Unua-pagho>> Socio >> Vivo de chinoj

 

 

 

 


Ghojiga fizika ekzercado

de HOU RUOHONG kaj FENG JIN

Furoras gimnastiko

    Fininte siajn studentajn jarojn, Cao Jingxia sin okupis plurajn jarojn pri tradukado kaj nun laboras en la Hispana Ambasadorejo en Chinio. Tage shi estas chiam tre okupita de la ofico kaj vespere de dommastrumado. Post laboraj horoj shi dedichis grandan energion al flegado de sia trijara filo. Shi, 34-jara virino, ofte sentas lacon de la monotona vivo.

    Antau duonjaro ekfunkciis gimnastika klubo proksime de shia hejmo, kio iomete shanghis shian vivon. Nun shi sin ekzercas tie per jogo dufoje chiusemajne. En kvieta medio, akompanate de bela muziko, shi imitas la movojn de la trejnisto, kaj en tio shi sentas spiritan malstrechighon kaj sin liberigas el la laco pro laboro en tago.

    Shi diris, ke shi estas tute libera en tiuj du vesperoj. Por shi tio estas ghuo kaj tial shi kun ghojo daurigas la ekzercadon. Shi estas bona patrino kaj edzino. Shi ne volas ripeti la vivon de la maljuna generacio kaj tute forgesi sin mem en la senlaca laborado. Shi opinias, ke nur bona prizorgado al si mem ebligas plenumi sian taskon antau la edzo kaj filo. La felicho de la familio iagrade dependas de la animstato de la dommastrino. Shia bona animstato garantias la sanon kaj viglan karakteron de la infano; se shi chiutage vespiras, la infano estas malbone influata.

    Chiufoje, kiam Cao sin ekzercas en la gimnastejo, shia edzo prizorgas la filon, kaj kiam la edzo ludas volanon, shi prizorgas la infanon. Shi diris, ke shi kaj shia edzo havas chiu sian preferatan fizikan ekzercadon kaj ili bone aranghas la aferon. Dimanche ili kune eldomighas kun la filo. Por multaj loghantoj gimnastiko rekte influas ilian vivon, kaj en ghi la homoj de diversaj aghoj kaj profesioj trovas sian ghojon.

    Ni renkontis s-inon Wu Shuying, kiam shi faris kalistenion kune kun gejunuloj, en sportista kostumo, kun harrubando sur la kapo. Tiu 63-jara maljunulino sin movas facile kaj leghere. Shi emeritighis antau 3 jaroj. Shi diris, ke antaue shi sin okupis pri budgheto de konstruado. Kvankam shi laboris en oficejo, tamen la denaska vigleco faris shin interesata pri chiuj freshaj aferoj. Shi iam maltrankvilis, ke post emeritigho shi povus farighi izolita de la socia vivo. Shi opinias, ke kalistenio intimigas shin al la socio kaj plie tio estas tre utila al shia sanstato, tial shi decidis fari tiun fizikan ekzercadon. Chiumatene, shi achetas legomojn, bonordigas la domon kaj post tagmangho faras kalistenion. En la klubo shi ellernis kalistenion, lukton kaj stratan dancon kaj iam shi sin ekzercis per gimnastiloj. Nun shi sentas, ke la vivo estas enhavoplena. Shi ne multe maltrankvilas pri sia agho. "Mi neniam subighis al la maljuneco," shi diris kun rideto. Eble ghuste pro tio shi trovis ghojon en la klubo.

    China revuo "Urbaj sinjorinoj" faris enketon kaj trovis, ke 80% de la virinoj opinias, ke ilia figuro ne estas tre kontentiga, 45% de ili praktikis dieton kaj 33% iam prenis maldikigajn manghajhojn kaj 21% persiste faras sporton por sin malkorpulentigi. Nun chinaj virinoj faras publikan penadon por sveltigi sin.

Plurspeca gimnastiko

    Pro rapida disvolvigho de la sporto de la tuta loghantaro ordinaraj homoj pli kaj pli multe ekvizitis fakajn sporthalojn.

    Cao diris, ke efektive shi ne estas sportema, sed nun estante mezagha virino shi bezonas taugan sporton por teni sian sanstaton kaj malstrechi sin en la strecha vivo. Por serchi metodon taugan por si mem, shi multe cerbumadis. Shi iam faris kalistenion, sed shi neniel alkutimighis al la rapidritma muziko. Shi konkludis, ke kalistenio ne konformas al shiaj sanstato kaj karaktero. Poste lau konsilo de amikoj, shi elektis la kvietan malstrechan jogon. Ekzercinte sin per jogo por kelka tempo shi sentis, ke shi pli viglighis kaj shia fizika elasteco plifortighis.

