Unua-pagho>> Socio >> Vivo de chinoj

 

 

 

 


Vilagha kuracisto Wang Zhaoyun

    Fufeng-distrikto situas en la limregiono de tri gubernioj de Anhui-provinco. Tie produktighas fama verda teo. Sed por la vilaghanoj en la areo de dekoj da kvadrataj kilometroj Wang Zhaoyun kaj lia kuracejo en Liyuan-vilagho estas pli fama ol la verda teo.

    Wang Zhaoyun estis "nudpieda" kuracisto (antaue oni tiel nomis la vilaghajn kuracistojn, kiuj laboris ankau kiel kamparano), kaj nun li estas oficiala kuracisto. Liaj spuroj troveblas en chiuj vilaghoj de tiu malproksima distrikto.

Kuracisto de kamparanoj

Wang Zhaoyun vizitas malsanulon

    La hejmloko de Wang estas Dongyang de Zhejiang-provinco. Ghi estas bonhava kaj fama pro siaj lignaj skulptajhoj. Sed jam en la jaroj, kiam li estis mezlernejano, li ekamis la chinajn medicinon kaj farmacion kaj revis esti kuracisto. Printempe de 1969 en chinaj vilaghoj disvastighis koopera medicina sistemo kaj urbaj kuracistoj servovojaghis en la komunumo, kie li vivis, en difinita tempo. Por ke la loko havu sian fiksan kuraciston, oni kulturis nudpiedan kuraciston en la komunuma kuracejo. Wang Zhaoyun anoncis sin por lernado kaj fine farighis nudpieda kuracisto. Foje li venis en Fufeng-distrikton kune kun medicina grupo. Vidante la malfacilon de kamparanoj en kuracado, li decidis forlasi la kompare bonan vivon kaj restis en tiu malricha loko.

Wang Zhaoyun klarigas funkciojn de medikamento

    Tiam lau la koopera medicina sistemo chiujare oni devis pagi 0.05 juanon por viziti kuraciston kaj ricevi medikamentojn. Tiam la administra subvencio de la registaro estis malgranda kaj por bone funkciigi la kuracejon, Wang devis mem kolekti drogherbojn kaj fari aliajn laborojn. Li deziris shanghi la postighintecon de kuracado de la distrikto per sia penado. Por bone labori, li translokis sian familion en la distrikton. En 1977 la subprovinca higiena buroo rimarkis la kapablojn de Wang en la china medicino kaj volis transpostenigi lin en la distriktan kuracejon post rigora ekzameno. Tio ja estis aspirata de multaj, tamen sur la vizagho de multaj vilaghanoj, kiuj venis adiaui lin, Wang legis ilian ardan deziron. Li refoje faris elekton inter forlaso kaj resto kaj fine decidis forlasi laborshancon en pli komforta loko kaj daurigis sian laboron en la vilagho.

    Kun la konstanta kresko de la enspezoj de la kamparanoj kaj plifortighanta kolektiva akumulo li decidis grandpashe disvolvi la kuracejon en 1981. Li reviziis la kooperan medicinan sistemon kaj ellaboris novan regularon pri koopera kuracado, t.e. doni la atenton chefe al prevento, kuraci devokonscie, pagigi racie kaj intensigi la administradon.

Garantio de la sano de la vilaghanoj

Wang Zhaoyun en diagnozo

    Post 20-jara penado multe disvolvighis lia kuracejo. Antaue la kuracejo havis nur 3 kuracistojn, domon kun areo de 20.5 kvadrataj metroj kaj cirkulan kapitalon de 2 mil juanoj, sed nun ghia domo areas 500 kvadratajn metrojn, fiksan kapitalon de 300 mil juanoj kaj kompare avangardajn ekipajhojn, kia iksradia aparato. Nun el la laborantoj de la kuracejo 3 estas diplomitaj el kolegio kaj 8 el medicinaj gimnazioj. La kuracejo havas fakon de internaj malsanoj kaj fakojn ostologian, ginekologi-obstetrikan kaj pediatrian.

    Wang opinias, ke estas same gravaj la medicinaj arto kaj moralo por kuracistoj. Li jam ne memoras, en kiom da noktoj someraj kaj vintraj li estis vekita por kuraci malsanulojn. Foje malsanulo, suferanta de akuta peritoneito, devis senprokraste enhospitalighi, sed li havis nur cent juanojn che si, Wang do pruntedonis al li mil juanojn kaj ordonis eskorti lin al la hospitalo.

Ekzameni per nova kuraca aparato

    Nun chiujare la kuracejo de Wang Zhaoyun kuracas 9500- homfoje suferantojn de sia loko kaj 7000-homfoje tiujn de aliaj lokoj, kaj krome ghi respondecas pri la prevent-kuraca laboro por malsanulejo de la distrikto kaj faras senpagan fizikan ekzamenon por geknaboj de la centra elementa lernejo de la distrikto. Por disvolvi la tradician medicinon kaj chin-medicinan aferon Wang planas konstrui domon kun areo de 250 kvadrataj metroj chi-jare por teni chin-medicinajn drogojn. "Nudpieda kuracisto", titolo naskighinta en la aparta epoko, vershajne jam malaperis el la homa memoro, tamen la homoj silente servantaj al la kamparanoj, kia Wang Zhaoyun, chiam estas amataj kaj respektataj de la popolo.