|
Familioj
profunde en Taihang-montaro
|
Taihang-montaro
ondante etendighas centojn da kilometroj en la provincoj Henan,
Shanxi kaj Hebei. Ghi estas grava ekologia shirmilo de la Nord-chinia
Ebenajho kaj la fonto de la riveroj chirkau la montaro.
Malfrue
en la autuno de 2002 mi havis la shancon vitizi en la montaro. Unue
mi veturis per trajno 4 horojn por atingi la urbon Handan. De tie
mia amiko veturigis min per jhipo.
Elirinte
el la ebenajho, ni eniris en la montaron. Malrapidighis la jhipo.
Asfaltita vojo ne estas largha, sed ebena, kaj la monotona kurado
de la jhipo dormigis min.
Mi
estis vekita de la shoforo. Li diris, ke ni jam atingis la urbon
de Shexian-gubernio. Mi malfermis la okulojn kaj vidis, ke cheno
da montoj baras mian rigardon, kaj fakte la urbo estas chirkauita
de montoj.
Frue
en la sekvanta tago ni daurigis la veturadon. Post 3-hora veturado
ni atingis Wangjinzhuang-vilaghon. Ni tuj trovis, ke ni venis en
la shtonan mondon: shtonaj stratoj, shtonaj domoj, shtonaj kioskoj,
shtonaj tabloj, shtonaj mueliloj... Chie estas shtonoj kaj la loko
shajne jam fandighis kun shtonoj.
La
vilagho havas historion de pli ol 300 jaroj kaj odoras antikvan
arkitekturon de la dinastioj Ming kaj Qing. En la vilagho estas
5 stratoj kaj 8 stratetoj, en totala longo de 3.5 kilometroj. La
stratoj estas pavimitaj ekskluzive per shtonoj en diversaj grandecoj
kaj formoj. Vetero kaj homa irado poluris la vojojn, ke ili estas
rebrilantaj.
Estis
rikolta sezono, kaj chie en la vilagho estis sunumataj maizospikoj
kaj persimonoj. Kiam ni eniris en la vilaghon, la babilantaj vilaghanoj
ambauflanke de la stratoj varme salutis nin kaj afable invitis nin
en sian domon. Ni multe fotis la interesajn shtonajn konstruajhojn.
Ni
havis tagmanghon en la familio de s-ro Liu. Bofilino de la dommastrino
preparis por ni la manghon kaj ni babilis kun la mastrino. Shi aghas
54 jarojn kaj perdis la edzon antau 3 jaroj. Shia unua filo edzighis
en la pasinta jaro kaj dungighis aliloke. Shia filino vizitas mezlernejon
kaj la bofilino plenumas la kamplaboron. La filo chiumonate poshtsendas
monon hejmen, kaj la vivo ne estas malfacila. En la familio estas
chiaj elektraj aparatoj, kiajn la urbanoj kutime posedas. Krome
shia hejmo jam estis ekipita per telefono. Shi diris, ke ili dankas
tion al la shtata plano "interligi chiujn vilaghojn per telefonio",
kaj shi povas ofte audi la vochon de la filo.
La
tagmangho estis pretigita. La mastrino prezentis al ni grandan bovlon
da kuirita milio. Apetita odoro de la manghajho tiklis nian nazon.
La mastrino diris: "La milio estis jhus rikoltita. Unue ni
boligas milion en akvo, poste kuiras ghin kune kun terpomo kaj kukurbo
en oleo kaj poste vaporumas."
Post
la tagmangho ni adiauis la gastigantojn. Ni jam longe veturis, sed
la apikaj montoj, la shtonoj en interesaj formoj kaj la vizaghoj
de la honestaj kamparanoj reaperadis en nia memoro.
|