Spaco
por laborserchado
Ghenerale
dirite, la registaro de la Hongkonga Speciala AdministraRegiono
estas la plej granda dunganto, kiu dungas 200 mil homojn.
Krome la registaro rekte kaj nerekte monhelpas 270 mil homojn,
kiuj servas en la kampoj de edukado, socia bonstatigo, sporto,
domo k.a. strikte rilatantaj la popolan vivon. Oficoj de tiuj
institucioj donas altan kaj stabilan salajron kaj forte allogas
studentojn. En Hongkong estas multaj privataj institucioj,
kiuj estas elektemaj en dungado. Influate de la internacia
ekonomia medio, multaj altklasaj transnaciaj kompanioj malmultigas
la dungitojn kaj la oficojn de malalta teknologio kaj la oficojn
ne havantajn spacon kaj tempon por disvolvigho. Ili dungas
chefe homojn por oficoj dependantaj de respondeco kaj la projekto
mem.
Studentoj
de la landinterno havas tre vastan kampon por enoficigho.
Ili povas dungighi al la registaro, kompanio, shtata, privata
au fremdlanda entrepreno au shtata institucio. Parto el ili
mem fondas entreprenon au laboras en grandaj urboj. Sed en
la lastaj jaroj ensorba povo de tradiciaj labordonaj kampoj
montris tendencon de malgrandigho. La novaj labordonaj kanaloj
chefe estas neshtata ekonomio, dum la shtataj organoj, shtataj
entreprenoj kaj institucioj ankorau estas chefa kampo por
ensorbi universitatajn diplomitojn.
Prefero
en laborsercho
Universitataj
diplomitoj de Hongkong shatas facilan kaj stabilan vivon.
Ili strebas al kvalito de la vivo kaj esperas, ke mallonga
estos la labordauro kaj longa estos ripozo. Ili ne postulas
tre altan salajron, sed sufichan por la vivo.
Studentoj
de la landinterno akcentas jenajn faktorojn en elekto de ofico:
favora al disvolvo de la persona talento, bona perspektivo
de la profesio, granda profito de la entrepreno, konforma
al la persona intereso, alta salajro k.a.
Institucioj
uzantaj homojn
Hongkong
estas urbo odoranta pezan komercan odoron kaj la uzantoj de
homoj postulas altan kvaliton de diplomitoj. Gheneral-dire
la diplomitoj devas esti kvalifikitaj je diligenteco, kvalito
kaj varieco, kaj havi inteligentecon, komunikan kapablon,
gvidkapablon kaj flekseblecon. Altklasaj uzantoj de homoj
ekzamenas ne nur la lernadon de la sinanoncantoj, sed ankau
iliajn fakajn sciojn kaj plenuman kapablon. En la komerca
rondo, la decidpovo kaj decidefiko estas tre gravaj.
Uzantoj
de homoj en la landinterno akcentas krom fakaj scioj kaj sinteza
kapablo de la diplomitoj, ankau la nivelon de la lernokariero,
la famecon de la lernejo kaj la lernopoentojn de la diplomitoj.
Kanaloj
de laborserchado
En
Hongkong publika dungado informas per jhurnala reklamo, reklama
heroldo, reta informo kaj kompania retejo. La plej karakteriza
estas studenta speciala linio, kiu inkluzivas 5 flankojn:
Interliga Institucio de Ofic-informa Sistemo, lerneja termolinio,
afercentro, konigo per speciala letero kaj katalogo de biografietoj.
La Interliga Institucio de Ofic-informa Sistemo fondighis
en l996, kaj chiuj superaj lernejoj de Hongkong povas farighi
ghiaj membroj. La sistemo estas subvenciata de la registaro,
kaj chiuj dungantoj bezonas nur telefaksi al la sistemo anoncon
pri dungo, kaj chiuj laborserchantoj tuj povas informighi
pri la dungo.
La
informaj kanaloj de dungado en la landinterno estas: diplomitoj
vizitas dunganton, supra instanco enoficigas, la lernejo publikigas
informojn, kaj la socio okazigas .renkontighon de dungadntoj
kaj dungotoj. La diplomitoj informighas chefe de parencoj,
amikoj, lernejo, vizito al dunganto au renkontigho de dungantoj
kaj dungotoj. En la lastaj jaroj iuj lernejoj publikigis la
antecedentojn de bonaj diplomitoj pere de jhurnaloj k.s. kaj
rikoltis aplaudan resonon. Krom renkontigho de diplomitoj
kun dungantoj aranghita de la lernejo, multaj famaj entreprenoj
kaj kompanioj jam intekonsentis kun diplomitoj pri dungo antau
ilia diplomigho.
|