Kongfu-o
estas tradicia sporto, kreita de chinoj por sanigado lau iliaj
fizikaj trajtoj. Ghi mirigis ne nur la chinojn, sed ankau
multe da eksterlandanoj, kiuj informigis pri ghia richa enhavo
kaj saniga efiko kaj volonte envicighis inter la praktikantoj
de kongfu-o. La 40-jara franco Jean Luc Lesueur ja estas unu
el tiuj kongfu-maniuloj.
Lia china nomo estas Ou Hualong. Ghin donis al li lia china
instruisto pri lukto Wang Wenyong. Jam en la agho de 11 jaroj
la franco informighis pri china kongfu-o kaj tuj interesighis
pri ghi. Li estis felicha kaj en la komenco konatighis kun
bona franca instruisto pri china kongfu-o, kiu ne nur donis
al li solidan bazon de kongfu-o, sed ankau rekomendis al li
plurajn eminenajn chinajn instruistojn.
Ou Hualong interesighas preskau pri chiuj specoj de la china
kongfu-o. En 1995-1998 li lernis luktadon en la Franca Lukt-asocio
kaj partoprenis la Internacian Konkurson pri Chin-stila Luktado
en Pekino. En la konkurso li rimarkis la mirindecon de la
chinaj sportistoj. Kvankam li malvenkis en la konkurso, tamen
li decidis daurigi sian lernadon.
Oni rekomendis al li eminenan chinan luktiston Wang Wenyong.
Wang tre shatis tiun junan francon. Li montris al Ou Hualong
plurajn specojn de luktado kaj akceptis lin kiel sian dischiplon.
Ou diris: "En instruado s-ro Wang estas atentema kaj
firmdecida. Liaj movoj estas bravaj. Tio firmigis mian decidon."
Gvidate de Wang, Ou Hualong iom post iom kaptis la esencon
de la china kongfu-o, kaj la nivelo de lia kongfu-o levighis
rapide. En 1998 Ou Hualong kaj lia edzino establis luktan
lernejon en Francio, kaj liaj francaj lernantoj dufoje partoprenis
enlandan konkurson. En la unua fojo ili gajnis chiujn championecojn
kaj en la dua fojo 6 el la 10 championecoj.
Somere de 2002 Ou Hualong kaj liaj 11 lernantoj flugis al
Chinio por unu-monata ekzercado de luktado kaj dacheng-boksado.
En Chinio, hejmloko de kongfu-o, li amikighis kun multaj eminentaj
kongfu-istoj.
Julie estas sufoke varme en Pekino. Je la 7-a horo matene
Ou Hualong kaj liaj dischiploj venis en parkon de la orienta
antauurbo de Pekino kaj lernis de instruisto Li Jianyu Dacheng-boksadon.
Post 3 horoj la francoj venis al lago kaj tie ekzercis sin
per luktado, gvidate de Wang Wenyong. La francoj estis junaj,
tamen ili ekzercis sin diligente, chiutage ghis shvitigho.
Wang diris: "Mi tre shatas tiujn knabojn. Por farighi
eminentaj kongfu-istoj diligenteco estas nemankigebla."
Auguste
Ou Hualong finis sian vojaghon en Chinio. Antau sia forflugo
al Franco li diris: "Miaj lernantoj ja unuafoje venis
en Chinion kaj antau nia vojagho mi maltrankvilis pri la maloportunoj,
sed en Chinio la du instruistoj instruis al ni kaj kongfu-on
kaj virton. Ankau la edzino de Wang donis al ni grandan helpon.
Unu monato forpasis rapide, sed miaj lernantoj ne volas diri
ghis revido. Ni deziras revidi ilin post nelonge."
Materialo:
Dacheng-boksado
|