"Kiom
malproksime distancas de ni tokso? Mi povas diris al vi, ke ghi
estas tuj apud vi. Tenu vin fore de ghi. Sed mi devas chiutage batali
kontrau la diabla tokso." Jen kora konfeso de iu virino en
sentoksigejo.
|
En sopiro
al la familianoj
|
|
Venas flegistino
|
|
Retrovi memfidon
|
|
Kuragho
|
|
Vestofarado
por la filino
|
|
En gajo
|
|
Espero en
senelirejo
|
|
Postsigno
de toksoinjektado
|
Antau
kelke da jaroj shi ekfumis tokson pro la influo de la edzo. Shi
diris: "Mi falis en grandan doloron. Foje kiam mi iris al infanghardeno
por preni mian 5-jaran filinon, min atakis toksomanio. La filino
petis acheti por shi lakton, sed mi havis neniun groshon. Mi konsolis
shin: 'Mi ne havas monon, sed mi povas porti vin hejmen sur mia
dorso.' Mi iris larmante kaj oscedante. Mi prodigis mian tutan havajhon
de pli ol 200 mil juanoj (tiu sumo estas 10-jara enspezo de ordinara
salajrulo de Pekino - trad.), sed mi ne havis groshojn por acheti
lakton por la filino."
"Che
la komenco mi toksofumis en la litochambro. Kiam mi fumis, la filino
kushis che mi kaj kompreneme diris al mi: 'Pajno, vi fumu, mi ne
abomenas vin, nek ghenas vin.' Poste mi trovis, ke la filino ensorbighis
de la fumo kaj ne povis endormighi sen fumo de tokso. Timante damaghi
la filinon, mi komencis injektadon."
En
la Centro de Memvola Sentoksigado en la urbo Xiangfan de Hubei-provinco
mi intervjuis 29-jaran virinon Fang Ling. Shi diris al mi, ke por
la bono de la filino, shi memvole venis al la centro.
Ankau
Chen Xue estis toksighemulino. Shi fumis tokson jam 3 jarojn. Pro
toksofumado shi prodigis la tutan havajhon kaj rikoltis malamon
de la familianoj. "Chiutage mi devis peni por akiri monon por
acheti toksajhon. Kiel doloraj tagoj!" Shi ne volis rememori
sian pasintajhon.
Finfine,
Fang Ling kaj Chen Xue venis en akompano de siaj familianoj al la
Centro de Memvola Sentoksigado de Xiangfan respektive en junio kaj
oktobro de 2001.
La
tagoj en la centro estis doloraj. Unu tagon post veno al la centro
Chen Xue jam bedauris pro la alveno. "Chiutage mi gape pensis
pri la ghuo de toksajho. Kiam min atakis toksomanio, mi freneze
tumultis kontrau la flegistoj kaj aspiris injekti tokson."
Shi ech havis la intencon transgrimpi la chirkaumuron de la centro
por fughi. Sed fine shi venkis la toksomanion danke la helpon de
la flegantoj.
Fang
Ling pasigis 4 monatojn en la centro kaj la korpopezo kreskis de
40 kg. al 60 kg. Nun shi povas ne nur sin deteni de tento de tokso,
sed ankau admoni novvenintojn.
"Antau
ekfumo de tokso mi estis memfida homo, kaj nun mi volas reakiri
la memfidon kaj ghuste lokalizi min en la socio," diris Fang
Ling.
Che
la litokapo de Chen Xue staras nova foto de shi kaj Fang Ling. Chiufoje,
kiam shi volis chesigi sentoksigadon, Fang Ling admonis kaj kuraghigis
shin. En la foto ili ridetante ghuas la kareson de la suno. En iliaj
okuloj oni legas memfidon pri la sukceso de sentoksigado. Chen Xue
diris: "Mi sendos kopion al mia patrino, por ke shi vidu, ke
mi fartas multe pli bone ol antaue, ke mi estas memfida pri la sukceso
de sentoksigado."
Nun
Fang Ling estas trikanta rughan lanveston por sia filino. Shi intencas
partopreni en kunveno okazigota de la lernejo antau la vintraj ferioj
por la gepatroj de la lernantoj. "Pasiginte la Printempan Feston
kune kun la filino, mi adiauos chi tiun lokon kaj komencos novan
vivon."
Sed
antau ol ghisfine forigi la toksomanion, ili ne volas reiri hejmen.
Antaue
de tempo al tempo reaperis en ilia memoro la plezuro de fumado de
tokso. Sed nun pli multe ilin incitas la morna rigardo kaj plorado
de la infanoj. Tio dolore pentigis ilin.
|