Unua-pagho>> Socio >> Vivo de chinoj

 

 

 

 


Vigla naghado en vintro

de ZHAO XI

    Nun pli kaj pli multighas homoj amantaj vintran naghadon. En 19 chinaj urboj fondighis societoj de vintra naghado kaj dek mil homoj ghuas sian hobion.

    Vintra naghado en Pekino komencighis antau pli ol 60 jaroj, kaj la plej preferata loko por naghado estas Shichahai-lago.

    Maljunaj pekinanoj diris, ke Shichahai estas pli maljuna ol Pekino. La lago situas en la centro de la antikva kvartalo de Pekino kaj estas startpunkto de la 1442-kilometra Granda Kanalo inter Pekino en nordo kaj Hangzhou en sudo. Poste la navigacio en la kanalo estis rompita de urbomuro, kaj la loko farighis multe preferata pitoreskejo.

    Al la lago venadas homoj en miro. Ili palpas malvarmajn brakojn de la naghantoj kaj demandas: "Chu malvarme?" Kaj ili falas en pli grandan miron, kiam ili vidas, ke la naghantoj elakvighas kaj vershas sur sin malvarman akvon. Kaj la naghantoj diras klarigante: "Se per kranakvo, ni havus la senton en sauno."

    Preterpasis usona junulo, kaj tiu diris elshovante la langon: "Se mi ensaltos, mi mortos." Kaj la naghantoj diris al li sherce: "Ne gravas. Ni savos vin." Kaj che tio levighis gaja rido.

    Subite mi audis ekkrion - ha, la naghantoj shatas krii. En frosta venta tago, kiam naghantoj demetas vestojn kaj saltas en akvon, ili gaje salutas unu alian per krio.

    Unu el la naghantoj konigis al mi multajn bonojn de vintra naghado.

    Unue, forta stimulo de frosto plibonigos la nervan sistemon kaj la mikrocirkulan sistemon. Multaj mezaghaj kaj maljunaj naghantoj sin liberigis de hipertensio kaj artrito dank' al la forta stimulo de vintra naghado.

    Due, naghado estas komplete malstrecha movado, inkluzive de la movoj por antaupreparo kaj finigho.

    Trie, oni venas naghi kelkope, kio donas al ili ghojon pro kunestado de amikoj.

    Kaj la alia bono estas tio, ke tia ghojo ne pagigas. Por tenisludo au golfludo oni devas pagi, kaj tio estas iom luksa sporto por ordinaraj homoj. Ili ne bezonas pagi por vintra naghado.

    S-ro Wei konsentas kun tio kaj shatas rakonti al aliaj sian spertajhon. Li diris, ke li ekamis vintran naghadon jam en la agho de mezlernejano. Chiutage li bicikle venis al Shichahai kaj naghis dekkelke da minutoj antau ol bicikli al la lernejo. Ghis nun li persistis en tio jam 12 jarojn.

    Li diris, ke la momento antau ensalto en akvon estas dolora. En trancha vento, rigardante akvon kun glacio, li jam sentis tranchan doloron. Chiufoje li volis retirighi serchante diversajn pretekstojn. Sed fine li venkis sin, kvazau li audus kuraghigon: "Vi nepre devas venki timon!" Kaj li demetis la vestojn, vershis malvarman akvon unue sur sian vizaghon, poste sur la brakojn kaj bruston. Kaj antau ol frosto trapenetris la korpon, li subite sin pafis en la akvon.

    Kiam li reakiris la spiron post fortaj movoj, li jam ne sentis tranchan doloron kaj perceptis senprecedencan ghojon kaj komforton.

    Lin Yaowang estas unu el la amantoj de vintra naghado. Li estas specialisto de transistoraj materialoj en la China Akademio de Sciencoj. Lia esplorado trovighas en monda nivelo. Li atribuis sian sukceson al la vintra naghado komencita antau 23 jaroj.

    Autune de 1977 la 40-jara Lin estis en strecha kaj esperiga esplorado. Sed tiam li sentis oftan kapturnon kaj rapidan malbonighon de memorado kaj li devigite flankenmetis la esploradon kaj enhospitalighis. En chagreno li promenis apud Shichahai kaj vidis, ke oni naghas en vintra tago. Unue li ne povis kompreni, sed poste li ekhavis la deziron provi tion. Post suficha sinpreparo psike kaj materie, li komencis naghi en la lago en frua autuno kaj daurigis tion ghis vintro. Li ekshatis tion kaj ne povis chesi. Ekster lia atendo, li farighis pli kaj pli sana pro vintra naghado.

    En 1989 li iris al Usono por 3-jara esplorado. Liaj kolegoj en laboratorio diris en admiro: "Lin laboras tre bone. Li neniam petis forpermeson pro malsano, nek vizitis kuraciston. Vere mirinde!" En tiuj 3 jaroj Lin persistis en vintra naghado kaj usonanoj admiris lian bravecon.

    Ne nur en Pekino, sed ankau en multe pli frosta Harbin en la nordoriento de Chinio estas multaj homoj persistantaj en vintra naghado.

    Estas diro, ke vintra naghado en Harbin estis iniciatita de europanoj loghantaj en Harbin. Ili difinis daton kaj dungis kelkajn chinojn por fari truon sur la glaciighinta Songhua-rivero. En trancha vento ili demetis la vestojn, faris kelkajn strangajn movojn, englutis kelkajn glutojn da forta brando, atente kaj kriegante ensaltis en la truon. Post 4-5 sekundoj ili tuj elrampis kun korpo purpurighinta pro frosto. Iliaj dentoj forte kunfrapighis. Oni volvis ilin per dika shaflana litkovrilo kaj forveturigis ilin.

    La brava faro de la europanoj estis imitata de multaj bravaj urbanoj de Harbin, kaj ili naghas chiutage tra la tuta vintro.

    La naghantoj prenas kiel naghejon la lokon en Songhua-rivero, kie la glacia tavolo estas malplej dika. En trancha vento viroj kaj virinoj sentime saltas en glacian akvon kaj naghas en diversaj manieroj facilaj kaj malfacilaj...

    Fervora partopreno en vintra naghado faris ghin regula sporta konkurso de la urbo. La Harbin-a Asocio de Vintra Naghado chiujare okazigas konkurson. Oni difinas oblongan terenon en la rivero kaj forigas la glacion. En la baseno ili faras konkurson de plongho kaj nagho.

    La spektaklo altiras multajn rigardantojn. Kvankam dike vestitaj en vata au pelta surtuto, la rigardantoj tremas per la tuta korpo de frosto. Dum la naghantoj en glacia akvo montras grandan viglecon.