Unua-pagho>> Socio >> Vivo de chinoj

 

 

 

 


Telferistoj che Jinsha-rivero

    Inter altaj montoj en la sudokcidenta Chinio fluas grandaj riveroj Nujiang, Lancang kaj Jinsha kaj multaj malgrandaj riveroj, kiuj paralele fluas de nordo al sudo. Dum longa tempo oni uzas telferon por atingi la transan bordon.

Plej danghera laboro en la mondo

    Estas du specoj de telferoj. Unu estas simpla shtala kablo strechita super rivero. Sur la kablo estas pulio kaj transiranto firme tenas shnuron sub la pulio kaj tiras sin al la transa bordo. Tiu metodo estis danghera kaj nun oni malofte uzas ghin. La alia estas kompare sekura. Sed tipulio de telfero ankorau estas la plej danghera laboro en la mondo. 4 shtalaj kabloj estis strechitaj super rivero. Oblonga telfero kun 8 pulioj pendas sur la 4 kabloj. Chiu kablo longas 200 metrojn kaj diametras 4 cm. La telfero longas 1.7 metrojn, larghas 1.2 metrojn kaj pezas 150 kg. la kapacito de la telefero taugas por 600-700 kg. da objektoj au 10 homoj. Unu telferisto tiras en la telfero kaj alia pushas malantau la telfero starante sur la kabloj. Vere danghera laboro.

Telfero movebla de du homoj

    Xiao Fugui kaj Xiong Guangneng estas telferistoj che Jinsha-rivero.

    Duonon post la kvara horo frumatene, Xiao Fugui adiauis la dormantajn edzinon kaj infanojn kaj foriris kunportante manghajhojn por 4 tagoj. Li devis iri unu kaj duonan horojn por atingi Shuiyinkou. Li kaj aliaj achetis la telferon. En la sekvantaj 4 tagoj li restos che la rivero kune kun alia akciulo Xiong Guangneng kaj dividos kun li la enspezon en la venontaj 4 tagoj.

    La kablo estis instalita en 1988. 6 jarojn post tio ghi estis vendita al Xiao Fugui, Xiong Guangneng kaj aliaj. Xiong posedas 2 akciojn kaj estas la unua akciulo, kaj Xiao Fugui posedas nur duonon de akcio.

    La akciuloj laboras lau la nombro de akcioj kaj egale dividas la enspezon en chiu tago. Chiu pasaghero pagas 1.5 juanojn, al infano malpli alta ol 1 metro pago ne postulatas kaj oni pagas por brutoj lau ilia grandeco.

Telfero estas la unika interligilo de ambau bordoj

    La laboro de telfer-tirado estas tre peniga, kaj la 4 akciuloj dividighas en du grupojn. Xiao Fugui rajtas labori nur 4 tagojn en chiu monato, dum Xiong Guangneng 16 tagojn.
Ilia laboro estas enviata de la lokanoj, char tie regas malricheco kaj oni ne havas shancon enspezi, dum la posedantoj de la telfero povas enspezi pere de tipulio de telfero kaj ilia vivo estas pli bona ol la aliaj.

    Tiumatene homoj venis al la kablo por transiri la riveron al foiro. Jam kolektighis dekkelke da homoj kaj unu bovo. Posttagmeze ili revenis de la foiro. Maljunulo revenis kun kelke da kaproj. En tiu tago la telferistoj enspezis 41 juanojn (8.3 juanoj = 1 usona dolaro). Tiu enspezo estis kompare granda.

Kontentiga enspezo

    Sed tiu sumo estis multe malpli granda ol tiu antau 3 jaroj. Tiam tie ne estis ponto nek autovojo apud la rivero kaj chiutage ili povis enspezi po pli ol 100 juanojn. Sed kiam la autovojo kaj ponto estis lanchitaj, ilia enspezo draste malgrandighis. 3 el la 4 telferoj en la riverparto de 100 kilometroj chesis servi pro manko de pasagheroj. Modernaj trafikiloj fortiris klientojn de telfero. Eble iun tagon en la estonteco homoj en profunda montaro ne bezonos plu telferon kaj por chiam malaperos la profesio de telferisto.