Wei
Zhendong estas memfida pri tio, ke lia nomo estas bone konata de
triciklistoj de Pekino pro tio, ke la ornamo de lia triciklo estas
unika kaj speciala kaj li amas la moron kaj tradicion de la antikva
urbo Pekino.
Wei
Zhendong estas manchuro. Liaj antauuloj estis meritohavantoj, por
kiuj oni starigis 18 monumentojn en Qing-dinastio (1644-1911). Tiam
liaj familianoj vivis el salajro donita de la imperiestro, kaj poste
la familio malprosperighis kaj iom post iom malrichighis. Lia patro
vivtenis la familion per triciklado. En la jaro 1977 ankau li prenis
tricikladon kiel okupon.
Chiutage
ellitighinte Wei Zhendong unue purigis la triciklon, kiu kompreneble
estas chiam okulfrape brila: la stirilo kaj skeleto de la triciklo
estas el rustimuna shtalo, kaj chirkau la nabo de la tri radoj brilas
kupra ornamajho. La arghentkolora shtalo kaj flava kupro odoras
noble kaj elegante, kaj la dua impreso estas pureco: la kovrilo
de sidloko kaj ech la piedkuseno estas purigita, krome okulfrapas
ornamajhoj de lia triciklo: antikveca pied-tintilo, viola tegmento,
chio estas en bona ordo. Kaj ankau la stilo de liaj vestoj kunfandighis
kun lia triciklo: tradiciaj tolshuoj kaj vasta pantalono montras
lin tipa pekinano.
Veturigante
la triciklon li rakontas la tradician kulturon de Hutong-o
kun la speciala pekina tono, kaj lia agmaniero kaj lia unika triciklo
prezentas ghenron de Pekino.
"Estas
regulo ankau por triciklisto," Wei Zhendong diris. "Ghenerale
la triciklistoj devas sidi che la piedflanko por atendi pasagherojn
che strato. Tio estas oportuno por pasagheroj entriciklighi kaj
ankau signo respekti ilin." Li diris: "Ni pekinanoj havas
kutimon fari la stirilon iom malpli alta ol la selo, tiel ke la
triciklanto ne malhelpas la vidon de pasagheroj. Se ne, la triciklanto
estus laca pro sia veturigado kun rektigita talio."
Tiu
sperto estas resumita en la pli-20-jara triciklado same kiel lia
bone dekoraciita triciklo.
Foje
Wei Zhendong, veturigante maljunulon, eksciis, ke ankau la maljunulo
estis triciklisto, sed Wei Zhendong ech hodiau bedauras, ke li ne
havis tempon por multe interparoli kun li. Poste Wei diris, ke la
maljunulo ech bone konis kian zonon kaj kian tukon triciklisto devas
porti.
En
sia longa triciklado Wei Zhendong kolektis sperton, same kiel lia
triciklo fandighis kun lia shvito. La dekoraciajhoj de lia triciklo
estas ech historia restajho, ekzemple la piedsonorileto estis farita
en la 30-aj jaroj, sur kiu estas skribita "Farita en Germanio".
Wei Zhendong iam vidis saman sonorilon en prezo de 6 mil juanoj
en Liulichang, kiu estas strato speciale por vendi antikvajhojn.
Li diris, ke la piedsonorileto antaue estis en la koloro arghenta
kaj galvanizita kaj post dekoj da jaroj la interna kupro vidighis.
Foje
Wei Zhendong veturigis maljunulinon el Kanado. Shi kun larmoj en
la okuloj diris: "Vi, via pekina stilo, viaj okuloj kaj via
ago tute prezentas la tradician kulturon de Pekino."
Pri
tio Wei Zhendong diris: "Mi purigis la triciklon pro mia intereso
kaj por altiri al mi pasagherojn."
Tio
estas memfida kaj senghena Wei Zhendong, tipa pekinano.
|