Unua-pagho>> Socio >> Vivo de chinoj

 

 

 

 


En griza printempo

de ZHANG SHUANG

    SARS furiozis!

    Pli kaj pli malmultighis pasantoj sur la stratoj kaj multaj el ili portis bushoshirmilon. Televizio senchese raportis pri SARS kaj mi havis timon same kiel aliaj urbanoj. Mi iris al miaj gepatroj. Mi ghojis, ke ili estis trankvilaj, kaj baldau ilia trankvileco infektis min. Mi pasigis che ili kaj zorgoplenan kaj agrablan printempon.

Atenti raporton pri SARS kaj akrigi singardemon

    Jam en aprilmezo mia patrino ofte telefonis al mi, urghigante, ke mi revenu al shi, char kutime mi shatis kunveni kun amikoj kaj manghi kun ili en restoracio. Miaj gepatroj deziris, ke mi estu che ili dum la tempo de SARS. Fine mi dicidis loghi kelkan tempon che ili. Ili tre ghojis pro tio.

    Mi ne multe parolis kun ili pri SARS, por ke ili ne tre zorgu. Sed fakte ili tre atentis la situacion de SARS kaj ofte intershanghis singardajn metodojn per telefonado kun malnovaj amikoj.

     Chiutage mi kaj miaj gepatroj atente televidis por informighi pri la nombro de kontaghitoj. Ni portis bushoshirmilon eksterdome. La patrino chiutage shprucigis sterilizan likvajhon sur la plankon, pordansojn, tablon kaj seghojn, sekve la hejmo estis saturita de odoro de la likvajho. Ni tenis la chambrojn ventolitaj.

    La patro ofte telefonis al sia fratino laboranta en televizio, kaj la patrino al sia frato streche laboranta en hospitalo.

Ekzerci korpon kaj prizorgi florojn kaj fishetojn

     La patrino ellitighis je la 7-a kaj sin ekzercis per Tajghichuan en promenejo en la plansetlejo. Unu horon poste shi revenis hejmen kaj komencis sterilizadon kaj preparis matenmanghon por mi kaj mia patro. Mia patrino peklis multe da ovoj. Mi tre shatas peklitan ovon kaj prenis unu ovon chiumatene. La patrino instigis min ekzerci korpon kune kun shi, sed mi preferis dormi pli longe.

     Post vespermangho mi kaj miaj gepatroj promenis. Multaj homoj ekhavis tiun kutimon pro la atako de SARS. Antau longe mi chesigis sportan ekzercadon. Dum tiu tempo mi farighis pli forta.

     Miaj gepatroj shatas kulturi florojn kaj en ilia hejmo estas multaj florvazoj bele aranghitaj. Dum loghado che la gepatroj mi multe sciis pri florkulturado. La patrino havis 2 orfishojn. Dum la atakado de SARS multaj standoj de ornamfishoj fermighis kaj mia patrino ne povis akiri akvajn pulojn por la fishoj. Mia patrino donis al ili panerojn, sed ili ne manghis kaj mortis. La patro diris, ke post la epidemio li donacos al shi pli belajn orfishojn.

Strecha laboro kaj agrabla legado

     Mi estas redaktoro de la reta EPCh. Por malebligi infektighon de la laborantoj, la redakcio decidis, ke mi plenumu laboron hejme. Chiutage mi laboris 7-8 horojn hejme antau la komputoro kaj poste retposhte sendis la artikolojn al la redakcio.

    Mi kaj mia patro shatis interdemandi, kiuj libroj estis legitaj lastatempe. Mia patro estas legema. Kiam mi laboris en la China Esperanto-Eldonejo, mi donacis al li librojn, kiujn mi redaktis. Chi-foje mi rimarkis, ke tiuj miaj libroj estas bonorde vicigitaj en tuj videbla loko en lia libroshranko. Li fieris pro mia laboro.

   Ambau mi kaj mia patro shatas legi romanojn pri Gongfu kaj pri tio ni havis nechesigeblan babiladon. Chi-foje mi trovis, ke la patro kritikas Gongfu-filmojn en televido.

     Nun SARS en Pekino estas superregita. Dank' al ghusta preventado neniu el miaj familianoj kaj kolegoj estis infektita de la malsano kaj chiuj revenis al normala vivo kaj laboro.

Zhong Nanshan, elstara medicinisto kontrau SARS