Unua-pagho>> Socio >> Vivo de chinoj

 

 

 

 


Rememoro pri mia malgranda korto

de SU YIJUN

    "Mia hejmo estis interne de la Dua Rondvojo de Pekino..., lastatempe mi audis tiun kanton en taksio. Mi estis ekscitita. La kanto priskribas vershajne mian antauan domon, kiu trovighis en kvieta korto en la komerca kvartalo de Pekino. La loko registris mian vivon de pli ol 30 jaroj. En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, dank' al la rapida civila konstruado kaj la konstrua rearangho de la urbo, aperis chirkau mia hejmo multe da altaj domoj kaj post nelonge mia familio transloghighis en alian lokon, malproksiman de la urbocentro.

    Kvankam la nova loghejo estas multe pli bela kaj granda ol la antaua, tamen mia vivo en la malgranda korto postlasis al mi neforgeseblan memoron.

    Mia korto iom similis al la kvadrata korto de la malnova Pekino. La domo kun tri chambroj rigardis suden, ligitaj kun la apudaj chambroj per koridoro. Ili chiuj estis tegmentitaj per grizaj tegoloj kun rughe lakitaj fenestroj kaj pordoj. Kuirejo kaj tenejo sidis en la apudaj chambroj. La korto ampleksis proksimume cent kvadratajn metrojn. Meze ripozis du ortangulaj florbedoj. Tie kreskis ankau du altaj cipresoj, unu siringo kaj unu cedrelo. La aleo estis pavimita per grizaj brikoj.

    Printempe reviglighis la vegetajhoj en la korto. La siringo burghonis kaj la cedrelo ghermis. Verdighis ankau la cipresoj. Tiam mia patrino enplantis en la florbedoj diversajn florojn, kiaj jasmeno, rozo, peonio, kanao kaj salvioj (Salvia splendens). Kaj iafoje shi kulturis ankau fabojn kaj aliajn legomojn, en kio ankau mi, knabino kreskinta en urbo, ghuis la ghojon de vilaghanoj.

    La memoro pri mia infaneco estas klara, kiu tamen nedisigeblas de la malgranda korto. Foje instruisto alvokis kulturi ricinon. Mi faris kelke da fosoj en la florbedo kaj jhetis tien la semojn. La patrino diris al mi: "Ho, mia filineto, tio ne taugas. Vi devas enakvigi la semojn por kelke da tagoj kaj post tio fari la semadon, kaj plie la fosoj estas tro malgrandaj kaj la akvo rapide elvaporighos." Mi do faris tion, kion la patrinon instruis al mi, kaj post kelke da tagoj la semoj ghermis, la burghonoj farighis pli kaj pli grandaj kaj fine donis multe da semoj. Mi donis la rikoltitajn semojn al la lernejo, kiu laudis min pro tio, ke mia rikolto estis pli granda ol la aliaj. Fakte mi devas atribui la sukceson al la malgranda korto, kiu donis al mi sciojn kaj ankau honoron.

    Somere en la du florbedoj aromis diversaj floroj. La ombraj arboj kaj belaj floroj altiris al si multe da geknaboj, kiuj kune lernis, diskutis pri problemoj en la lernado kaj ofte en la korto audighis gajaj ridoj. Mi pasigis mian infanecon akompanate de ghojo en la malgranda korto.

    Dum miaj mezlernejanaj jaroj mi ekshatis fotadon. Antaue ni havis nur nigrablankajn filmojn kaj poste la kolorajn, kaj tiam ni achetis kompare bonan fotilon. Ghi estis tiel valora por la tuta familio, ke la gepatroj ne disponigis ghin al mi kaj mia frato, por ke ni, infanoj, ne fushu ghin. Ghenerale ankau miaj gepatroj malofte uzis ghin. Mi rajtis uzi ghin nur somere, kiam la floroj prosperis en la korto, kaj mi kaj mia frato ekhavis la shancon por foti la tutan familion. Tiam mia fotografia arto estis malbona kaj plurfoje fushis la fotadon. Poste mi mem achetis fotilon kaj en la pasinta jaro la frato achetis dighitan fotilon. Che la familia ekskurso ni portis ghin kaj post selektado ni konservis la fotojn pli belajn en komputilo kaj iuj ech farighis bildoj por la komputila ekrano.

    En somera vespero samkiel aliaj malnovaj pekinanoj, ni ofte sidis che tablo kun teo kaj fruktoj. La tuta familio ghoje ripozis en malvarmeta vespero kaj senghene babilis pri la lokaj moroj kaj kutimoj, anekdotoj kaj aliaj gravaj kaj bagatelaj aferoj. La avo estis tre parolema. Mi volis noti liajn vortojn, tamen pro konstanta okupiteco mi tion ne faris ghis hodiau.

   Autune faladis arbofolioj, kio estis iagrade tristiga, tamen la verdaj kaj flavaj folioj disshutitaj sur la korto beligis la medion. Mi kaj mia frato faris iujn el ili specimenoj kaj paghosignoj. Estis alia ghojiga afero, tio estis rikoltado: Ni do havis abundon da lufoj kaj kukurboj. Estis tre interese pluki la lentojn, kiuj surgrimpis la tegmenton lau lianoj. La patro grimpis sur la tegmenton, dum mi kaj mia frato kolektis en kuvon la lentojn, jhetitajn de la patro. Ni ghojis samkiel gajaj birdoj. Kun tempopaso kaj levigho de la vivnivelo ni ne plu kulturis legomojn en la korto, sed la ghojo de infaneco profunde gravurighis en mian memoron.

    Vintre nia korto farighis paradizo por birdoj. En vintraj tagoj la patrino jhetis milion teren por la birdoj. Shi estis bonkora. Shi diris, ke la birdoj malfacile trovas nutrajhojn en frostaj tagoj, kaj shi timis, ke ili malsatos. La birdoj do prenis mian korton kiel sian hejmon. Komence che ni estis nur kelke da birdoj, sed poste kolektighis multe da ili, kiuj ne timis nin kaj pace vivis kune kun ni en la malgranda korto.

    Post neghado la korto plenighis de interesaj spektakloj. Tra la glaciplena fenestro vidighis la arghenta mondo eksterdome. La neghmasoj pezis sur arbobranchoj. La domoj kaj tero estis tegitaj per dika tavolo da negho. Tiam ni ne povis longe sidi dome kaj ofte eldomighis por fari neghhomojn kaj neghbulojn. Ni faris al la neghhomoj okulojn el karbo, nazon kaj bushon el karoto kaj rugha kapsiko kaj chapon el sitelo. Mi chirkauvolvis ghian kolon per mia rugha koltuko. Jen aperis en la korto bela neghinfano. En tio mi sentis elkoran ghojon.

    Mi plenkreskis kun senchesa alterno de la sezonoj. En palpebruma dauro forpasis pli ol 30 jaroj. La malgranda korto farighis atestanto de miaj infana ghojo kaj shanghigho de la vivo.

    Post transloghigho mi kaj miaj patro, onklo kaj frato revizitis ghin kaj denove sperti la karan rememoron pri nia pasinteco.

    Foje mi trovis, ke la malgranda korto estis malkonstruita kaj restis tie nur kelke da arboj, kiuj tamen farighis malviglaj kaj iuj ech velkis.

    Mi staris en la ruina korto kaj rememoris mian infanajn tagojn. La ghoja infaneco denove aperis en mia memoro. Mi scias, ke la korto ne plu ekzistas, tamen ghi firme gravurighis en mian memoron. Mi bone memoras la arbojn, florojn, herbojn kaj kompreneble mian ghojan vivon en la malgranda korto.