54-jara
s-ro Wen Ruhua sin shminkis antau spegulo. Post lia shminkado oni
vidis, ke li jam farighis charma junulino.
|
Wen
Ruhua en razado unu
minuton antau la shminkado
|
En la
6-a de aprilo de 2001, oni okazigis en la plej altklasa Teatro Chang'an
de Pekino recitalon de Wen Ruhua, la lasta aktoro de rolo de virino
en pekina opero. La recitalo faris sensacion, char unue, Wen Ruhua
ne ludis operon dum longa tempo; due, malaperos la arto de aktora
ludo de rolo de virino; kaj trie, pekina opero de Chinio estas reformata.
Pekina
opero aperis kaj iom post iom maturighis en la regperiodo Qianlong
(1736-1796) de Qing-dinastio (1644-1911). Tiutempe oni ne permesis
al virinoj ludi teatron, kaj aktoroj devis ludi rolon de virino.
Tiam la reprezentantaj aktoroj de rolo de virino estis Chen Delin
kaj Mei Qiaoling, kaj la scenaro kaj prezentado estis projektitaj
ekskluzive por aktoroj. Sed viroj ne povis bone esprimi la tenerecon
de virinoj. Post 100 jaroj, dank' al penado de Wang Yaoqing, la
ludo de aktoroj de rolo de virino pli kaj pli rafinighis. De lia
kulturado rezultis 4 famaj skoloj reprezentataj de Mei Lanfang,
Shang Xiaoyun, Cheng Yanqiu kaj Xun Huisheng. De tiam la arto de
vira ludo de rolo de virino eniris en oran tempon kaj aperis multaj
elstaraj aktoroj. Poste virinoj povis ludi rolojn en bangzi-opero
kaj nelonge post tio ankau en pekina opero ludis aktorinoj. Chirkau
1949 pli kaj pli multaj aktorinoj ludis en pekina opero kaj la teatraj
lernejoj ne plu kulturis knabojn en aktorojn por rolo de virino.
Nun en Pekino ludas nur Wen Ruhua kiel aktoro de rolo de virino.
 |
La edzino
kaj filo de Wen venas al la shminkejo por esprimi shaton al
lia arto |
En la
agho de 11 jaroj Wen Ruhua eniris en teatran lernejon kaj antau
20 jaroj farigis aktoro de la Pekina Teatro de Pekina Opero. La
penetriva kantado kaj la nobeleca esprimmaniero rikoltis altan takson
de bonaj komentariemaj shatantoj de pekina opero. Li estis bonvena
ankau al la shatantoj de pekina opero de Tianjin, Shanhajo (ambau
estas la plej grandaj urboj de Chinio) kaj Taiwan-provinco. La bela
staturo, la distingigha ludo kaj la bona vocho faris lin unika aktoro
en tiu flanko. Li ludis "rolon" en pluraj filmoj. En la
filmo "Lasta kunesto de Xiang Yu kun la amatino" kun Zhang
Guorong kiel la chefrolulo, Wen Ruhua kantis pekinan operon por
Zhang.
|
Wen
Ruhua anta
la afisho kun lia rolo de edzino de imperiestro
|
Zhou
Ding, Prezidanto de la Dramista Asocio de Chinio, opiniis, ke kiam
aktorino ludas rolon de virino, shi prezentas figuron de sia sama
sekso, kaj shi ne bezonas intence cerbumi kiel esprimi virinon.
Se aktoro ludas rolon de virino, li certe bezonas tre atente observi
chiujn movojn, diveni la psikon kaj fari artan prilaboradon por
akcente esprimi virinon. Tial ofte aktoro ludas rolon de virino
pli bone ol aktorino.
Sed
en la lastaj 2 jaroj Wen Ruhua ne ludis la operon. Menciante la
malfacilan situacion de aktoro ludanta rolon de virino, li falis
en chagrenon. Li diris, ke katenite de ideologio k.a. kialoj, la
homoj ne komprenas aktoron ludantan rolon de virino kaj erare opinias,
ke tiaj aktoroj vivas virineske. Li diris, ke elstara aktoro tute
povas distingi arton disde la reala vivo. Li diris, ke li estas
tre bonvena eksterlande, sed enlande li ne trovis shancon por ludi.
Li diris: "Nun mi ankorau povas ludi kaj volas ludi. Mi esperas,
ke oni daurigos la arton de vira ludo de rolo de virino."
|