    En Chinio jogo estas nova saniga metodo. Nun oni ekzercas sin ankau per aliaj metodoj, kiaj skermado kaj akva kalistenio efikaj por sveltigi la figuron, kiuj multe diferencas de la antaua fizika ekzercado.

    Antaue, por sanigo oni faris nur longdistancan kuradon kaj ludis korbopilkon, volanon, tablotenison k.a. en vaka loko de lernejo, fabriko, institucio au proksime de la loghdomoj. Ech hodiau vidighas tabloj por tabloteniso masonitaj el brikoj kaj cemento. La homoj, nelonge post liberigho el malsato kaj malvarmo, faris fizikan ekzercon ghuste per tiaj simplaj instalajhoj.

    Komence, kiam iuj junaj homoj faris ritmoplenan kalistenion, oni ne alkutimighis al tio kaj opiniis, ke la vestoj estas tro maldikaj kaj diafanaj, kaj ne trovis la rilaton inter tiuj dancosimilaj movoj kaj fizika ekzercado.

    Kun la socia disvolvigho la chinoj sentis pliighon de la viv-ritmo kaj pliighis la premo de laboro. Oni deziras bonan sanon por la chiam pli akrighanta konkurado kaj deziras antau chio sanon kaj pli da sportoj. Pli kaj pli da homoj ekagis lau la TV-programero "5 minutoj por saniga ekzercado chiutage" kaj la saniga ekzercado ekcirkulis en la urba vivo.

    La sola kalistenio ne povas kontentigi la homan bezonon. Oni ekshatis sin ekzerci per gimnastiloj, danco, bokso, lukto, baleto kaj aliaj.

En saniga ekspreso

    Oni faras fizikan ekzercon ne nur en sporthalo, sed ankau ekster ghi. En Pekino oni precipe shatas montogrimpadon. Xiangshan-monto, en la okcidenta antauurbo de Pekino, estas fama antaue pro siaj rughaj folioj en autuno, sed nun pro amasego da montogrimpantoj, kiuj plejparte estas emeritoj. Frumatene la emeritoj per autobuso veturas tien kaj che sunlevigho ili jam atingas la montosupron. Ili opinias, ke stari sur la montosupro samkiel gejunuloj markas, ke ili estas viglaj kaj vivoplenaj, kaj la fresha aero, belaj koloroj kaj naturaj pejzaghoj multe interesas ilin.

    S-ro Liu estas 66-jara emerito. Li loghas en Huayuancun de Haidian-distrikto. Post emeritigho li ofte veturas al Xiangshan-monto kune kun sia edzino kaj nun li kaj lia edzino estas sanaj kaj ech pli fortaj ol antau la emeritigho. Antau nelonge ilia filino konfidis sian 5-jaran filon al ili. La maljuna geedza paro amas la filinon kaj nepon, sed ne volas forlasi montogrimpadon, tial nun ili zorgas pri la nepo kaj montogrimpas alterne. Chiusemajne ili grimpas monton 3 fojojn. Kvankam ili farighis pli okupitaj, tamen ili ghuas pli multe de la emerita vivo. Ja estas vere, ke iuj preferas ekzercadon ekster la sporthaloj pro malsama koncepto pri konsumado. S-ino Wu diris, ke shiaj kompanoj plejparte preferas montogrimpadon, promenadon en parkoj kaj matenan ekzercadon. Ili opinias, ke pro la gimnastado en sporthalo oni devas elspezi centojn da juanoj chiumonate, kion ili ne povas elteni.

    Nun estas multaj metodoj por fizika ekzercado. La urbaj parkoj malfermighas je la 6-a horo matene. Kaj oni povas viziti ilin per monata au jara bileto. Nun en plansetlejoj estas senpagaj sportaj aparatoj, per kiuj oni povas fari fizikan ekzercadon proksime de sia loghejo. Oni povas ankau fari kolektivan dancon sur placoj, kie ofte vidighas junaj kaj maljunaj dancantoj. Post vespermangho oni promenas strate. Proksime de mia domo ofte vidighas multe da promenantoj.

    La sukceso de la fizika ekzercado havas neniun rilaton kun alta mon-konsumado, sed strikte rilatas kun la scienca elektado. En Xiangshan-parko okazis plurfoje subita malsanigho kaj vundigho de maljunuloj. Pro tio la parko fondis sav-tachmenton. Iuj maljunuloj tute ignoras sian maljunecon kaj pro senzorgemo ofte faras lacigan sporton kaj kauzas vundon.

    La bonhavighintaj chinoj deziras bonan sanon. La saniga aktivado de la tuta popolo ja ghuste montras tiun esperon de la china popolo.