Manekena
Trejna Kompanio Ouge de Pekino (Limigita) situas en nordoriento
de Pekino. La 20-jara Shi Wei estas manekeno kaj ankau ghia direktoro.
Shia manekena kariero kaj kompanio iris neglate.
Revo
pri manekeno
En 1996 Shi Wei estis 14-jara kaj tiam shi altis jam 1.76 metrojn
kaj plie shi estis lerta en kantado kaj dancado. Fininte studon
en elementa mezlernejo, shi decidis daurigi sian lernadon en manekena
sekcio de Nanchang-a Gimnazio.
Post
unu jaro, oni diris al shi, ke arta ensemblo de modaj fasonoj varbas
lernantojn. Shi do anoncis sin por tio. Instruisto Wang opiniis,
ke Shi estas promesplena kaj akceptis shin.
Tie
shi estis rigore trejnata de Wang. Shi malofte revenis hejmen. En
varma somero pluraj knabinoj retirighis pro rigoreco en la trejnado.
Kvankam al Shi Wei doloris la tolio kaj dorso, spasmis la suroj,
kaj shi shvelighis tutkorpe kaj suferis de miliara erupcio, tamen
shi persistis pro granda aspiro en kariero. Oni diris al shi, ke
Wang Min, shia samklasano, gajnis honoron de supera manekeno en
la agho de 16 jaroj. Shi pensis: "Mi certe sukcesos kiel Wang."
De tiam shi ekzercis sin pli diligente.
Post
unujara rigora trejnado, shia staturo, agmanieroj kaj arta klereco
progresis rapide. Autune de 1998, gvidate de la instruisto, Shi
Wei kaj shiaj 4 kamaradinoj venis al Pekino por partopreni la tutlandan
manekenan konkurson.
Malsukceso
Aprile de 1999, Shi Wei partoprenis konkurson de manekenoj. Tiam
multaj fakuloj kaj rigardantoj alte taksis shin, tamen pro neatendita
kauzo shi ne partoprenis la finalan konkurson.
Junie
de la sama jaro shi partoprenis konkurson de ELLE en Chinio kaj
gajnis la unuan premion, kaj per tio shi estis atentata de la jhurnalismo.
Multaj fakuloj, jughantoj de la konkurso kaj projektistoj alte taksis
shin, opiniante, ke shi havas grandan certecon gajni championecon,
sed la rezulto estis ekster atendo: Shi perdis rajton partopreni
finalan konkurson, ke shi estis post la unuaj 15 lokoj.
La
realo estis kruela. Shi Wei, malproksime de la hejmloko kaj familianoj,
preskau perdis la memfidon.
Tiutempe
Meng Guangmei, mondfama manekeno, speciale invitita gasto de la
konkurso, kuraghigis shin: "Mi spektis vian prezenton. Vi profunde
impresis min. Ne perdu la fidon. Vi estas juna. Sciu, oro neniam
perdos la brilon."
La
vortoj de Meng profunde emociis shin. Shi decidis resti en Pekino
por sia kariero kaj akcepti novan defion.
Fortuno
favoras bone sinpreparintan homon
Decembre de tiu jaro okazis granda konkurso de chinaj manekenoj
kaj Shi Wei partoprenis ghin. Shi distingighis el la 38 belaj knabinoj.
Shi farighis championino. Samtempe kun tio shi montris sian apartan
temperamenton kaj talenton. Tio donis al shi novan shancon de sukceso.
Fama
vestokompanio "Jada Libelo" engaghis shin por demonstra
figuro de la kompanio. Ankau aliaj famaj entreprenoj faris shin
tia figuro.
Shi
plene montris sian genion kaj dece demonstris diversajn kompaniojn
kaj iliajn produktajhojn. Tio ne nur famigis shin, sed ankau portis
al shi rimarkindan enspezon. Shi ne kontentis pri ghuo kaj komforto.
Shi volis havi sian propran kompanion, char shi opiniis, ke kun
sia kompanio shi havos bazon de la kariero.
En
2000 shia manekena kompanio Ouge fondighis en Pekino kaj tiujare
shi, 18-jara, farighis direktoro kaj leghopersono de la kompanio.
En
2001 shi kaj shiaj manekenoj vizitis Australion, kie shiaj manekenoj
prezentis vestojn fasonitajn de fama olimpika pentristo. Tio estis
la unua granda afero de shi kaj shia kompanio.
Shia
demonstrado brile sukcesis. Chiufoje la rigardantoj alte levis rughan
tukon kun la vortoj "Sukceson al Chinio en ghia invito de Olimpikoj
en 2008" kaj ilia demonstrado foje refoje vekis varman aplaudon.
Shi
planas havi sian translandan kompanion post kelkaj jaroj.
|