S-ro
Lin Shu, loghanto de Shijingshan-distrikto, Pekino, estis preparanta
vespermanghon kaj subite estingighis fajro de la gasforno. Li ne
sukcesis denove fari la fajron kaj premis butonon de vokilo por
peti loghkvartalan servon. Post nelonge servisto portis al li gasbotelon.
La servisto instalis ghin kaj diris: "Nun portempe uzu la gasbotelon.
Post riparigho de la gastubo, redonu ghin al mi."
Similaj
aferoj ofte okazis en la chiutaga vivo de la loghantoj, kaj la loghkvartala
servado helpis ilin solvi la malfacilojn.
Loghkvartalo
estas chelo de la socia vivo de la urbo. Loghkvartala konstruado
estas necesa por urba administrado. UN proponis "planon pri
loghkvartala disvolvigho" komence de la 50-aj jaroj de la 20-a
jc. kaj nun pli ol 100 landoj plenumas la planon.
La
historio de la loghkvartala konstruo en Chinio komencighis antau
nur 10 jaroj. En 1998 la China Shtata Konsilantaro taskis al la
Ministerio de Civilaj Aferoj "gvidi la administradon de la
loghkvartala servado kaj disvolvi la loghkvartalan konstruon",
dume shanghis la nomon de konstrua departemento pri baza regpotenco
sub la Ministerio de Civilaj Aferoj en departementon pri konstruo
de baza regpotenco kaj loghkvartaloj. Por adapti sin al la chinaj
kondichoj la ministerio komencis eksperimenton pri loghkvartala
konstruo en la tuta lando en 1999 kaj difinis 26 urbajn loghkvartalojn
por tiu eksperimento, kiuj konsistigas 3.3% de la loghkvartaloj
de la tuta lando. La ministerio decidis premii 108 elstarajn loghkvartalojn
en 2002.
Diverseco de la servado
En la distrikto Shijingshan mi vidis automatan servan sistemon,
avangardan kaj kompletan, kiu multe faciligis la chiutagan vivon
de la loghantoj.
Oni
diris al mi, ke la serva kaj informa centroj jam rete kontaktighis
kun chiuj hejmoj. Ili multe faciligis la chiutagan vivon de la loghantoj.
En
la kvartalo vivas 87-jarulo. Liaj gefiloj ne vivas kune kun li.
Lia sanstato estas malbona kaj li iras malfacile. Ekde tiam, kiam
oni instalis al li automatan sistemon por alvoko, la maljunulo povas
premi la malsamkolorajn butonojn instalitajn apud la telefono, kaj
servistoj de la loghkvartalo povas fari al li diversajn servojn,
ekz. acheti manghajhojn, purigi chambron, fari medicinan flegadon
kaj akompani lin en promenado. La maljunulo diris kun ghojo: "Dank'
al tiuj ekipajhoj mia vivo multe facilighis."
La
loghkvartala servado inkluzivas tion: doni bonstatigan servon por
plenumi la socian garantion por handikapuloj, familianoj de armeanoj
kaj revoluciaj martiroj, malrichaj familioj kaj maljunuloj, fari
al ili medicinan sanprotekton kaj aliajn. La servado estas donata
ankau al ordinaraj loghantoj, entreprenoj kaj institucioj de la
loko.
Nun
en Pekino estas 107 loghkvartalaj servaj centroj, 3 mil servostacioj
kaj 308 maljunulejoj kun 10 mil litoj. En la tuta urbo funkcias
154 telefonaj lineoj por faciligi la chiutagan vivon de la loghantoj.
La servado ampleksas preskau chiujn kampojn de la homa vivo. Funkcias
alvoka sistemo, sekureca kaj medicina servado kaj hejma mastrumado.
Pekino havas 47 mil loghkvartalajn servistojn kaj 230 mil registritajn
volontulojn.
Oni
diris al mi, ke la registaro asignos pli da mono al la loghkvartala
konstruado kaj donos pli da atento al la makroskopa gvido de la
loghkvartala konstruado, por ke la tiea medio estu bela, la socio
stabila, la chiutaga vivo facila kaj la homrilatoj harmoniaj.
