Unua-pagho>> Socio >> Vivo de chinoj

 

 

 

 


102-jara geedza paro

Teksto kaj fotoj de LIU BINGSHENG

Felicha geedza paro

    Kamparano Zhang Xianda kaj lia edzino Zhang Sunshi ambau estas 102-jaraj. Ili vivas en Tuohu-distrikto de Anhui-provinco. Ili estas famaj longvivuloj en sia loko. Informighinte, ke mi venos por foti ilin, ili longe atendis min che la vilagha enirejo. Post saluto Zhang Xianda diris al mi: "Mi naskighis en junio de 1900 kaj mia edzino naskighis en la sama jaro. Mi pli aghas ol shi 14 tagojn."

    Avo Zhang diris, ke li lernis en privata lernejo en la agho de 7-21 jaroj. Mi sherce diris: "Tio egalas al hodiaua supera mezlernejo." Sed la maljunulo korektis min kun serioza mieno: "Ne. Al universitata kolegio."

    Jam de la infaneco la geedza paro vivas en la sama vilagho. Zhang humure diris, ke ili amikighis jam en la infaneco. Li edzighis al Zhang Sunshi en la agho de 20 jaroj. "Tio ja estas malpermesita hodiau," diris avo Zhang. Apudstaranto korektis, ke nun oni povas lerni ech post geedzigho.

Sen okulvitroj la 102-jarulino rapide tredas

    Mi demandis pri ilia longviviga sekreto. La avo senpripense respondis: "Por longe vivi oni devas multe fari fizikan laboron, multe manghi, ne kontakti kemian poluon, nek kvereli." Ili ameme kunvivis 82 jarojn. Kiam ni interparolis, ilia dua filo preparis pladon por ili, kaj la maljunulino atentigis lin, ke tiu ne aldonu kapsikon al la plado, char la maljunulo sentis ne bone en la stomako. Kiam mi levis fotilon por foti ilin, la maljunulo memvole proksimighis al sia edzino. Ilian intimecon enviis ech la gejunuloj.

    Antau siaj posteuloj la maljunuloj ofte komparas la felichan hodiauon kun la amara pasinteco. En la tago de mia vizito, la maljunulo estis tre ghoja kaj rakontis refoje al la posteuloj, ke en Qing-dinastio, la Respubliko de Chinio, la periodo de okupacio de japanaj agresantoj kaj regado de Chiang Kajshek, chiam tumulta estis la socio, kaj kiel feliche estas hodiau. Ili diris al la posteuloj, ke maldiligenteco en juneco certe kondukas al bedauro en la maljuneco.

Ili ghoje drinkas

    Tiutage la maljunulino sen okulvitroj flikis vestojn, plurfoje mem tredis fadenon en kudriltruon, por ke mi faru fotadon. La apudstarantoj estis mirigitaj de tio, char ghenerale junuloj chiam helpis shin en tredado. La 24-an de la unua monato lau la china luna kalendaro ilia unua nepo kaj la pranepo veturis aliloken perlabori. La maljuna paro larmis kelke da tagoj pro chagreno. Ili diris, ke la posteuloj estas tre lacaj de la fizika laboro, char ili ne posedas kulturajn sciojn.

    La posteuloj tre respektas la longvivulojn. Chiutage en la tagmangho kaj vespermangho la maljunulo kaj lia edzino trinkas vinon kaj unufoje ili povas manghi duonkilogramon da viando. Antau du jaroj, kiam ili aghis 100 jarojn, ili ankorau faris kamplaboron. Chi-jare antau la Printempa Festo ili ankorau faris hejmajn laborojn, sed nun oni ne lasis ilin labori. Tamen la diligentaj gemaljunuloj daure prizorgis la posteulojn. Nepoj diris, ke la geavoj estas tre ghojaj, kiam iliaj pranepoj vizitas ilin. Ili diris, ke la avo ofte instruas, ke oni devas atribui la hodiauan felichon al la ghusta gvido de la Komunista Partio de Chinio.