Unua-pagho>> Socio >> Vivo de chinoj

 

 

 

 


Fu Wengang kaj lia ludo de stango
kun flirtanta flago

    Fu Wengang estas 40-jara viro kun alta staturo. Li heredis de sia patro ludon de granda stango kun flirtanta flago. Menciante tion, li emociighis: "Antaue mi shatis ludi la stangon, sed poste ne plu shatis ghin. Nun mi jam ne povas disighi de ghi kaj mi decidis vivi kune kun ghi la tutan vivon."

    Tiu ludo estas tradicia programero en china akrobatiko. Ghi naskighis antau pli ol 2 mil jaroj. Oni diris, ke tiam Ying Kao, generalo de Zheng-regno, chiufoje ludis grandan flagon en revuo de armeo. Post tio ankau la ordinaraj loghantoj de Zheng-regno ludis tian flagon por soleni abundan rikolton kaj festojn. En Song-dinastio (960-1279) tiu ludo farighis programero en china akrobatiko.

    Nun ni vidas, ke granda bambua stango dika kiel bovlo, alta je 10 metroj kaj peza je 40 kilogramoj estas subtenata de mano de prezentanto, kiu per ghi faras diversajn movojn interesantajn la rigardantojn.

    En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento en Pekino la plej fama ludanto de la bambua stango kun flirtanta flago estis artisto Bao Shanlin, kiu havis 5 dischiplojn, el kiuj nur Fu Shunlu heredis samtempe la luktarton kaj ludon de la stango. Fu Shunlu estis patro de Fu Wengang.

    En sia infaneco Fu Wengang shatis ludon de la stango kun flirtanta flago. Chiufoje, kiam la patro prezentis la ludadon, la filo estis apud li. La brila prezentado vekis varman aplaudadon de la spektantoj, kio forte impresis lin. Li deziris mem prezenti la ludadon. Kiam li estis 15-jara, la patro faris por li malgrandan stangon nur 4 metrojn altan. Li do mem ekludis, sed ho ve, la ekzercado estis tre laciga, kaj li volis forlasi ghin.

    Fu Wengang havis 7 gefratojn. Li, la plej juna, estis chiam favorata de la tuta familio. Sed de tiam, kiam li komencis ekzerci sin per la stango, li devis ellitighi frumatene kaj preni la stangon ligitan al arbo kaj lau postuloj de la patro ekzerci sin per ghi en la loko, 3 metrojn longa kaj 2 metrojn largha. La patro traktis lin severe. Li ofte batis la filojn per chevalvosta vipo, se ili pigris. Akrobatoj de stango ofte starigis la stangon sur la frunto. Por fortikigi la frunton, la patro ofte frapis la frunton de la filoj per liana vergo. Post lacigho de la patro, la filoj daurigis la frapadon al si mem. Komence ili sentis doloron, kaj poste pro la konstanta frapado sur la frunto tie aperis shvelajho, kaj post kiam la shvelajho malaperis, ili daurigis la ekzercadon. Post unu jaro sur ilia frunto aperis dika kalo kaj ili sukcese trapasis la ekzamenon.

    "Tiam post lernohoroj la knaboj ofte ludis ferringon, sed mi shatis korbopilkon, sed post kiam mi kontaktis ludon de la stango, la infana ludo komplete forlasis min."

    Char ili diligente ekzercis sin per la stango gvidate de la severa patro, post 6 jaroj Fu Wengang povis kontentigi la patron per sia ludado.

    Oni diris, ke por la ludo oni devas alten jheti la stangon kaj stabile starigi ghin, kaj fari tion rapide, stabile kaj fari chion harmonie per la manoj kaj okuloj. Nun la stango uzata de Fu Wengang altas 12 metrojn kaj pezas 40 kg. Sur la stango flirtas largha flago kun ideogramoj signifantaj antikvan stangon kun flirtanta flago kaj 28 kupraj tintiloj. Kiam li ludas la stangon, la tintiloj bele sonoras. Li subtenas la stangon per mano, fingroj, shultroj kaj furnto. Li ofte ludas la programeron "Ora koko staras sur unu piedo", kaj kiam la stango subite falas de sur lia frunto kaj glitas sur lian lumbon, li kaj la stango staras senshanghe.

    Por pliigi la charmecon de la ludado, li kreis serion da ludmanieroj kun la temo de gravaj historiaj personoj au eventoj. Kiu feliche ghuas lian prezenton, tiu bone konas la strechitecon kaj humuron de lia ludado. La danghera movo ofte stuporigas la rigardantojn kaj la humuraj movoj ridigas ilin.

    En 1991, kiam Fu Wengang plenenergie laboris por heredi la akrobatikon, lia patro grave malsanighis. Antau sia morto la patro diris al li: "Daurigu la ludon de la stango kaj luktarton. La arto ne devas forperdighi pro vi." La vortoj de la patro vigligis lin. Li bone konscias la pezan sharghon sur siaj shultroj.

    Komence de 1999 Fu Wengang dedichis sian chefan energion al resumo kaj kreo de la arto kaj kulturo de novaj akrobatoj. Li kaj lia frato kune resumis la artan teorion pri ludo de la stango kun flirtanta flago.

    Nun Fu Wengang daure klopodas. Li devas prepari sin por internaciaj artaj festivaloj kaj naciaj sportkunvenoj. Malgrau la granda okupiteco li neniam chesis instrui la dischiplojn por disvolvi la tradician popolan arton.