante,
ke foje plorado de bebo utilas al kresko de la pulmoj. Sed
ili malkonsentis: "Kiu povus lasi sian infanon plori
senchese?"
Mi
ne povis havi shatokupon loghante che la bogepatroj: Mi malofte
televidis, char ili rigardis televidadon temporaba; mi malofte
auskultis muzikon, char la bogepatroj, ambau instruistoj,
bezonis kvieton post taga laboro en la lernejo; mia horaro
devis esti preskau sama al tiu de la bogepatroj, char eta
bruo povas vekli ilin el dormo.
Mi
ofte helpis la bopatrinon en kuirado, foje kaj foje ech kuiris
sola. Ili rigardis min bona bofilo, kaj ankau mi sentis ilian
amon. Post unu jaro mia familieto revenis al mia loghejo.
Forlasante la bogepatrojn, mi volis doni al ili sumon da mono
kiel rekompencon, sed ili rifuzis. Mi scias, ke ili multe
elspezis por mia familieto.
MALAKORDO INTER
LA BOPATRINO KAJ BOFILINO
Mia
edzino kaj mi ambau estas profesiuloj, do venis la demando:
Kiu flegos la bebon? Post interkonsiligho kun la edzino mi
venigis mian patrinon de mia hejmloko, 4000 kilometrojn for
de Pekino.
Mia
patrino estas laborema, kaj infanvartado estis neniom malfacila
por shi. Shi prenis sur sin la tutan dommastrumadon: flegi
la bebon, lavi vestojn, prepari manghajhojn kaj purigi chambrojn.
Sed nelonge poste shi eksentis, ke la hejmo de la filo ne
estis tia kiel en shia imago.
Laborema,
shi ne povas toleri alies pigrecon. En la unuaj tagoj, la
domlaborojn neglektitajn de ni, shi ofte faris silente. Sed
iom post iom shi ekplendis kontrau nia pigreco. Se mi senkulpigis
min, ke mi lacighis pro laboro en la oficejo, shi certe argumentis
kun mi ripetadante siajn spertajhojn, ke shi kreskigis sume
5 infanojn. En necheesto de mia edzino shi ofte plendis kontrau
shi, ke shi ne bone prizorgis min kaj ne bone faris dommastrumadon.
Mi diris, ke chiu havas sian bonecon kaj nebonecon, ke mia
edzino estas bonhumora kaj bonkora. Ne povante sin pravigi
plu, shi chiam finis la argumenton per la vorto: "Ne
mi, sed vi vivos la tutan vivon kune kun shi!" Kaj krom
tia argumento, shi ofte komparis sian "pigran" bofilinon
kun tiuj de aliaj. Shi timis, ke shia filo tro multe laboru
kaj lacighu.
Al
mia edzino mankas sperto pri la aktuala vivo kaj shi estas
mallerta en dommastrumado, dum la patrino estas mala. Por
teni la familion en harmonio, mi ofte deadmonis mian patrinon
de grumblado. Tagon post tago la patrino malsanighis pro malkontentigho
kaj mi devis eskorti shin hejmen. Che la foriro de la patrino
la "pigra bofilino" donacis al shi oran kolieron
por montri sian dankon.
LA FILO KAJ
PATRINO
Mi
iam opiniis, ke mia patrino estas perfekta. Sed post la kunvivado
en Pekino mi konvinkighis, ke ankau shi estas mankohava kiel
aliaj patrinoj: shi estas egoisma por la intereso de la filo;
shi ne volas, ke alia virino dividu kun shi la amon de la
filo; shi foje estas naiva, postulante, ke mia donaco al shi
nepre devas egala al tiu al miaj bogepatroj; kaj shi de tempo
al tempo menciadis la dirojn de la bofilino, kiujn shi rigardis
ne decaj.
Mi
pensas, ke en la okuloj de la patrino mi jam ne estas la antaua
Bingchjo. Mi jam havas miajn proprajn ideojn kaj ne estas
absolute obeema al shi kiel antaue, nek shparema kiel shi,
kaj pli terure por shi estas tio, ke vorto de la alia virino
ofte estas pli efika ol la shia.
APARTE LOGhU
LA DU GENERACIOJ
Mia
sperto montras, ke por teni harmoniajn interrilatojn inter
la du generacioj, estas pli bone, ke ili loghu aparte. Maljunuloj
timas ne nur solecon sed ankau bruadon. Se la bopatrino kaj
la bofilino ne povas vivi en akordo, tio ofte metas la filon
en embarason. La du generacioj havas diferencajn vivkutimojn,
vidpunktojn kaj spertajhojn. Ofte ili havas tute diferencajn
opiniojn pri la sama afero. Maljunuloj emfazas sperton, dum
la junuloj provon; maljunuloj akcentas praktikeblecon, dum
la junuloj modon; maljunuloj inklinas al stabileco kaj rutinoj,
dum la junuloj al noveco kaj ekscitigho. Pro la diferencaj
opinioj la du generacioj ne povas sin akordigi unu al la alia.
Chu surmeti au demeti veston pro vetershanghigho? Chu acheti
novan veston? Chu bebo devas kushi surdorse au surventre?
Chu preni autobuson au taksion?... Je chiaj tiaj bagatelajhoj
estighas malagrablajhoj. Iuj maljunuloj silentas al tio kaj
post certa tempo ili malsanighas pro nevola silentado; aliaj
maljunuloj eldiris, sed tio malagrabligis la junulojn. Chu
ne estos bone, se la du generacioj ne vivu kune, kaj la junuloj
ofte vizitu la gepatrojn?
|