Aparta
kuracado
En nordoriento de Pekino estas loghkvartalo Hepingli, en kies kuracejo
laboras kelke da spertaj kuracistoj. Ili havas dosierojn de la pli-ol-65-jaraj
maljunuloj, kripluloj kaj kronikaj malsanuloj kaj faras por ili
senpagan medicinan flegadon. En la kuracejo estas avangardaj korposanigaj
aparatoj kaj kuracaj ekipajhoj. Tie oni povas senpage au malmultpage
sin ekzerci. En la atendejo de la kuracejo kelke da maljunaj malsanuloj
silente kushis en masagha segho kaj kronikaj malsanuloj ghoje babilis
dum pogutigado. Emerita instruisto diris: "Komence ni venis
por provado, sed chi tie la kuracistoj kaj flegistinoj estas afablaj
kaj entuziasmaj. Per sia sincera laboro ili gajnis nian konfidon."
Alia paciento diris: "Chi tie la kuracistoj kaj flegistinoj
estas fervoraj kaj iuj ech amikighis kun ni. Ni volonte babilas
kun ili korvershe. "
En
Hepingli la malsanuloj ofte vizitas la loghkvartalan kuracejon kaj
ili vizitas hospitalon nur por kuraci gravan malsanon.
Chi
tie oni konigas sanigajn kaj preventajn metodojn, por ke la loghantoj
havu sanan vivmanieron kaj malpliigu la morbokvanton.
La
loghkvartala kuracejo donas sian atenton chefe al maljunuloj, virinoj,
infanoj kaj handikapuloj. Krom kuracado ghi faras edukon ankau pri
prevento, sanprotekto kaj naskolimigo. La loghantoj tre amas ghin.
Kultura
vivo
En Baizhifang-loghkvartalo, chiumatene audighas belsona kantado
de la pekina opero, akompanate de muziko. Tio estas maljunula tachmento
de amatoroj de la pekina opero. Ilia kantado altiris al si multe
da amatoroj. En festotagoj, semajnofinoj kaj dimancho tie kolektighas
multe da operaj maniuloj .
La
loghkvartalo havas sian ensemblon, tamtaman tachmenton kaj tachmenton
de jangge-danco. Tie viglas ankau mezaghaj kaj maljunaj vestomontrantoj,
someraj vesperoj de filmoj, amuzo de karaokeo kaj funkcias sporthaloj.
La
loghkvartalo ofte okazigas ekspozicion pri fotajhoj, kaligrafajhoj,
pentrajhoj, ksilografajhoj kaj radikoskulptajhoj, kaj faras diversajn
kulturajn kaj sportajn aktivadojn. Per tio ghi kreas densan kulturan
etoson.
Pere
de galerio de sciencoj kaj prelego la loghkvartalo konigas jurajn
kaj sanprotektajn sciojn al la loghantoj. Oni ankau videoregistras
la loghkvartalan vivon kaj elsends ilin sur televida reto.
Informigo
de la chiutaga vivo de la loghantoj
En sia hejmo oni povas fari surretan acheton, ricevi edukon kaj
mendi televidajn kanalojn. Oni povas teleregi la klimatizilon de
sia hejmo. Kun ekuzo de larghrubanda kaj multmedia informa reto
en Beichen-loghkvartalo de Chaoyang-distrikto, Pekino, la vivo de
la loghantoj farighos pli kaj pli enhavoricha.
Beichen-loghkvartalo
estas sinteza komerca kvartalo kun financa servo, amuzejo, magazenoj
kaj oficdomoj kaj havas altan postulon al la moderna informada servado.
La rapida larghrubanda kaj multmedia sinteza informa reto per sia
financa, komerca kaj valorpapera servado kontentigas bezonon de
la loghantoj. Nun tiu multmedia sistemo efike helpas la kompaniojn
kaj loghantojn en konado de la akciaj informoj, acheto, klerigo
k.a. Tie oni disvolvos intelektan kapablon en automata regado, domgardo
k.a.
"Antaue
ni devis uzi multe da tempo por pagi elektron, akvon, naturan gason
kaj telefonadon, sed nun ni povas pagi surrete. Ni faras acheton
ankau sur la reto. Tio estas kaj facila kaj oportuna."
"En
sia hejmo infanoj povas fari senperan dialogon kaj intershanghon
kun siaj instruistoj kaj povas refoje rigardi per komputero la lekcion
de sia instruisto."
|