Migrobirdoj
estas birdoj, kiuj flugas de loko al loko lau shanghoj de
sezonoj. Nun en Chinio aperis maljunuloj, kiuj simile al migrobirdoj
migras al komfortaj lokoj por eviti frostan vintron kaj ardan
someron.
En
2002 tuj post vintrigho en Pekino Liu Zongren kaj lia edzino,
emeritoj de la China Fremdlingva Eldon-Distribua Administracio,
veturis al Zhuhai, suda Chinio, kie la klimato estas varmeta
por travintri che sia filo. Ili revenis en Pekinon marte de
la sekvanta jaro.
Chinio
havas diferencajn klimatojn pro sia vasta teritorio. Somere
ie en suda Chinio la temperaturo ofte estas ch. 40¡ãC,
sed tiam en Dalian, Harbin, Changchun kaj aliaj nordaj urboj
la klimato estas agrabla. Januare en multaj urboj de norda
Chinio la temperaturo falas sub O¡ãC, sed en
Guangxi, Hainan kaj aliaj lokoj de suda Chinio estas pli ol
10¡ãC kaj oni shatas tiujn idealajn lokojn por
eviti la malvarmegon. Somere flugi norden kaj vintre suden
furoras en Chinio por multaj maljunuloj.
 Fine
de 2001 Zhang Xiaoyi kaj shiaj 9 kamaradinoj, emeritoj de
la Forsto-administracio de Harbin, veturis de norda Chinio
al Beihai, chemara urbo en suda Chinio, kaj tie loghis 3 monatojn.
Por tio chiu el ili pagis nur 3500 juanojn (8.3 juanoj egalas
al unu usona dolaro).
Kial
multe da maljunuloj somerumas kaj vintrumas en malsamaj lokoj?
En
2002 paro da emeritoj de Interna Mongolio pasigis la Printempan
Feston en Hainan-insulo. Antau tio ili vivis tie jam 6 monatojn.
Ili, salajrataj ne multe, luis loghdomon de tiea loghanto
kaj sin miksis en la lokan civilan vivon de la sudanoj. Matene
ili kolektis diversajn marproduktajhojn en la horoj de malfluso
che la marbordo kaj tage vendis tiujn marproduktajhojn prilaboritajn
de ili mem kaj kuiritajn maizspikojn, kaj babiladis kun turistoj
de diversaj lokoj. Ilia enspezo en 5-6 tagoj estis suficha
por ilia elspezo por unu monato. Ili vivis feliche de sia
propra laboro.
S-ro
Liang estas loghanto de Shandong-provinco en orienta Chinio,
sed li vintrumas en Beihai. Li diris: "En la dua tago
post kiam mi venis chi tien, mi ne rigardis belan pejzaghon,
sed serchis bazaron de legomoj por lerni preparadon de bongustaj
pladoj de la loko." Lia edzino diris: "Kune kun
ni venis chi tien niaj malnovaj kolegoj kaj kunlernintoj.
Ni ludas shakon, babilas kaj achetas objektojn por kiel eble
plej rapide alkutimighi al la loka medio kaj bone vivi tute
novan vivon en nova loko, kaj nun ni sentas nin felichaj."
Fakulo
de la China Esplora Centro pri Maljuneco diris, ke vivi en
tute nova urbo diferencas de simpla turismo. La turistoj estas
vizitantoj, sed la vivantaj en nova urbo estas portempaj urbanoj
kaj devas alkutimighi al la nova medio, lokaj lingvo kaj manghajhoj.
Efektive por esti portempaj loghantoj de nova urbo la maljunuloj
devas pli multe partopreni la socian vivon kaj tio tre utilas
al ilia sano ne nur fizika sed ankau psikologia.
|