Mi
konatighis kun Rao Guoshun antau 10 jaroj, kiam li okazigis ekspozicion
pri siaj alumetmarkoj. Tiam li ankorau ne havis multe da scioj pri
la alumetmarkoj kaj shatis ilin nur pro ilia bunteco.
Pli
ol 20 jarojn por kolektado de alumetmarkoj
En la posttagmezo de iu dimancho mi vizitis lin. En lia hejmo alumetmarkoj
vidighis chie sur la tablo, lito kaj planko. Li diris al mi, ke
tio konsistigas nur malpli ol sesonon de liaj kolektajhoj.
Li
ordigis la objektojn kaj kun granda ghojo konigis al mi elementajn
sciojn pri la markoj. Li diris, ke la unua alumetmarko estis projektita
de anglo en 1837, je 3 jaroj pli frue ol la unua poshtmarko. La
unua china alumetmarko aperis en Kantono en 1879.
En
1976 Rao eklaboris en fabriko de alumetoj de la urbo Qimen, Anhui-provinco.
Tiam la fabrikestro ofte ricevis leteron por peti alumetmarkojn
kaj komisiis al li trakti tiujn leterojn. En tiuj leteroj ofte estis
kunsenditaj delikataj markoj por intershangho. Rao tre shatis ilin
kaj bone konservis ilin kiel valorajhojn. Li tion faris en pli ol
20 jaroj kaj kolektis pli ol 60 mil alumetmarkojn chinajn kaj alilandajn.
Abundo
de alumetmarkoj
Ghuante la alumetmarkojn konservitajn de Rao, mi kvazau legis bele
presitan miniaturan bildlibron au enciklopedion. La 80 markoj de
mondfamaj pentrajhoj konservitaj en Luvro, produktitaj en Wuhan,
estas versimilaj artajhoj. Inter ili estas eminentaj pentrajhoj
"Mona Lisa" kaj "Fonto". La 28 markoj formis
la antikvan chinan pentrajhon "Che rivero en la Tago de Klaro
kaj Brilo", kiu konigas la popolan vivon de Song-dinastio (1101-1119).
La shminkitaj vizaghoj de pekina opero produktitaj de la Tianjin-a
Fabriko de Alumetoj konsistas el 450 pecoj, kiuj bone montras la
arton de pekina opero.
|
Bildo
"Che la Tago de Klaro kaj Brilo" formita de alumetmarkoj
|
Rao
bone konas la historion de chinaj alumetmarkoj. Li montris al mi
alumetmarkon produktitan antau tre longe, sur kiu estas presitaj
la vortoj "Farita en Chinio" kaj "Uzu chinajn varojn
kaj reakiru niajn rajtojn". De tio ni konas, ke la chinoj faris
grandan penadon por vigligi la nacian ekonomion jam en la 20-aj
kaj 30-aj jaroj.
Rao
diris al mi, ke la alumetoj havas multe da funkcioj kaj specoj.
Krom la chiutage uzataj alumetoj estas ankau alumetoj marnavigaj,
kontrauventaj, humid-imunaj, signalaj kaj turismaj. Li prenis skatolon
da alumetoj 28 cm longaj kaj diris, ke en iuj europaj kaj amerikaj
landoj oni hejtas la domon per kameno. Por faciligi la bruligon,
oni produktis longajn alumetojn, kiuj povas bruli 2 minutojn. Li
prenis ankau dentpurigan alumeton kaj diris, ke nun oni produktas
tiun specon da alumetoj, kiuj povas esti uzataj ankau kiel dentpurigiloj.
Tiajn alumetojn estas tre malfacile kolekti.
Li
deziras eldoni libron
|
Valoraj
alumetmarkoj de Rao
|
Kun tempopaso Rao havas pli kaj pli abundon da scioj pri alumetmarkoj
kaj li jam ne kontentas pri sola kolektado de la markoj, sed mem
komencas projekti ilin. Li jam projektis 23 seriojn da bildoj de
alumetmarkoj. La valoraj alumetmarkoj projektitaj de li en 1987,
t.e. 10 pejzaghoj de Huangshan-monto, estis premiitaj en la konkurso
de fabrikaj markoj de la tuta lando.
Rao
deziras ankau eldoni libron pri alumetmarkoj. Mi esperas, ke realighos
lia deziro.
|